去目錄頁

La rivero

Eddycgn, 2011年6月2日

讯息: 11

语言: Esperanto

Eddycgn (显示个人资料) 2011年6月2日下午5:06:02

La rivero

Du plenkreskuloj, viro kaj virino, kaj du knaboj alvenas al rivero kaj volas transpasi al la alia bordo.
Do ili havas nur unu kanoteton, en kiu eblas loki nur:
unu plenkreskulon

du knabetojn
foje.

Kiel ili povas transbordi, ĉiuj kvar personoj, sen plonĝiĝi?

Kiu scias ?

henma (显示个人资料) 2011年6月2日下午9:19:43

Mi ne scias ĉu tio estas ebla per malpli paŝoj ol kiuj mi pensis...

Transiras la du knabetoj.
Revenas unu.
Transiras plenkreskulo.
Revenas la alia knabeto.
Transiras la du knabetoj (denove)
Revenas unu.
Transiras la alia plenkreskulo.
Revenas la alia knabeto.
Transiras finfine la du knabetoj.

Amike,

Daniel.

Eddycgn (显示个人资料) 2011年6月2日下午9:46:38

henma:Mi ne scias ĉu tio estas ebla per malpli paŝoj ol kiuj mi pensis...

Transiras la du knabetoj.
Revenas unu.
Transiras plenkreskulo.
Revenas la alia knabeto.
Transiras la du knabetoj (denove)
Revenas unu.
Transiras la alia plenkreskulo.
Revenas la alia knabeto.
Transiras finfine la du knabetoj.

Amike,

Daniel.
Gratulon Daniel!
tio estas ĝuste.

Sxak (显示个人资料) 2011年6月3日上午7:32:39

Paĉjo trairas la ponton dum 1 minuto, panjo dum 2, filo dum 5 kaj avino dum 10. La ponto povas elteni nur 2 homojn. Estas mallume, kaj ili havas nur 1 lanternon. Kiom da tempo ili bezonas por trairi la ponton?

alesh13 (显示个人资料) 2011年6月3日上午10:42:54

Mi dirus ke ili bezonas 19 minutojn.
Ĉu estas ĝuste ?

Sxak (显示个人资料) 2011年6月3日下午12:23:47

alesh13:Mi dirus ke ili bezonas 19 minutojn.
Ĉu estas ĝuste ?
Eblas fari tion pli rapide

Eddycgn (显示个人资料) 2011年6月3日下午1:15:36

Ŝak:
alesh13:Mi dirus ke ili bezonas 19 minutojn.
Ĉu estas ĝuste ?
Eblas fari tion pli rapide
Ĉu vi kalkulas ankaŭ la tempon por reveni kun la laternon?

Sxak (显示个人资料) 2011年6月3日下午1:39:03

Eddycgn:
Ĉu vi kalkulas ankaŭ la tempon por reveni kun la laternon?
Certe!

dobri (显示个人资料) 2011年6月3日下午2:19:55

Unue paĉjo kun panjo - 2 minutoj. Poste la paĉjo revenas - 1 minuto. Plu iras filo kun avino - 10 minutoj. La panjo revenas - 2 minutoj. Kaj fine iras denove paĉjo kun panjo - 2 minutoj. Sume 17 minutoj.

Sxak (显示个人资料) 2011年6月3日下午2:20:43

dobri:Unue paĉjo kun panjo - 2 minutoj. Poste la paĉjo revenas - 1 minuto. Plu iras filo kun avino - 10 minutoj. La panjo revenas - 2 minutoj. Kaj fine iras denove paĉjo kun panjo - 2 minutoj. Sume 17 minutoj.
Gratulon! Vi pravas.

回到上端