إلى المحتويات

Planoj pri la estonto de lernu!

من Jev, 23 مايو، 2011

المشاركات: 268

لغة: Esperanto

brw1 (عرض الملف الشخصي) 4 يونيو، 2013 4:29:26 ص

[/quote]Ĝi devas esti precize tia, kia ĝi aktuale estas. Tre tre bonas la simpleco de la aspekto de Lernu. Ĝia babilejo (kiun mi ĉiutage vizitas) funkcionas per la simpla HTML -- estas neniuj rubaj Flash, JavaScript, ktp. Tiu afero postulas neniun ŝanĝiĝon; verdire, tio postulas konserviĝon.

Ke ĉiuj "plibonigoj" farotaj al Lernu estu sole ĉe ĝia enhavo, ne ĉe ĝia apekto tute taŭga.[/quote]Precize! Kaj pli literaturoj por leĝita por tute ke desiras legi ĝin

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 4 يونيو، 2013 6:03:16 م

brw1:Ĝia babilejo (kiun mi ĉiutage vizitas) funkcionas per la simpla HTML -- estas neniuj rubaj Flash, JavaScript, ktp.
Ĉu vi fakte provis uzi ĝin sen JavaScript? Mi ĵus ja provis - kaj sen JavaScript eĉ ne malfermiĝas la elementoj en la dekstra kolumno. Des malpli funkcias la tujmesaĝilo - ĝi eĉ ne povas funkcii sen dinamika aktualigado de paĝo, por kiu necesas uzi JavaScript-on.

Kaj diversaj elementoj en la kursoj ja uzas Flash - kiu estas teĥnologio ja mortigenda.

Urho (عرض الملف الشخصي) 16 يوليو، 2013 10:13:43 ص

Ĉu la nova lernu! estos lanĉata la 22-an de julio ĉe UK? – Bv. vidi laŭtagan programon de la 98-a UK en Rejkjaviko.

erinja (عرض الملف الشخصي) 16 يوليو، 2013 12:12:29 م

Ne. Tamen elementoj de ĝi prezentiĝos ĉe UK.

Uridium (عرض الملف الشخصي) 16 يوليو، 2013 3:26:40 م

Ĝuste!

Ĉiuj babilas pri la nova lernu! sed honeste mi ne vidas nenion ŝanĝo en ĉi-tiu retpaĝaro.

Ĉu vi povas diri al ni kelka preciza dato, aŭ mi estas tro hastema kontraŭ vi?

erinja (عرض الملف الشخصي) 16 يوليو، 2013 3:41:23 م

Vi ne vidos ŝanĝojn ĝis la lanĉo de la nova paĝaro. Kiam lanĉodato elektiĝos, ni informos pri tio ĉe la paĝaro.

Urho (عرض الملف الشخصي) 19 يوليو، 2013 7:04:20 ص

erinja:Ne. Tamen elementoj de ĝi prezentiĝos ĉe UK.
Dankon pro la informo! Mi nur nun legis la paĝon Kleriga Lundo. Estas interese!

Chainy (عرض الملف الشخصي) 24 أغسطس، 2013 10:01:06 م

erinja:Ne. Tamen elementoj de ĝi prezentiĝos ĉe UK.
Ĉu estas raporto pri tio? Estus tre interese, se la Lernu-teamo iom skribus ĉi tie pri tio, kion ili prezentis ĉe UK.

erinja (عرض الملف الشخصي) 25 أغسطس، 2013 8:33:56 م

Ni montris kelkajn elementojn de la nova kurso, inkluzive de (provizoraj, ankoraŭ ne-pretaj) versioj de la rakonto kaj ilustraĵoj. Ni montris version de la nova tradukejo, kaj ni diskutis ecojn de la novaj forumoj (ekzemple kelkaj kapabloj kiuj estos similaj al tiuj de la forumoj ĉe slovake.eu)

Chainy (عرض الملف الشخصي) 25 أغسطس، 2013 8:49:49 م

erinja:Ni montris kelkajn elementojn de la nova kurso, inkluzive de (provizoraj, ankoraŭ ne-pretaj) versioj de la rakonto kaj ilustraĵoj. Ni montris version de la nova tradukejo, kaj ni diskutis ecojn de la novaj forumoj (ekzemple kelkaj kapabloj kiuj estos similaj al tiuj de la forumoj ĉe slovake.eu)
Ĉu vi publikigos tiun raporton ankaŭ ĉi tie en la forumo? Eble kiel elŝutaĵon? Tiu raporto estus interesa al Lernu-uzantoj kaj mondonacantoj.

عودة للاعلى