Al la enhavo

La rivero

de Eddycgn, 2011-junio-02

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-junio-02 17:06:02

La rivero

Du plenkreskuloj, viro kaj virino, kaj du knaboj alvenas al rivero kaj volas transpasi al la alia bordo.
Do ili havas nur unu kanoteton, en kiu eblas loki nur:
unu plenkreskulon

du knabetojn
foje.

Kiel ili povas transbordi, ĉiuj kvar personoj, sen plonĝiĝi?

Kiu scias ?

henma (Montri la profilon) 2011-junio-02 21:19:43

Mi ne scias ĉu tio estas ebla per malpli paŝoj ol kiuj mi pensis...

Transiras la du knabetoj.
Revenas unu.
Transiras plenkreskulo.
Revenas la alia knabeto.
Transiras la du knabetoj (denove)
Revenas unu.
Transiras la alia plenkreskulo.
Revenas la alia knabeto.
Transiras finfine la du knabetoj.

Amike,

Daniel.

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-junio-02 21:46:38

henma:Mi ne scias ĉu tio estas ebla per malpli paŝoj ol kiuj mi pensis...

Transiras la du knabetoj.
Revenas unu.
Transiras plenkreskulo.
Revenas la alia knabeto.
Transiras la du knabetoj (denove)
Revenas unu.
Transiras la alia plenkreskulo.
Revenas la alia knabeto.
Transiras finfine la du knabetoj.

Amike,

Daniel.
Gratulon Daniel!
tio estas ĝuste.

Sxak (Montri la profilon) 2011-junio-03 07:32:39

Paĉjo trairas la ponton dum 1 minuto, panjo dum 2, filo dum 5 kaj avino dum 10. La ponto povas elteni nur 2 homojn. Estas mallume, kaj ili havas nur 1 lanternon. Kiom da tempo ili bezonas por trairi la ponton?

alesh13 (Montri la profilon) 2011-junio-03 10:42:54

Mi dirus ke ili bezonas 19 minutojn.
Ĉu estas ĝuste ?

Sxak (Montri la profilon) 2011-junio-03 12:23:47

alesh13:Mi dirus ke ili bezonas 19 minutojn.
Ĉu estas ĝuste ?
Eblas fari tion pli rapide

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-junio-03 13:15:36

Ŝak:
alesh13:Mi dirus ke ili bezonas 19 minutojn.
Ĉu estas ĝuste ?
Eblas fari tion pli rapide
Ĉu vi kalkulas ankaŭ la tempon por reveni kun la laternon?

Sxak (Montri la profilon) 2011-junio-03 13:39:03

Eddycgn:
Ĉu vi kalkulas ankaŭ la tempon por reveni kun la laternon?
Certe!

dobri (Montri la profilon) 2011-junio-03 14:19:55

Unue paĉjo kun panjo - 2 minutoj. Poste la paĉjo revenas - 1 minuto. Plu iras filo kun avino - 10 minutoj. La panjo revenas - 2 minutoj. Kaj fine iras denove paĉjo kun panjo - 2 minutoj. Sume 17 minutoj.

Sxak (Montri la profilon) 2011-junio-03 14:20:43

dobri:Unue paĉjo kun panjo - 2 minutoj. Poste la paĉjo revenas - 1 minuto. Plu iras filo kun avino - 10 minutoj. La panjo revenas - 2 minutoj. Kaj fine iras denove paĉjo kun panjo - 2 minutoj. Sume 17 minutoj.
Gratulon! Vi pravas.

Reen al la supro