Al la enhavo

kial estas -N post benaĵoj?

de shlomo_1234, 2007-junio-14

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

shlomo_1234 (Montri la profilon) 2007-junio-14 12:01:30

Kial oni diras "salutoN"/bonaN tagoN" kun N kiam oni benas?! demando.gif

Mi pesnsas ke oni diras "salutoN" ĉar la benaĵo estas objekto

Ĉu iu scias?

bonaN tagoN okulumo.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-14 12:09:26

shlomo_1234:Kial oni diras "salutoN"/bonaN tagoN" kun N kiam oni benas?! demando.gif

Mi pesnsas ke oni diras "salutoN" ĉar la benaĵo estas objekto

Ĉu iu scias?

bonaN tagoN okulumo.gif
Jes, ni deziras bonaN tagoN. Ni diras al vi salutoN.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-14 18:04:31

Ŝlomo kara!
"Bonan tagon, nokton, apetiton" estas la mallongigoj de la sekvaj frazoj:
Mi deziras al vi bonan tagon, bonan nokton, bonan apetiton.
Ankaŭ tiaj mallongigoj estas "Mi sendas al vi Saluton" kaj "Mi donas al vi mian dankon".

Parenteze, en mia lingvo la vorto "Dankon" estas laŭvorte ankaŭ mallongigo de la frazo "Savu vin Dio" - Спасибо.

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-14 18:36:05

Terurĉjo:Ŝlomo kara!
"Bonan tagon, nokton, apetiton" estas la mallongigoj de la sekvaj frazoj:
Mi deziras al vi bonan tagon, bonan nokton, bonan apetiton.
Ankaŭ tiaj mallongigoj estas "Mi sendas al vi Saluton" kaj "Mi donas al vi mian dankon".

Parenteze, en mia lingvo la vorto "Dankon" estas laŭvorte ankaŭ mallongigo de la frazo "Savu vin Dio" - Спасибо.
Terurĉjo, tiu estas interesa. Ĉu la vorto "Спасибо" havas kiajn partojn ?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-14 19:46:57

Ni denove miksas diversajn temojn, kiuj devas esti aperigitaj en la temoj "Konsultejo" kaj "Pri aliaj lingvoj".

Ne gravas.
Jes, la rusa vorto "Спасибо" konsistas el kelkaj partoj: "Спаси" - Savu, "бо" - mallongigo de la vorto бог - Dio, kaj nuntempe la meza parto de la esprimo "вас" - vin estas neparolata.
Sed pli frue oni ĉiam parolis la plenan formon "Savu vin dio" responde al ia bona ago.

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-15 06:11:23

Terurĉjo:Ni denove miksas diversajn temojn, kiuj devas esti aperigitaj en la temoj "Konsultejo" kaj "Pri aliaj lingvoj".

Ne gravas.
Jes, la rusa vorto "Спасибо" konsistas el kelkaj partoj: "Спаси" - Savu, "бо" - mallongigo de la vorto бог - Dio, kaj nuntempe la meza parto de la esprimo "вас" - vin estas neparolata.
Sed pli frue oni ĉiam parolis la plenan formon "Savu vin dio" responde al ia bona ago.
Mi petas pardonon de vi kaj ankaŭ de Shlomo. Sed Terurĉjo, laŭ mi ne estas tro granda problemo, se ni pensas pri io en forumo kaj ni parolas pri ĝi tie. Tio estas homa reago, ni ne estas maŝinoj. Kaj ni estas amikoj. Sed ankaŭ mi klopodos, ĉu bone ? rido.gif Dankon pro via klarigo !

shlomo_1234 (Montri la profilon) 2007-junio-19 04:41:19

Mi ankaŭ pensis tiel,terurĉjo ke ĝi estas la objekto ...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-19 10:46:44

shlomo_1234:Mi ankaŭ pensis tiel,terurĉjo ke ĝi estas la objekto ...
Verŝajne, kara Ŝlomo, mi komence ne komprenis, ke vi demandis pri la rekta objekto. Efektive tiuj vortoj estas objektoj, tial necesas uzi akuzativon en similaj okazoj.
Amike, via Terurĉjo.

Reen al la supro