پستها: 15
زبان: Esperanto
Altebrilas (نمایش مشخصات) 24 مهٔ 2011، 21:46:48
Pordo devas esti fermita aŭ malfermita
Sed en la komenco, kiu fermis aŭ malfermis ĝin?
Kiel rezulto de ago (ekz. "malfermita") povas esprimi komencan staton (kiam oni fabrikis la pordon)?
sudanglo (نمایش مشخصات) 25 مهٔ 2011، 10:54:08
Altebrilas (نمایش مشخصات) 26 مهٔ 2011، 9:45:23
HaleBopp:Altebrilas > vi tute pravas, ne funkcias kun la verbo "voli".Do, resume:
Sed funkcias kun devi aŭ povi, aŭ eble kun aliaj dirmanieroj.
la pordo devas esti fermita (bone)
la pordo povas esti fermita (bone)
*la pordo volas esti fermita (malbone)
Interese!
La demando ne estas ĉefe "kio estas korekta" sed KIAL la tria frazo ne estas korekta kaj la du unuaj, jes. Laŭ kiu regulo? Ĉu laŭ la sento de parolantoj? Sed kial ili havas tiun senton? Ĉu pro la influo de sia gepatra lingvo? Sed ĉu estas la sama por malsamlingvanoj?
sudanglo (نمایش مشخصات) 26 مهٔ 2011، 10:11:39
Malofte oni atribuas volon al nekonsciaj objektoj. Tamen tio ankaŭ povas okazi.
Ekz. Mi petas pardonon pri mia malfruo, sed en ci tiu frosta vetero la aŭto ne volis starti.
La multsenco de 'devi' povus produkti ambiguojn. Ekz. Se vi ne estas Raŭmisto vi devas esti Finvenkisto.
Ĉu tio pro neceso (ekzistas nur du katgorioj de Esperantistoj) aŭ ĉu tio estas morala devigo.
darkweasel (نمایش مشخصات) 26 مهٔ 2011، 10:37:14
Altebrilas:La tria frazo estas gramatike ĝusta, sed ne havas multan sencon, ĉar pordo normale ne havas volon. Simile, la frazo verdaj senkoloraj ideoj dormas kolere estas gramatike tute ĝusta, sed nu ...HaleBopp:Altebrilas > vi tute pravas, ne funkcias kun la verbo "voli".Do, resume: