メッセージ: 6
言語: Esperanto
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年5月23日 9:42:29
Mi havas la impreson (ĉar mi regule rigardas kaj la francan kaj anglan televidojn) ke tiaj firmoj often ne tro adaptas siajn reklamojn por la diversaj merkatoj.
Do tiel kelkaj konataj sloganoj en la reklamoj estas preskaŭ samsencaj en diversaj lingvoj.
Ekzemple, konata ŝminko-produkta firmao utiligas la frazon 'Ĉar vi meritas' en diversaj lingvoj.
Por amuzo, ĉu ni povu kompili liston de tiaj internaciaj sloganoj kaj traduki ilin en Esperanton?
Ne malofte, tiaj reklam-sloganoj fariĝas tiel konataj ke ili eniras la ĝeneralan lingvon.
zan (プロフィールを表示) 2011年5月25日 1:17:42
sudanglo:Ekzemple, konata ŝminko-produkta firmao utiligas la frazon 'Ĉar vi meritas' en diversaj lingvoj.Bonvolu sciigi al mi la nomon de la firmao.
darkweasel (プロフィールを表示) 2011年5月25日 4:54:41
zan:Ĉu temas pri L'Oréal? (Germane: Weil Sie es sich wert sind)sudanglo:Ekzemple, konata ŝminko-produkta firmao utiligas la frazon 'Ĉar vi meritas' en diversaj lingvoj.Bonvolu sciigi al mi la nomon de la firmao.
zan (プロフィールを表示) 2011年5月25日 9:54:56
darkweasel:Dankon. Ankaŭ en Japanio same tiel reklamiĝas.zan:Ĉu temas pri L'Oréal? (Germane: Weil Sie es sich wert sind)sudanglo:Ekzemple, konata ŝminko-produkta firmao utiligas la frazon 'Ĉar vi meritas' en diversaj lingvoj.Bonvolu sciigi al mi la nomon de la firmao.
Ĉar vi meritas brili.(Japane: Anata niwa kagayaku kachi ga aru kara)
marcuscf (プロフィールを表示) 2011年6月3日 1:29:20
http://en.m.wikipedia.org/wiki/McDonald's_advert...
La baza ideo estas la sama, sed se oni tradukus laŭvorte al la portugala, la rezulto estus ridinda (malfacilas klarigi kial). Tial ili bezonis adapti la sloganon. Ŝajnas ke la samon estis necesa por aliaj lingvoj...
Nu... Vi volis sloganojn egalajn en pluraj lingvoj, ĉu ne? Mi donis ĝuste malan ekzemplon... Hehehehe
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
sudanglo (プロフィールを表示) 2011年6月3日 10:01:49
Eble, por Esperanta versio, mi proponus 'Tre plaĉas', sed por certigi la asocion eble oni povus diri 'Mi amas tion'.