去目錄頁

Internaciaj sloganoj

sudanglo, 2011年5月23日

讯息: 6

语言: Esperanto

sudanglo (显示个人资料) 2011年5月23日上午9:42:29

Multaj firmaoj kaj ties varoj estas nun vere internaciaj.

Mi havas la impreson (ĉar mi regule rigardas kaj la francan kaj anglan televidojn) ke tiaj firmoj often ne tro adaptas siajn reklamojn por la diversaj merkatoj.

Do tiel kelkaj konataj sloganoj en la reklamoj estas preskaŭ samsencaj en diversaj lingvoj.

Ekzemple, konata ŝminko-produkta firmao utiligas la frazon 'Ĉar vi meritas' en diversaj lingvoj.

Por amuzo, ĉu ni povu kompili liston de tiaj internaciaj sloganoj kaj traduki ilin en Esperanton?

Ne malofte, tiaj reklam-sloganoj fariĝas tiel konataj ke ili eniras la ĝeneralan lingvon.

zan (显示个人资料) 2011年5月25日上午1:17:42

sudanglo:Ekzemple, konata ŝminko-produkta firmao utiligas la frazon 'Ĉar vi meritas' en diversaj lingvoj.
Bonvolu sciigi al mi la nomon de la firmao.

darkweasel (显示个人资料) 2011年5月25日上午4:54:41

zan:
sudanglo:Ekzemple, konata ŝminko-produkta firmao utiligas la frazon 'Ĉar vi meritas' en diversaj lingvoj.
Bonvolu sciigi al mi la nomon de la firmao.
Ĉu temas pri L'Oréal? (Germane: Weil Sie es sich wert sind)

zan (显示个人资料) 2011年5月25日上午9:54:56

darkweasel:
zan:
sudanglo:Ekzemple, konata ŝminko-produkta firmao utiligas la frazon 'Ĉar vi meritas' en diversaj lingvoj.
Bonvolu sciigi al mi la nomon de la firmao.
Ĉu temas pri L'Oréal? (Germane: Weil Sie es sich wert sind)
Dankon. Ankaŭ en Japanio same tiel reklamiĝas.
Ĉar vi meritas brili.(Japane: Anata niwa kagayaku kachi ga aru kara)

marcuscf (显示个人资料) 2011年6月3日上午1:29:20

Tio memorigas min pri la kampanjo de McDonald’s "I'm Lovin' It". Vidu ĉi tie kiel malsamaj estas la tradukoj:
http://en.m.wikipedia.org/wiki/McDonald's_advert...

La baza ideo estas la sama, sed se oni tradukus laŭvorte al la portugala, la rezulto estus ridinda (malfacilas klarigi kial). Tial ili bezonis adapti la sloganon. Ŝajnas ke la samon estis necesa por aliaj lingvoj...

Nu... Vi volis sloganojn egalajn en pluraj lingvoj, ĉu ne? Mi donis ĝuste malan ekzemplon... Hehehehe ridulo.gif

sudanglo (显示个人资料) 2011年6月3日上午10:01:49

Por Britaj oreloj tiu slogano Macdonald'a sonas iom ne-gramatika. Cetere, kion ĝuste oni celas dirante 'I'm loving it ' anstataŭ 'I love it'.

Eble, por Esperanta versio, mi proponus 'Tre plaĉas', sed por certigi la asocion eble oni povus diri 'Mi amas tion'.

回到上端