Al la enhavo

Pro aŭ Dank' al?

de pianopimp27, 2007-junio-13

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

pianopimp27 (Montri la profilon) 2007-junio-13 02:23:27

Ĉu estas malsameco inter ili? Kaj, se ne laŭ mia espero, kiun vi pli bona ŝatas?

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-junio-13 05:58:52

Laŭ mi, "dank' al" signifas "thanks to" angle kaj "pro" signifas "because of". Se pro io okakzis io malbona, oni ne devas diri "dank' al io".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-13 21:19:47

Estimata 黄鸡蛋 entute pravas.

"Pro" signifas "kaŭze de" kaj estas universala.
"Dank'al" signifas ies helpon, deziron, bonkorecon kaj ne povas esti uzebla en kazo de io malbona. Estas nerekomendinde uzi tiun esprimon en okazoj, similaj al, ekzemple, "dank'al milito..." aŭ "dank'al malsano".

Charlie (Montri la profilon) 2007-junio-13 21:33:08

En la angla oni ofte sarkasme diras "dank' al", kaj en tiuj kazoj temas pri io malbona. Ekzemple: "Dank' al vi, ni maltrafis la trajnon". La tono de la voĉo aŭ la kunteksto indikas la sencon. Ĉu ne eblas ankaŭ en Esperanto ?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-13 22:35:28

Mie, ne nur eblas sed estas rekomendinde humursence.

Ŝajne, la fadenon necesas transloki al la forumo "Konsultejo".

Future necesas al ĉiuj komenci similajn fadenojn en la forumo, jam menciita.

pianopimp27 (Montri la profilon) 2007-junio-16 02:32:00

Mi tre bedaŭras! Mi ne eĉ sciis de ejo por demandoj pri la lingvo ĝis iomete frue. Mi serĉis tra ĉiuj fadenoj kaj mi diris la alia forumo por tia ĉi fadeno! Mi bedaŭras denove, sed tre dankon por via helpo! Mi opinias, ke mi komprenas tion nun (kaj la lokeco de fadeno kaj "dank' al" rideto.gif)

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-junio-16 10:59:36

pianopimp27:Mi tre bedaŭras!
Bedaŭrinde la verbo "bedaŭri" ne estas uzata por peti pardonon. Se oni volas diri kiel "I'm sorry." angle, oni povas simple diri "Pardonon." aŭ "Pardonu." Kaj se oni volas diri "apologise"(nur por la senco peti pardonon!) angle, ŝajne oni povas nur diri "peti pardonon".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-16 11:20:26

黄鸡蛋:
pianopimp27:Mi tre bedaŭras!
Bedaŭrinde la verbo "bedaŭri" ne estas uzata por peti pardonon. Se oni volas diri kiel "I'm sorry." angle, oni povas simple diri "Pardonon." aŭ "Pardonu." Kaj se oni volas diri "apologise"(nur por la senco peti pardonon!) angle, ŝajne oni povas nur diri "peti pardonon".
Laŭ mia opinio modesta, Piapopimp ne volis peti pardonon, sed esprimis sian "sufereton" pro iomete nekorekta loko de la mesaĝo.
Kiam mi:Ŝajne, la fadenon necesas transloki al la forumo "Konsultejo".
Future necesas al ĉiuj komenci similajn fadenojn en la forumo, jam menciita.
mi ne celis konkrete al estimata Pianopimp, sed petis ĉiujn pli atenteme loki novajn temojn.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-junio-16 11:35:41

Terurĉjo:
黄鸡蛋:
pianopimp27:Mi tre bedaŭras!
Bedaŭrinde la verbo "bedaŭri" ne estas uzata por peti pardonon. Se oni volas diri kiel "I'm sorry." angle, oni povas simple diri "Pardonon." aŭ "Pardonu." Kaj se oni volas diri "apologise"(nur por la senco peti pardonon!) angle, ŝajne oni povas nur diri "peti pardonon".
Laŭ mia opinio modesta, Piapopimp ne volis peti pardonon, sed esprimis sian "sufereton" pro iomete nekorekta loko de la mesaĝo.
Sed li diris "Mi bedaŭras denove." Ĉu li denove "suferetis"? rideto.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-16 11:48:24

Probable, li bedaŭris dufoje okulumo.gif .

Reen al la supro