לתוכן העניינים

Planoj pri la estonto de lernu!

של Jev, 23 במאי 2011

הודעות: 268

שפה: Esperanto

Jev (הצגת פרופיל) 29 בפברואר 2012, 17:58:01

dobri:Dankon pro la klarigo. Nun mi havas nur unu demandon. Ĉu la miaj 2 kontribuoj estas lokitaj tie en ordo? Aŭ ĉu mi forgesis ion?
En la sistemo jam estas multaj aldonoj kaj mi ne memoras la titolojn de viaj kontribuoj, pro tio ne povas nun tuj kontroli. Vi havas la alirdatumojn, do vi estas tre bonvena viziti la sistemon kaj serĉi viajn aldonojn. Krome ni tre ĝojos, se vi aldonos ankaŭ pliajn aferojn.

P.S. Mi tamen nun kontrolis kaj vidis, ke viaj du kontribuoj ekzistas en la sistemo.

dobri (הצגת פרופיל) 29 בפברואר 2012, 18:29:36

Ĵus mi aldonis tabelon: Perioda tabelo de elementoj. Sed mi malsukcesis. Ĉu iu kapablas korekti la tabelon aŭ kopii ĝin denove el mia hejmpaĝo aŭ necesas ĝin forigi?

Jev (הצגת פרופיל) 29 בפברואר 2012, 22:50:23

dobri:Ĵus mi aldonis tabelon: Perioda tabelo de elementoj. Sed mi malsukcesis. Ĉu iu kapablas korekti la tabelon aŭ kopii ĝin denove el mia hejmpaĝo aŭ necesas ĝin forigi?
Jes, tion forigu.

Jev (הצגת פרופיל) 6 במרץ 2012, 15:17:44

Lastatempe pli kaj pli da personoj kreas diversajn programetojn aŭ kromaĵojn por la retumiloj, kiuj uzas diversgrade la enhavon de lernu! Kutime temas pri vortolistoj, vortaroj ks. Ni pensas, ke eble estonte estus bele krei API por lernu!, pere de kiu eblus komuniki kun la paĝaro. Do la demando por komputilstoj - ĉu tio bezonatus laŭ vi? Se jes, ĉu vi havas konkretajn ideojn, bezonojn aŭ proponojn?

pauxleto (הצגת פרופיל) 6 במרץ 2012, 15:48:40

Jev:Lastatempe pli kaj pli da personoj kreas diversajn programetojn aŭ kromaĵojn por la retumiloj, kiuj uzas diversgrade la enhavon de lernu! Kutime temas pri vortolistoj, vortaroj ks. Ni pensas, ke eble estonte estus bele krei API por lernu!, pere de kiu eblus komuniki kun la paĝaro. Do la demando por komputilstoj - ĉu tio bezonatus laŭ vi? Se jes, ĉu vi havas konkretajn ideojn, bezonojn aŭ proponojn?
Bonega ideo! Mi ne estas programisto sed mi scias multajn esperantistojn estas programistoj. Se API por lernu! ekzistas eble programistoj povas krei diversajn programetojn kaj aplikaĵojn por poŝtelefono, iPad, ktp.

CubeF (הצגת פרופיל) 11 במרץ 2012, 20:32:53

Ĵenja, mi certas ke iam (en ne tro fota estonteco) venos tempo kiam API por lernu! estos necesa, nun mi ĝin agnoskas nur kiel utilan.

Mi havis unu proponon pri programeto por iGoogle - La vorto de la tago. Simile, kiel vi menciis vortaroj, bildvortaroj estus utilaj. Pliajn konkretajn proponojn mi nun ne havas.

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2012, 06:30:48

Forigite

Jev (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2012, 09:10:09

Hyperboreus:Ĉu estas planoj per pli mal pli fari lernu! standardkonforma?
Erararo XHTML
La nuna kodo de lernu! estas vera katastrofo, ĝi estis kreata dum pluraj jaroj de malsamaj programistoj. La plano estas ordigi tion kaj plejverŝajne ni komencos moviĝi en la direkton de HTML5.

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 12 במרץ 2012, 18:26:36

Forigite

darkweasel (הצגת פרופיל) 2 באפריל 2012, 17:47:36

Mi ne certas nun, ĉu mi jam demandis tion, sed kial ne eblas ĉe la [url=http://lernu.net/mia_lernu/hejmo/ŝanĝu_profilon.php]datoforma agordo[/url] uzi la plenan eblaron de la PHP-a funkcio date aŭ strftime? Ekzemple ne eblas nun havi la semajntagon (lundo ĝis dimanĉo) en sia datoformo, kvankam la sistemo ŝajne eĉ rekonas tion (enmetu D Y-m-d H:i:s kaj vi vidos ion kiel Mon 2012-04-02 19:46:13 supre), sed poste forigas ĝin, kiam oni konservas siajn ŝanĝojn.

לראש הדף