Đi đến phần nội dung

"-u" kaj "devas"+verbo

viết bởi Hamun, Ngày 23 tháng 5 năm 2011

Tin nhắn: 15

Nội dung: Esperanto

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:46:48 Ngày 24 tháng 5 năm 2011

kiel veka/veki, ekzemple

Pordo devas esti fermita aŭ malfermita
Sed en la komenco, kiu fermis aŭ malfermis ĝin?

Kiel rezulto de ago (ekz. "malfermita") povas esprimi komencan staton (kiam oni fabrikis la pordon)?

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:54:08 Ngày 25 tháng 5 năm 2011

Dankon Dark Weasel - vi eble ne rimarkis la sarkasmon de mia komento - sed mi dankas pri la ligilo. Tre utila diskuto en PMEG.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 09:45:23 Ngày 26 tháng 5 năm 2011

HaleBopp:Altebrilas > vi tute pravas, ne funkcias kun la verbo "voli". lango.gif
Sed funkcias kun devi aŭ povi, aŭ eble kun aliaj dirmanieroj.
Do, resume:
la pordo devas esti fermita (bone)
la pordo povas esti fermita (bone)
*la pordo volas esti fermita (malbone)

Interese!
La demando ne estas ĉefe "kio estas korekta" sed KIAL la tria frazo ne estas korekta kaj la du unuaj, jes. Laŭ kiu regulo? Ĉu laŭ la sento de parolantoj? Sed kial ili havas tiun senton? Ĉu pro la influo de sia gepatra lingvo? Sed ĉu estas la sama por malsamlingvanoj?

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:11:39 Ngày 26 tháng 5 năm 2011

Devoj povas estiĝi de diversaj fontoj - neceso, moralo, konveno ktp.

Malofte oni atribuas volon al nekonsciaj objektoj. Tamen tio ankaŭ povas okazi.

Ekz. Mi petas pardonon pri mia malfruo, sed en ci tiu frosta vetero la aŭto ne volis starti.

La multsenco de 'devi' povus produkti ambiguojn. Ekz. Se vi ne estas Raŭmisto vi devas esti Finvenkisto.

Ĉu tio pro neceso (ekzistas nur du katgorioj de Esperantistoj) aŭ ĉu tio estas morala devigo.

darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 10:37:14 Ngày 26 tháng 5 năm 2011

Altebrilas:
HaleBopp:Altebrilas > vi tute pravas, ne funkcias kun la verbo "voli". lango.gif
Sed funkcias kun devi aŭ povi, aŭ eble kun aliaj dirmanieroj.
Do, resume:
la pordo devas esti fermita (bone)
la pordo povas esti fermita (bone)
*la pordo volas esti fermita (malbone)

Interese!
La demando ne estas ĉefe "kio estas korekta" sed KIAL la tria frazo ne estas korekta kaj la du unuaj, jes. Laŭ kiu regulo? Ĉu laŭ la sento de parolantoj? Sed kial ili havas tiun senton? Ĉu pro la influo de sia gepatra lingvo? Sed ĉu estas la sama por malsamlingvanoj?
La tria frazo estas gramatike ĝusta, sed ne havas multan sencon, ĉar pordo normale ne havas volon. Simile, la frazo verdaj senkoloraj ideoj dormas kolere estas gramatike tute ĝusta, sed nu ...

Quay lại