Więcej

Ĉu vi ŝatas la anglan lingvon?

od antoniomoya, 17 maja 2011

Wpisy: 97

Język: Esperanto

geo63 (Pokaż profil) 26 czerwca 2011, 10:51:03

darkweasel:
geo63:
Pensu, kial la angla lingvo atingis sian pozicion? Ĉar ĝi estas tiel utila? Ĉar ĝi estas simpla? Aŭ ĉar ĝi estas la lingvo de superpotenco?
El #3 (lingvo de superpotenco) sekvis #1 (utileco).

Ĉu ĝi estas simpla? Kompare al aliaj lingvoj jes, almenaŭ gramatike. Laŭdire Zamenhof bazis multajn facilajn trajtojn de la gramatiko de Esperanto sur la angla, ĉar nur tie li vidis, ke lingvo povas funkcii kun relative simpla gramatiko.
La angla gramatiko estas relative simpla. Sed ĉu la lingvo estas same simpla kiel ĝia gramatiko. Kio estas malfacila en la angla lingvo? Kial malmulte da fremdlandanoj povas bone paroli angle?

darkweasel (Pokaż profil) 26 czerwca 2011, 11:03:16

geo63:
darkweasel:
geo63:
Pensu, kial la angla lingvo atingis sian pozicion? Ĉar ĝi estas tiel utila? Ĉar ĝi estas simpla? Aŭ ĉar ĝi estas la lingvo de superpotenco?
El #3 (lingvo de superpotenco) sekvis #1 (utileco).

Ĉu ĝi estas simpla? Kompare al aliaj lingvoj jes, almenaŭ gramatike. Laŭdire Zamenhof bazis multajn facilajn trajtojn de la gramatiko de Esperanto sur la angla, ĉar nur tie li vidis, ke lingvo povas funkcii kun relative simpla gramatiko.
La angla gramatiko estas relative simpla. Sed ĉu la lingvo estas same simpla kiel ĝia gramatiko. Kio estas malfacila en la angla lingvo? Kial malmulte da fremdlandanoj povas bone paroli angle?
La ĉefa malfacilo de la angla, laŭ mi, kuŝas en la nekonveneco de la skribo kaj la elparolo.

En Usono, estas konkursoj pri literumado (spelling bees) pro tiu ĉi malfacilo. Tiaj konkursoj estas tute nekonataj en germanlingvaj landoj, kaj verŝajne ankaŭ en plej multaj aliaj landoj kun laŭelparola skribsistemo.

Dum anglalingvanoj mem plej ofte havas problemojn skribi vortojn, kiujn ili elparole konas, fremdlingvanoj ofte havas la inversan problemon. Germanlingvan, franclingvan, hispanlingvan tekston kun vortoj, kiujn mi ne konas, mi povas relative senprobleme laŭte ellegi, eĉ se mi ne scias, pri kio temas. Tio estas tute neebla en la angla - se mi tion provus, mi certe stumblus pri iuj "ea", "ough" ktp.

Antaŭ multaj jaroj, en lerneja leciono de la angla, la instruisto demandis al la klaso, ĉu iu scias, kio estas la anglalingva vorto por "kvankam". Mia respondo honeste tiam estis: "mi scias, kiel skribi ĝin, sed ne, kiel elparoli ĝin". Ĉu tiel surprize pri la vorto although?

Jen poeziaĵo temanta pri tio (fonto: Hints on pronunciation for foreigners). Laŭtlegu tion lernantoj de la angla ...
I take it you already know
of tough and bough and cough and dough.
Others may stumble, but not you,
On hiccough, thorough, laugh and through.
Well done! And now you wish, perhaps,
To learn of less familiar traps.

Beware of heard, a dreadful word
That looks like beard and sounds like bird.
And dead-it's said like bed, not bead.
For goodness sake, don't call it deed!
Watch out for meat and great and threat.
They rhyme with suite and straight and debt.

A moth is not a moth in mother,
Nor both in bother, broth in brother,
And here is not a match for there,
Nor dear and fear for pear and bear.
And then there's dose and rose and lose
Just look them up--and goose and choose.
And cork and work and card and ward.
And font and front and word and sword.
And do and go, then thwart and cart.
Come, come I've hardly made a start.

A dreadful language? Man alive,
I'd mastered it when I was five!

glig (Pokaż profil) 26 czerwca 2011, 17:12:24

Hahaha, ĉio bonis ĝis mi ne alvenis al verso kun "tough, bough, cough..." ktp. Do mi ne atingis malproksimen. lango.gif

Mi ne scias; eble la melodieco de la parolata angla kuŝas ĝuste en multaj vokaloj, pro tio anglaj kantoj tre bone sonas en oreloj, simile al portugala aŭ itala.

darkweasel (Pokaż profil) 1 lipca 2011, 08:24:42

Amuza germanlingva kanto pri anglismoj en la germana
Mi provas traduki al Esperanto (tio ne estas ĉiam facila ĝuste pro la mikso de la germana kaj la angla):

Ho, Dio, bonvolu redoni al mi mian lingvon.
Mi sopiras al paco kaj iomete da ĝojo.
Lasu nin kompreni ankoraŭ vorton en tiu ĉi malfacila tempo.
Malfermu niajn korojn, vastigu la cerbojn.

Mi kuris al la stacio kaj estis a little bit too late.
Sur mia nova Swatch estis jam iomete antaŭ after eight.
Mi serĉis la necesejon, sed mi trovis nur McClean.
Mi bezonis ankoraŭ connection, kaj ticket al Berlino.

Ekstere sidis kids kaj havis fun kun joint.
Mi serĉis informejon, sed estis nur service point.
Mia trajno estis forveturinta, la travel-adon mi povis forgesi.
Tiam mi volis manĝi kokaĵon, sed oni donis al mi nur McChicken.

Ho, Dio, bonvolu redoni al mi mian lingvon.
Mi sopiras al paco kaj iomete da ĝojo.
Lasu nin kompreni ankoraŭ vorton en tiu ĉi malfacila tempo.
Malfermu niajn korojn, vastigu la cerbojn.

Vi provas update-i min, sed mia feedback for-turn-as vin.
Vi diras, ke mi bezonegas wellness weekend.
Vi diras, ke mi venos per good vibrations ree en la flow.
Vi diras, ke mi bezonas energy, kaj mi diras, tion vi nur diras.

Anstataŭ novaĵojn mi ricevas la infotainment flash.
Mi sopiras al kontanta mono, sed oni eĉ ne donas al mi cash.
Mi sentas min dum communicating malcerta kiel neniam antaŭe.
Ne helpos al mi bodyguard, mi bezonas security.

Ho, Lord, bonvolu redoni al mi mian language.
Mi sopiras al peace kaj iomete da ĝojo.
Lasu nin kompreni ankoraŭ vorton en tiu ĉi malfacila tempo.
Malfermu niajn korojn, vastigu la cerbojn.

Mi volas, ke sur la coffee shop estu skribita "kafejo".
Kaj ke ĉe aŭta crash malfermiĝu la aersako.
Kaj bele estus, se bodybuilder-ojn ni nomus muskolkonstruantojn.
Kaj se jam nur nordpromenantoj kurus tra la pejzaĝo.

Ho, Lord, bonvolu help, ĉar mia language streĉas min.
Mi sopiras al peace kaj iomete da happiness.
Helpu nin, ke ni understand en tiu ĉi malfacila tempo.
Open niajn hearts kaj make la cerbojn vastaj.

Ho, Lord, please doni al mi mian language back.
Mi baldaŭ ricevos crisis, man, it has ja neniun sencon.
Let us ankoraŭ kompreni a word, it goes al mi sur la nervojn.
Kaj faru, ke Microsoft renomiĝu Malgrandmola. (Jes, ke ĝi nomiĝu Malgrandmola.)

geo63 (Pokaż profil) 1 lipca 2011, 19:03:22

darkweasel:La ĉefa malfacilo de la angla, laŭ mi, kuŝas en la nekonveneco de la skribo kaj la elparolo.
Ne amiko, tio ĉi ne estas la ĉefa malfacileco. La angla skribo estas regula, ĝi nur havas kelkcent da esceptoj. La vera malfacileco de la angla lingvo estas ĝiaj idiomoj kaj ambigueco. Oni ne povas bone paroli sen la idiomoj. Kaj la anglaj verboj povas havi dekojn da signifoj. Pro tio la studado estas tre malfacila se vi volas atingi altan nivelon. Do la angla lingvo estas tre deloga - komence ĝi ŝajnas esti facila, sed poste ĝi fariĝas pli kaj pli terure malfacila - tial nur malmultaj kapablas senerare paroli angle kiel denaskuloj - ĉiuj aliaj estas lingvaj kripluloj en la angla lingvo. Vi povas facile legi pri tiuj aferoj en la reto, tio ne estas sekreto.

maratonisto (Pokaż profil) 3 lipca 2011, 11:49:31

henma:Ne kulpigu la anglan (aŭ alian lingvon) de la nuna stato de nia internacia lingvo.
Kulpigu la estraranojn kaj registarojn tial, ke ili eĉ ne provas kiel eksperimento fari esperanton plenrajta fremdlingvo en lernejoj tiel, ke la gepatroj/lernantoj eblus elekti ĝin por lerni. Oni ebligu esperanton lerni en lernejoj kaj vidu, kiom da volontuloj lernos ĝin.

vincas (Pokaż profil) 5 lipca 2011, 15:53:55

> La vera malfacileco de la angla lingvo estas ĝiaj idiomoj kaj ambigueco.

Sed idiomoj kaj ambigueco estas en ĉiu lingvo?

> ...tial nur malmultaj kapablas senerare paroli angle kiel denaskuloj - ĉiuj aliaj estas lingvaj kripluloj en la angla lingvo.

Tion oni povus diri pri ĉiu lingvo.

darkweasel (Pokaż profil) 5 lipca 2011, 18:41:51

vincas:> La vera malfacileco de la angla lingvo estas ĝiaj idiomoj kaj ambigueco.

Sed idiomoj kaj ambigueco estas en ĉiu lingvo?
Absolute - eĉ en Esperanto. Ne estas multaj idiomoj en Esperanto, sed ambigueco estas trajto de absolute ĉiu lingvo, fojfoje simple helpas nur la kunteksto al kompreno de vorto. Ekzemplo estas la sufikso -um.
vincas:> ...tial nur malmultaj kapablas senerare paroli angle kiel denaskuloj - ĉiuj aliaj estas lingvaj kripluloj en la angla lingvo.

Tion oni povus diri pri ĉiu lingvo.
Jes, pri ĉiuj naturaj lingvoj - kaj laŭ mi pri ekz. la franca eĉ pli ol pri la angla. Mi eklernis la anglan du jarojn pli frue ol la francan - kaj nun komparu mian nivelon en tiuj du lingvoj rigardante miajn mesaĝojn en la respektivaj lernu!-forumpartoj. (Alivorte - se la franca estus same facila kiel la angla, mia nivelo de la angla en 2009 devus esti sama kiel mia hodiaŭa nivelo de la franca, sed mia hodiaŭa nivelo de la franca estas komparebla eble al mia nivelo de la angla en 2006. Se ne pli frue.)

Kompreneble parton de tiu diferenco kaŭzis ankaŭ tio, ke en 2004, kiam mi eklernis la anglan, mi aĝis nur 10 jarojn (kaj iometetete da la angla mi jam antaŭe estis lerninta, sed tio temis ĉefe pri vortoj, ne pri gramatiko) kaj do estis por mi pli facile lerni novan lingvon. Tamen ne ĉion eblas klarigi tiel - la franca tutsimple estas multege pli malfacila ol la angla. Almenaŭ por germanlingvano.

BrunoBram (Pokaż profil) 5 lipca 2011, 20:12:35

Ne. Mi ŝatas la tutajn lingvoj, escepte la anglan.

darkweasel (Pokaż profil) 6 lipca 2011, 04:35:39

BrunoBram:Ne. Mi ŝatas la tutajn lingvoj, escepte la anglan.
Nu, ŝato aŭ malŝato estas tute subjektiva afero.

Wróć do góry