Al la enhavo

Planoj pri la estonto de lernu!

de Jev, 2011-majo-23

Mesaĝoj: 268

Lingvo: Esperanto

brw1 (Montri la profilon) 2013-junio-04 04:29:26

[/quote]Ĝi devas esti precize tia, kia ĝi aktuale estas. Tre tre bonas la simpleco de la aspekto de Lernu. Ĝia babilejo (kiun mi ĉiutage vizitas) funkcionas per la simpla HTML -- estas neniuj rubaj Flash, JavaScript, ktp. Tiu afero postulas neniun ŝanĝiĝon; verdire, tio postulas konserviĝon.

Ke ĉiuj "plibonigoj" farotaj al Lernu estu sole ĉe ĝia enhavo, ne ĉe ĝia apekto tute taŭga.[/quote]Precize! Kaj pli literaturoj por leĝita por tute ke desiras legi ĝin

darkweasel (Montri la profilon) 2013-junio-04 18:03:16

brw1:Ĝia babilejo (kiun mi ĉiutage vizitas) funkcionas per la simpla HTML -- estas neniuj rubaj Flash, JavaScript, ktp.
Ĉu vi fakte provis uzi ĝin sen JavaScript? Mi ĵus ja provis - kaj sen JavaScript eĉ ne malfermiĝas la elementoj en la dekstra kolumno. Des malpli funkcias la tujmesaĝilo - ĝi eĉ ne povas funkcii sen dinamika aktualigado de paĝo, por kiu necesas uzi JavaScript-on.

Kaj diversaj elementoj en la kursoj ja uzas Flash - kiu estas teĥnologio ja mortigenda.

Urho (Montri la profilon) 2013-julio-16 10:13:43

Ĉu la nova lernu! estos lanĉata la 22-an de julio ĉe UK? – Bv. vidi laŭtagan programon de la 98-a UK en Rejkjaviko.

erinja (Montri la profilon) 2013-julio-16 12:12:29

Ne. Tamen elementoj de ĝi prezentiĝos ĉe UK.

Uridium (Montri la profilon) 2013-julio-16 15:26:40

Ĝuste!

Ĉiuj babilas pri la nova lernu! sed honeste mi ne vidas nenion ŝanĝo en ĉi-tiu retpaĝaro.

Ĉu vi povas diri al ni kelka preciza dato, aŭ mi estas tro hastema kontraŭ vi?

erinja (Montri la profilon) 2013-julio-16 15:41:23

Vi ne vidos ŝanĝojn ĝis la lanĉo de la nova paĝaro. Kiam lanĉodato elektiĝos, ni informos pri tio ĉe la paĝaro.

Urho (Montri la profilon) 2013-julio-19 07:04:20

erinja:Ne. Tamen elementoj de ĝi prezentiĝos ĉe UK.
Dankon pro la informo! Mi nur nun legis la paĝon Kleriga Lundo. Estas interese!

Chainy (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-24 22:01:06

erinja:Ne. Tamen elementoj de ĝi prezentiĝos ĉe UK.
Ĉu estas raporto pri tio? Estus tre interese, se la Lernu-teamo iom skribus ĉi tie pri tio, kion ili prezentis ĉe UK.

erinja (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-25 20:33:56

Ni montris kelkajn elementojn de la nova kurso, inkluzive de (provizoraj, ankoraŭ ne-pretaj) versioj de la rakonto kaj ilustraĵoj. Ni montris version de la nova tradukejo, kaj ni diskutis ecojn de la novaj forumoj (ekzemple kelkaj kapabloj kiuj estos similaj al tiuj de la forumoj ĉe slovake.eu)

Chainy (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-25 20:49:49

erinja:Ni montris kelkajn elementojn de la nova kurso, inkluzive de (provizoraj, ankoraŭ ne-pretaj) versioj de la rakonto kaj ilustraĵoj. Ni montris version de la nova tradukejo, kaj ni diskutis ecojn de la novaj forumoj (ekzemple kelkaj kapabloj kiuj estos similaj al tiuj de la forumoj ĉe slovake.eu)
Ĉu vi publikigos tiun raporton ankaŭ ĉi tie en la forumo? Eble kiel elŝutaĵon? Tiu raporto estus interesa al Lernu-uzantoj kaj mondonacantoj.

Reen al la supro