До змісту

Ĉu vi ŝatas la anglan lingvon?

від antoniomoya, 17 травня 2011 р.

Повідомлення: 98

Мова: Esperanto

antoniomoya (Переглянути профіль) 17 травня 2011 р. 12:06:25

"Ĉu vi ŝatas la anglan?"

"Oh, jes, jes..."

"Ĉu estus al vi tute egale ke via gepatra lingvo ĉesus esti uzata?"

-¿?¿...

(Profesoro François Grin, el la Eŭropa Komisio)
Vidu: http://ec.europa.eu/education/languages/news/news4...

Laŭ mi, tre taŭga demando.
Amike.

Demian (Переглянути профіль) 17 травня 2011 р. 16:04:31

antoniomoya:"Ĉu vi ŝatas la anglan?"

"Oh, jes, jes..."

"Ĉu estus al vi tute egale ke via gepatra lingvo ĉesus esti uzata?"

-¿?¿...

(Profesoro François Grin, el la Eŭropa Komisio)
Vidu: http://ec.europa.eu/education/languages/news/news4...

Laŭ mi, tre taŭga demando.
Amike.
Al baratanoj, angla nek estas sia gepatra lingvo nek estas fremda lingvo.

Se mia gepatra lingvo ĉesus ekzisti, mi perdus gravan parton de mia vivo.

Kialo: mi nek povas esprimi min komplete en mia laŭleĝa gepatra lingvo nek en la angla. Mi povas legi kaj skribi nur en la angla. Kiam mi parolas, mi uzas ambaŭ la lingvojn.

Koracio (Переглянути профіль) 25 травня 2011 р. 20:13:01

Oni multe aŭguris, ke hungaroj, kaj la hungara lingvo estos malaperinta.

Se mi perdus la hungaran lingon, mi estus tre malĝoja. Eblas, ke mi ne parolus plue, kaj plorus multan.

alejandro3192 (Переглянути профіль) 26 травня 2011 р. 21:45:36

Mi ŝatas la Anglan, sed ankaŭ la Franca, la Sveda, la Itala, la Germana kaj ja mia gepatra lingvo, la Hispana. Mi pensas, ke la Angla kiel internacia lingvo estas ege malbona por la ceteraj. Mi jam scias, ke, se ĉio restos sama dum iom pli da tempo, la sveda ekzemple malaperos... Ili jam diras tion...
Estas pli ol 6000 lingvoj! Ĉiu estas nova kurioza mondo por malkovri. Sed nur Esperanto estas taŭga lingvo por interkomuniki... mi jam vidas tion... Mi estis nevideblulo, ĝis mi konis Esperanton. Mi pensis, ke la Angla estis la solvo. Sed tute ne... mi ne pensadis sufiĉe. Estis jam por mi strange vidi ne-anglan denaske-parolantojn komunikante per la Angla. Nun estas strangege!

Mustelvulpo (Переглянути профіль) 29 травня 2011 р. 04:56:38

Jes, mi ŝatas la anglan. Ĉi tie, kie mi loĝas, mi preskaŭ neniam aŭdas alian lingvon parolata. Mi konsentas ke ĝi ne estas bona elekto por internacia lingvo. La literumado kaj elparolado estas teruraj. Tial, mi lernas Esperanton kaj klopodas plibonigi mian regon pri la sola vera internacia lingvo. Mi deziras ke pli da miaj samlandanoj sentu kiel mi sed, bedaŭrinde, tio nun estas nur sonĝo.

Altebrilas (Переглянути профіль) 29 травня 2011 р. 07:25:57

Tio dependas de la aŭskultanto.

En la angla kiel en iu ajn alia lingvo.

Se la aŭskultanto montras kontenton, ke mi klopodas paroli sian ligvon, estas bone. rideto.gif

Se li nur montras malestimon, pro tio, ke mia nivelo ne sufiĉe altas, mi emas malŝati lingvon, kiu ebligas tian sintenon.

senkulpa.gif

geo63 (Переглянути профіль) 29 травня 2011 р. 07:57:24

La anglan lingvon mi ŝatas (kiel lingvo). Sed mi tute ne ŝatas la ideon, ke ĝi restu la internacia ilo por komunikiĝi. La kialoj estas jenaj:

1. La angla estas malfacila en parolado kaj skribado. Mi jam uzas la lingvon por 30 jaroj kaj konstante mi faras erarojn (se mi parolus la lingvon senĉese, tiam mi uzus ĝin korekte, sed mi perdus mian gepatran lingvon). Mi ne povas kompreni ĉiujn anglajn dialektojn.

2. Oni devas lerni la lingvon dum 6-10 jaroj. Kaj eĉ post tiu ĉi lernado oni ne povas paroli ĝin senerare.

3. La angla estas maljusta - la angloparolantoj parolas ĝin denaske, ĉiuj aliaj devas ĝin ellerni kun grandaj kostoj de tempo kaj mono (jes - por la lernado oni devas pagi). Se la usona, angla, aŭstralia scienculo volas eniri la internacian sciencan societon li povas tion fari senprobleme. La pola, rusa, ĉina inĝeniero antaŭe devas ellerni la anglan dum 10 jaroj kaj li estas anglingva kripulo.

4. La angla lingvo mortigas aliajn lingvojn. Tio ĉi oni povas facile observi - jam la sveda lingvo estas endanĝerota. Mi ankaŭ observas multajn anglajn vortojn, kiuj substituas bonajn polajn vortojn, uzatajn de poloj por centjaroj. Tion ĉi mi tute ne ŝatas. Por poloj la angla estas tute fremda lingvo. Se mi vidas ĉi tion ĉe miaj lernantoj (mi estas mezlerneja instruisto) mi ĉiam atentigas ilin pri la konsekvencoj.

darkweasel (Переглянути профіль) 29 травня 2011 р. 09:00:42

Pruntado el la angla lingvo ne mortigos ajnan lingvon.

Eĉ se multaj anglalingvaj vortoj enlingviĝas, la gramatiko restos propra al la lingvo mem.

Tion oni povas vidi eĉ en la angla mem. La angla havas multegajn latinidajn vortojn pro la franca influo - multe pli ol iu ajn nelatinida lingvo. Ĉu tio mortigis la anglan? Ne.

Akibaaa (Переглянути профіль) 29 травня 2011 р. 10:29:35

geo63:La angla lingvo mortigas aliajn lingvojn. Tio ĉi oni povas facile observi - jam la sveda lingvo estas endanĝerota.
La sveda estas nuntempe parolata de laŭŝajne ĉirkaŭ 10 milionoj da homoj. Tio estas sufiĉe multe, kaj mi ne komprenas, de kie venas tiu informo pri ties endanĝeriĝo. Kaj eĉ se fakte ĉiuj svedoj subite ekvolus transiri al la angla, ili havas plenan rajton tion fari malgraŭ viaj protestoj. Cetere, mi ne komprenas, kiel ĝuste la angla kulpas pri tio. Se Esperanto estus tiom internacia, kiom la angla, la svedoj povus ja ekvoli transiri al Esperanto. Kompreneble mi povas erari, kaj Esperanto havas ian magian kapablon* ne esti submetita al la principoj de logiko.

geo63:Mi ankaŭ observas multajn anglajn vortojn, kiuj substituas bonajn polajn vortojn, uzatajn de poloj por centjaroj. Tion ĉi mi tute ne ŝatas. Por poloj la angla estas tute fremda lingvo. Se mi vidas ĉi tion ĉe miaj lernantoj (mi estas mezlerneja instruisto) mi ĉiam atentigas ilin pri la konsekvencoj.
Damne! Kiel bone, ke vi ne estis tie por "protekti" la polan antaŭ 300, 500 kaj 1000 jaroj, kaj ĝi povis dum tiuj jarcentoj trankvile "mortiĝadi" senĝene akceptante tiujn vortojn de ĉiuj eblaj fremdaj lingvoj, kiujn ties uzantoj trovis iel utilaj! Danke al tio mi povas uzi ĉiutage vere riĉan, esprimpovan kaj nuancoplenan lingvon! Tiom diferencan ol tiu koŝmara Esperanto, per kiu mi nun malfacile klopodas surekranigi miajn pensojn! Kaj kompreneble ni esperu, ke konstanta pliriĉiĝado de la pola ne haltiĝos eĉ malgraŭ via sabota agado.

Kaj interese, kial vi trovas la fenomenon de la damaĝa laŭ vi pruntprenado vortojn el vaste instruata fremda lingvo iel magie ne koncerni Esperanton. Mi supozas, ke ĝi ĝuste same "detruadus" la polan, se ĝi estus en la loko de la angla.

darkweasel:Tion oni povas vidi eĉ en la angla mem. La angla havas multegajn latinidajn vortojn pro la franca influo - multe pli ol iu ajn nelatinida lingvo. Ĉu tio mortigis la anglan? Ne.
Mi pensas tion esti tre trafa rimarko.

geo63:Se la usona, angla, aŭstralia scienculo volas eniri la internacian sciencan societon li povas tion fari senprobleme. La pola, rusa, ĉina inĝeniero antaŭe devas ellerni la anglan dum 10 jaroj
Mi supozas, ke povus esti bone, se Esperanto unue pruvintus sin almenaŭ iomete utila en iu ajn scienco antaŭ ties fanatikaj subtenantoj ekpostulis, ke ties ekrego fariĝu necesa kondiĉo por eniri en internaciajn sciencrondojn.

Sed laŭ mi ĝis nun ne ekzistas fakaj terminaroj de ambaŭ naturaj kaj homaj sciencoj en Esperanto nek eldoniĝis lernolibroj priskribantaj homajn atingojn sur tiuj kampoj. Ne eĉ menciante pri ia originala esplorado ion ajn per Esperanto.

Nu, sed obsedatoj plu plendados, ke estas bedaŭrinde, ke por fariĝi sciencisto ankoraŭ ne necesas lerni lingvon, kiu ne eĉ kapablas sciencon esprimi.

* Mi nun divenis, ke eble ĝia malbeleco efike forlogus la svedaron de la emo ĝin paroli ĉiutage.

darkweasel (Переглянути профіль) 29 травня 2011 р. 11:41:16

Akibaaa:Danke al tio mi povas uzi ĉiutage vere riĉan, esprimpovan kaj nuancoplenan lingvon! Tiom diferencan ol tiu koŝmara Esperanto, per kiu mi nun malfacile klopodas surekranigi miajn pensojn!
La kialo de tio tamen ne estas malriĉeco de Esperanto, sed simple la fakto, ke por vi Esperanto estas fremda lingvo, dum la polan vi jam uzis dum via tuta vivo. Ankaŭ por mi estas pli facile skribi ion en la germana ol en Esperanto, tamen el tio tute ne sekvas, ke Esperanto estas pli malriĉa ol la germana.

redakto: Ah, vi estas djbumerang/fekaldemokratio (kun la kioma konto?). Nu, bone. Tio multon klarigas kaj signifas, ke mi ne penu konvinki vin, ke Esperanto ja estas riĉa, riĉega, lingvo.

Назад до початку