目次へ

Planoj pri la estonto de lernu!

Jev,2011年5月23日の

メッセージ: 268

言語: Esperanto

Oijos (プロフィールを表示) 2013年12月7日 18:54:09

Kio okazigas la malfruigon?

erinja (プロフィールを表示) 2013年12月8日 19:59:58

Verkado de ekzercoj, tradukado, kaj lingva kontrolado de la akademio. Montriĝis ke la rakonto mem devis redaktiĝi kiam oni ekverkis la ekzercojn, tiel ke ĉio estu unu kohera tuto.

Uridium (プロフィールを表示) 2014年1月8日 17:59:54

Kion da tempo ankoraŭ vin bezonas?

erinja (プロフィールを表示) 2014年1月8日 19:41:56

Ni ankoraŭ laboras je la ekzercoj.

erinja (プロフィールを表示) 2014年1月9日 15:32:04

Interalie, se vi volas antaŭvidi kelkajn eblajn ecojn de la nova lernu, vi povas viziti deutsch.info. La nova lernu havos mediatekon similan al tiu de deutsch. Se vi havas komentojn pri tio kion vi ŝatas aŭ ne ŝatas pri al funkciado de tiu paĝaro, vi povas afiŝi tion ĉi tie, ĉar ni povas pensi pri tio en la interfaco de la nova lernu.

Oijos (プロフィールを表示) 2014年1月9日 18:36:35

Kio estas "mediateko"?

erinja (プロフィールを表示) 2014年1月9日 20:41:01

Tio estas biblioteko kiu havas kaj tekstojn kaj aliajn aferojn. La nuna lernu havas bibliotekon, ĉefe kun tekstoj; la nova mediateko havos ankaŭ filmaĵoj, sonojn, ktp.

Clarence666 (プロフィールを表示) 2014年1月19日 11:53:09

erinja:Ni ankoraŭ laboras je la ekzercoj.
Mi havas 3 (tri) demandojn:

1. kiam la "nova lernu" konjekteble estos finita? (neniam estus sufiĉe bone per mi, mi ne urĝigas okulumo.gif )

2. ĉu la "nova lernu" funkcios sen "Flush" kaj similaj problemplenaj "teknikaĵoj"?

3. ĉu la "nova lernu" funkcios sen javascript/ĝavaskripto?

lagtendisto (プロフィールを表示) 2014年1月19日 12:02:20

Clarence666:2. ĉu la "nova lernu" funkcios sen "Flush" kaj similaj problemplenaj "teknikaĵoj"?
3. ĉu la "nova lernu" funkcios sen javascript/ĝavaskripto?
Provu navigacii ĉe deutsch.info per Lynx foliumilo.

Jev (プロフィールを表示) 2014年1月19日 14:07:11

Clarence666:
1. kiam la "nova lernu" konjekteble estos finita? (neniam estus sufiĉe bone per mi, mi ne urĝigas okulumo.gif )
Kiam ni povos prognozi pli malpli definitivan lanĉo-daton, ni anoncos tion.

Clarence666:2. ĉu la "nova lernu" funkcios sen "Flush" kaj similaj problemplenaj "teknikaĵoj"?
La sono funkcios ankaŭ pere de HTML5.

Clarence666:3. ĉu la "nova lernu" funkcios sen javascript/ĝavaskripto?
Kompreneble ne, mi ne povas imagi modernan interaktivan lerno-retejon sen javascript.

先頭にもどる