Contenido

Planoj pri la estonto de lernu!

de Jev, 23 de mayo de 2011

Aportes: 268

Idioma: Esperanto

Dominique (Mostrar perfil) 12 de enero de 2012 03:46:33

Jev:Laboroj pri la venontaj ŝanĝoj ĉe lernu! iom post iom progresas. Grandaj ŝanĝoj okazos ankaŭ pri la nuna Biblioteko. Ĉe la nova versio de lernu! ĝi tute ŝanĝiĝos kaj strukture kaj enhave. Ĝi iĝos multe pli riĉa, lerniga kaj interaktiva.
Kvankam mi antaŭĝojas venontajn plibonigojn, mi samtempe iom timetas pri ŝanĝoj sen vidi antaŭvidon. Ĉu eblus havi testretejon por antaŭvidi kiel aspektos la venontaj ŝanĝoj? Aŭ eble eĉ nur kelkajn ekrankopiojn? Eble mi estas tro prudenta, sed ŝanĝoj ne ĉiam bonas. La nuna retejo estas fakte jam bona. Gratulon al tiuj, kiuj verkis ĝin. Mi malŝatas kiel ŝanĝiĝis gmail lastatempe, aŭ kiel ŝanĝiĝis Ubuntu. Mi timetas "grandajn" ŝanĝojn. Multaj etaj ŝanĝoj ŝajnas al mi pli sekuraj ol grandaj ŝanĝoj.

Jev:Do se iu el vi interesiĝas pri la eblo helpi al lernu! kaj havas bonan Esperanto-lingvonivelon, bonvolu anonciĝi. Ni sendos al vi pli da detaloj.
Kion precize vi bezonas?

Jen du ideoj:

* Kio pri kurseto por lerni la Esperantajn nombrojn uzante tiun skripton, kiun mi iam verkis?

* Kio pri uzo de gramatika kontrolilo ene de lernu? Mi mem laboras pri la libera gramatika kontrolilo Lingvoilo (LanguageTool), sed estas ankaŭ Esperantilo kaj Lingvohelpilo. Havi interfacon ene de Lernu por lanĉi gramatikan kontrolilon kaj lasi la uzantojn sugesti plibonigojn povus esti bone.

erinja (Mostrar perfil) 12 de enero de 2012 15:13:40

Dominique:Ĉu eblus havi testretejon por antaŭvidi kiel aspektos la venontaj ŝanĝoj?
Ankoraŭ estas tro frue por tio, kaj tio ne ekzistas. Tamen ni jam povas diri ke la enhavo restos pli malpli sama; la aferoj simple aranĝiĝos en malsama maniero.

Ŝanĝoj ĉiam estas malfacilaj sed la paĝaro nun estas tre malmoderna, kaj aspekte kaj teknike. Ĝi estos pli facile uzebla post la refaro, kaj ĝi funkcios pli bone kun modernaj retumiloj.
* Kio pri uzo de gramatika kontrolilo ene de lernu?
Tio estas planata. Kredeble Lingvohelpilo uzeblos kaj en la forumoj kaj en privataj mesaĝoj.

Urho (Mostrar perfil) 12 de enero de 2012 16:02:46

erinja:– – Kredeble Lingvohelpilo uzeblos kaj en la forumoj kaj en privataj mesaĝoj.
En privataj mesaĝoj ankaŭ Antaŭmontri-butono estus grava… rideto.gif

darkweasel (Mostrar perfil) 12 de enero de 2012 17:29:18

Urho:
erinja:– – Kredeble Lingvohelpilo uzeblos kaj en la forumoj kaj en privataj mesaĝoj.
En privataj mesaĝoj ankaŭ Antaŭmontri-butono estus grava… rideto.gif
Nur se oni ankaŭ tie permesus forumajn kodojn (kio tamen ja estus bonveniginda).

Jev (Mostrar perfil) 27 de enero de 2012 21:10:01

Jev:Laboroj pri la venontaj ŝanĝoj ĉe lernu! iom post iom progresas. Grandaj ŝanĝoj okazos ankaŭ pri la nuna Biblioteko. Ĉe la nova versio de lernu! ĝi tute ŝanĝiĝos kaj strukture kaj enhave. Ĝi iĝos multe pli riĉa, lerniga kaj interaktiva. Ni volas, ke ĝi estu vera trezorejo de valoraj materialoj, pere de kiu oni povus praktiki kaj plibonigi sian lingvoscion. Nun bezonatas la helpo por kolekti kaj elekti taŭgajn materialojn. Kaj ĉar ni volas havi vere riĉan kolekton, la fortoj de la teamo ne plu sufiĉas por tio. Do se iu el vi interesiĝas pri la eblo helpi al lernu! kaj havas bonan Esperanto-lingvonivelon, bonvolu anonciĝi. Ni sendos al vi pli da detaloj.
Mi kontaktis aparte ĉiujn, kiuj proponis sin mem. Ĉu eble iuj pliaj dezirantoj?

dobri (Mostrar perfil) 27 de enero de 2012 21:21:59

Jev:
Mi kontaktis aparte ĉiujn, kiuj proponis sin mem. Ĉu eble iuj pliaj dezirantoj?
Mi ankaŭ proponis kunlaboradon, tamen vi ne kontaktis min. Do mi opiniis, ke jam vi havas sufiĉe da helpantoj.
Pardonu, ĵus mi rimarkis vian mesaĝon!

Jev (Mostrar perfil) 29 de febrero de 2012 01:00:59

La laboroj pri kolektado de bezonataj materialoj por la nova biblioteko tute bone evoluas. Jam pluraj personoj helpas nin pri tiu tasko. Sed tamen ni bezonas eĉ pli rapidigi la aferojn, do ni tre ĝojus, se aperus pliaj dezirantoj helpi pri tio. Simple kontaktu min, se vi havas iom da emo kontribui al la enhavo de lernu!.

dobri (Mostrar perfil) 29 de febrero de 2012 14:54:26

En la reto jam funkcias kelkajn paĝojn kun E-libroj (ekz.http://i-espero.info/elsutaro/esperantaj-libroj). Kial fakte ni kreas la plian?

Jev (Mostrar perfil) 29 de febrero de 2012 15:03:11

dobri:En la reto jam funkcias kelkajn paĝojn kun E-libroj (ekz.http://i-espero.info/elsutaro/esperantaj-libroj). Kial fakte ni kreas la plian?
Ni ne kreas kolektejon de pdf-oj de libroj, ni kreas tute alian multmedian bibliotekon, kiu enhavos ne nur librojn, sed multege da aliaj materialoj. Kaj kompreneble la sistemo havos instrumentojn, kiuj ebligos al uzantoj lerni la lingvon surbaze de tiuj materialoj, do ĝi enhavos alklakeblajn vortojn, sonojn, videojn, la eblon sekvi la progreson, la eblon traserĉi la aferojn ks.

dobri (Mostrar perfil) 29 de febrero de 2012 15:18:10

Dankon pro la klarigo. Nun mi havas nur unu demandon. Ĉu la miaj 2 kontribuoj estas lokitaj tie en ordo? Aŭ ĉu mi forgesis ion?

Volver arriba