Đi đến phần nội dung

surprizigi-surprizi

viết bởi glig, Ngày 18 tháng 5 năm 2011

Tin nhắn: 14

Nội dung: Esperanto

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 13:15:18 Ngày 20 tháng 5 năm 2011

Mi konsentas kun Darkweasel. La problemo por anglalingvanoj estas ke en la angla (kaj eble ankaŭ en aliaj lingvoj) kun kelkaj verboj oni ne distingas inter malsamaj signifoj, uzante la saman formon por la aktiva kaj la pasiva sencoj.

Oni uzas la saman vorton por mortigo de kato en akvo kaj morton de kato en akvo. Tamen ni nete distingas inter morti kaj mortigi uzante du malsamajn vortojn 'die' kaj 'kill'.

geo63 (Xem thông tin cá nhân) 19:54:55 Ngày 20 tháng 5 năm 2011

darkweasel:
geo63:Do ne ĝemu, sed lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco.
Ne!

La grava afero estas, ke oni sciu, kion signifas la verbo.

Se oni serĉas en ReVo, oni ekscias, ke surprizi signifas "mirigi per sia neatenditeco" kaj "subite kaj neatendite alveni".

Estas jam el tio tute klare, ke oni diras tio surprizis min. Kaj el la signifo de la sufikso -ig estas tute klare, ke surprizigi signifas "kaŭzi, ke iu/io surprizu".

Jen vere la tuta afero - sen eĉ unu vorto pri "transitivo" - termino lingvoscienca nenecesa por ordinara lernanto.
Skribinte:

lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco

mi signifis ĝuste la samon! Oni ne devas ion scii pri la scienca transitiveco, sed kiel uzi la verbon, kaj la transitiveco sekvos nature. Pri tio mi skribis.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 20:14:01 Ngày 20 tháng 5 năm 2011

geo63:
darkweasel:
geo63:Do ne ĝemu, sed lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco.
Ne!

La grava afero estas, ke oni sciu, kion signifas la verbo.

Se oni serĉas en ReVo, oni ekscias, ke surprizi signifas "mirigi per sia neatenditeco" kaj "subite kaj neatendite alveni".

Estas jam el tio tute klare, ke oni diras tio surprizis min. Kaj el la signifo de la sufikso -ig estas tute klare, ke surprizigi signifas "kaŭzi, ke iu/io surprizu".

Jen vere la tuta afero - sen eĉ unu vorto pri "transitivo" - termino lingvoscienca nenecesa por ordinara lernanto.
Skribinte:

lernu ĉiun verbon kun ĝia transitiveco

mi signifis ĝuste la samon! Oni ne devas ion scii pri la scienca transitiveco, sed kiel uzi la verbon, kaj la transitiveco sekvos nature. Pri tio mi skribis.
Bone - eblis tamen miskompreni vian antaŭan mesaĝon.

glig (Xem thông tin cá nhân) 21:27:57 Ngày 20 tháng 5 năm 2011

geo63:mi signifis ĝuste la samon! Oni ne devas ion scii pri la scienca transitiveco, sed kiel uzi la verbon, kaj la transitiveco sekvos nature. Pri tio mi skribis.
Dankon, mi ankaŭ opinias ke oni devas permesi iom da natureco dum lernado; finfine beboj lernantaj ligvon ne lernas transitivecon kaj similajn aĵojn, sed tute nature kaj kun iom da tempo la aĵoj aranĝiĝas en la kapo. Kaj oni iam rajtas ankaŭ erari, ĉu ne?

Quay lại