去目錄頁

kial estas -N post benaĵoj?

shlomo_1234, 2007年6月14日

讯息: 8

语言: Esperanto

shlomo_1234 (显示个人资料) 2007年6月14日下午12:01:30

Kial oni diras "salutoN"/bonaN tagoN" kun N kiam oni benas?! demando.gif

Mi pesnsas ke oni diras "salutoN" ĉar la benaĵo estas objekto

Ĉu iu scias?

bonaN tagoN okulumo.gif

Mielo (显示个人资料) 2007年6月14日下午12:09:26

shlomo_1234:Kial oni diras "salutoN"/bonaN tagoN" kun N kiam oni benas?! demando.gif

Mi pesnsas ke oni diras "salutoN" ĉar la benaĵo estas objekto

Ĉu iu scias?

bonaN tagoN okulumo.gif
Jes, ni deziras bonaN tagoN. Ni diras al vi salutoN.

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年6月14日下午6:04:31

Ŝlomo kara!
"Bonan tagon, nokton, apetiton" estas la mallongigoj de la sekvaj frazoj:
Mi deziras al vi bonan tagon, bonan nokton, bonan apetiton.
Ankaŭ tiaj mallongigoj estas "Mi sendas al vi Saluton" kaj "Mi donas al vi mian dankon".

Parenteze, en mia lingvo la vorto "Dankon" estas laŭvorte ankaŭ mallongigo de la frazo "Savu vin Dio" - Спасибо.

Mielo (显示个人资料) 2007年6月14日下午6:36:05

Terurĉjo:Ŝlomo kara!
"Bonan tagon, nokton, apetiton" estas la mallongigoj de la sekvaj frazoj:
Mi deziras al vi bonan tagon, bonan nokton, bonan apetiton.
Ankaŭ tiaj mallongigoj estas "Mi sendas al vi Saluton" kaj "Mi donas al vi mian dankon".

Parenteze, en mia lingvo la vorto "Dankon" estas laŭvorte ankaŭ mallongigo de la frazo "Savu vin Dio" - Спасибо.
Terurĉjo, tiu estas interesa. Ĉu la vorto "Спасибо" havas kiajn partojn ?

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年6月14日下午7:46:57

Ni denove miksas diversajn temojn, kiuj devas esti aperigitaj en la temoj "Konsultejo" kaj "Pri aliaj lingvoj".

Ne gravas.
Jes, la rusa vorto "Спасибо" konsistas el kelkaj partoj: "Спаси" - Savu, "бо" - mallongigo de la vorto бог - Dio, kaj nuntempe la meza parto de la esprimo "вас" - vin estas neparolata.
Sed pli frue oni ĉiam parolis la plenan formon "Savu vin dio" responde al ia bona ago.

Mielo (显示个人资料) 2007年6月15日上午6:11:23

Terurĉjo:Ni denove miksas diversajn temojn, kiuj devas esti aperigitaj en la temoj "Konsultejo" kaj "Pri aliaj lingvoj".

Ne gravas.
Jes, la rusa vorto "Спасибо" konsistas el kelkaj partoj: "Спаси" - Savu, "бо" - mallongigo de la vorto бог - Dio, kaj nuntempe la meza parto de la esprimo "вас" - vin estas neparolata.
Sed pli frue oni ĉiam parolis la plenan formon "Savu vin dio" responde al ia bona ago.
Mi petas pardonon de vi kaj ankaŭ de Shlomo. Sed Terurĉjo, laŭ mi ne estas tro granda problemo, se ni pensas pri io en forumo kaj ni parolas pri ĝi tie. Tio estas homa reago, ni ne estas maŝinoj. Kaj ni estas amikoj. Sed ankaŭ mi klopodos, ĉu bone ? rido.gif Dankon pro via klarigo !

shlomo_1234 (显示个人资料) 2007年6月19日上午4:41:19

Mi ankaŭ pensis tiel,terurĉjo ke ĝi estas la objekto ...

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年6月19日上午10:46:44

shlomo_1234:Mi ankaŭ pensis tiel,terurĉjo ke ĝi estas la objekto ...
Verŝajne, kara Ŝlomo, mi komence ne komprenis, ke vi demandis pri la rekta objekto. Efektive tiuj vortoj estas objektoj, tial necesas uzi akuzativon en similaj okazoj.
Amike, via Terurĉjo.

回到上端