surprizigi-surprizi
glig :lta, 18. toukokuuta 2011
Viestejä: 14
Kieli: Esperanto
sudanglo (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2011 13.15.18
Oni uzas la saman vorton por mortigo de kato en akvo kaj morton de kato en akvo. Tamen ni nete distingas inter morti kaj mortigi uzante du malsamajn vortojn 'die' kaj 'kill'.
geo63 (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2011 19.54.55
darkweasel:Skribinte:geo63:Do ne ĝemu, sed lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco.Ne!
La grava afero estas, ke oni sciu, kion signifas la verbo.
Se oni serĉas en ReVo, oni ekscias, ke surprizi signifas "mirigi per sia neatenditeco" kaj "subite kaj neatendite alveni".
Estas jam el tio tute klare, ke oni diras tio surprizis min. Kaj el la signifo de la sufikso -ig estas tute klare, ke surprizigi signifas "kaŭzi, ke iu/io surprizu".
Jen vere la tuta afero - sen eĉ unu vorto pri "transitivo" - termino lingvoscienca nenecesa por ordinara lernanto.
lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco
mi signifis ĝuste la samon! Oni ne devas ion scii pri la scienca transitiveco, sed kiel uzi la verbon, kaj la transitiveco sekvos nature. Pri tio mi skribis.
darkweasel (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2011 20.14.01
geo63:Bone - eblis tamen miskompreni vian antaŭan mesaĝon.darkweasel:Skribinte:geo63:Do ne ĝemu, sed lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco.Ne!
La grava afero estas, ke oni sciu, kion signifas la verbo.
Se oni serĉas en ReVo, oni ekscias, ke surprizi signifas "mirigi per sia neatenditeco" kaj "subite kaj neatendite alveni".
Estas jam el tio tute klare, ke oni diras tio surprizis min. Kaj el la signifo de la sufikso -ig estas tute klare, ke surprizigi signifas "kaŭzi, ke iu/io surprizu".
Jen vere la tuta afero - sen eĉ unu vorto pri "transitivo" - termino lingvoscienca nenecesa por ordinara lernanto.
lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco
mi signifis ĝuste la samon! Oni ne devas ion scii pri la scienca transitiveco, sed kiel uzi la verbon, kaj la transitiveco sekvos nature. Pri tio mi skribis.
glig (Näytä profiilli) 20. toukokuuta 2011 21.27.57
geo63:mi signifis ĝuste la samon! Oni ne devas ion scii pri la scienca transitiveco, sed kiel uzi la verbon, kaj la transitiveco sekvos nature. Pri tio mi skribis.Dankon, mi ankaŭ opinias ke oni devas permesi iom da natureco dum lernado; finfine beboj lernantaj ligvon ne lernas transitivecon kaj similajn aĵojn, sed tute nature kaj kun iom da tempo la aĵoj aranĝiĝas en la kapo. Kaj oni iam rajtas ankaŭ erari, ĉu ne?