본문으로

Kiel vi opinias pri la Esperanto-lingva komerco?

글쓴이: fanjono, 2011년 6월 2일

글: 14

언어: Esperanto

fanjono (프로필 보기) 2011년 6월 2일 오후 6:57:25

Tio signifas komercon okazantan inter Esperanto-parolantoj de diversaj landoj. Estas ne-necese uzi Esperanton inter 2 partioj el la sama lingvo-medio, ĉu ne? Se tiel tio povos malfaciligi la negocon.

dobri (프로필 보기) 2011년 6월 2일 오후 7:16:03

fanjono:Tio signifas komercon okazantan inter Esperanto-parolantoj de diversaj landoj. Estas ne-necese uzi Esperanton inter 2 esperantistoj el la sama lingvo-medio, ĉu ne? Se tiel tio povos malfaciligi la negocon.
Multfoje mi jam legis pri E-negoco, tamen veran E-negocon mi ankoraŭ ne spertis (krom aĉetado de libroj dum E-renkontiĝoj).
Ŝajnas al mi, ke ĉiu komercisto preferas por negocoj kun eksterlandanoj la anglan lingvon, same kiel en aliaj sferoj. La ĉefa obstaklo estas, ke en la mondo troviĝas ankoraŭ malmultege da esperantistoj. Kvankam mi estas esperantisto, mi ne estas komercisto kaj ne planas fariĝi lin.
Alie tio estas bona ideo!

fanjono (프로필 보기) 2011년 6월 2일 오후 7:52:42

Krom mian gepatran la ĉinan, mi konas neniun lingvon. Dank al Esperanto mi komercas kun kelkaj esperantistoj el Eŭropo kaj Afriko, precipe ĵus kun tiu, venanta el la plej malriĉa regiono de la ne-riĉa Tanzanio. Mi opinias, ke la sukcesigo de nia kun-laboro estas grava precipe por li. Ĉar kontentiga gajno povas pli-bonigi la viv-kondiĉon de la familio, al kiu mankas aliaj rimedo-fontoj, eĉ se eble partopreni internaciajn Esperanto-renkontiĝojn mempage.

fanjono (프로필 보기) 2011년 6월 2일 오후 7:59:47

Kaj krome la komerco inter esperantistoj estas atesto de la lingvo por iu flanko de reala uzo.

dobri (프로필 보기) 2011년 6월 2일 오후 8:19:39

fanjono:Kaj krome la komerco inter esperantistoj estas atesto de la lingvo por iu flanko de reala uzo.
Gratulon al vi! Mi tute ne supozis, ke vi reale negocas per Esperanto. Dume mi aŭdis precipe pri diversaj projektoj, kiamaniere komerci per Esperanto, sed vi estas la unua, kiu tion vere efektivigis. Prosperon al via agado!

fanjono (프로필 보기) 2011년 6월 2일 오후 8:34:16

dobri:
fanjono:Kaj krome la komerco inter esperantistoj estas atesto de la lingvo por iu flanko de reala uzo.
Gratulon al vi! Mi tute ne supozis, ke vi reale negocas per Esperanto. Dume mi aŭdis precipe pri diversaj projektoj, kiamaniere komerci per Esperanto, sed vi estas la unua, kiu tion vere efektivigis. Prosperon al via agado!
Dankon pro via komplimento! Sed estas ne ĝusta la informo, kiun vi havas. Jam 10 kelkajn jarojn antaŭ mi, mia sam-landano sinjoro Wang, konata kiel Ĉielismo en Esperantujo jam viv-tenis la tutan familion per Esperanto-komerco. Eĉ foje li sendis 10 kelkajn kontenerojn da varoj al sia esperantista partnero en Bulgario.

maratonisto (프로필 보기) 2011년 6월 2일 오후 9:05:40

Fanjono, ankaŭ mi gratukas al Vi.
Ĉu Vi konas en Ĉinio produktanton de muzikiloj (elektronikaj pianoj, sinteziloj). Mi havus interesan proponon por ili. En ciferoj: investo de ĉirkaŭ 200-300 mil euroj, gajno poste ĉirkaŭ 1 000 000 da euroj dum kelkaj jaroj.

fanjono (프로필 보기) 2011년 6월 2일 오후 9:10:49

maratonisto:Fanjono, ankaŭ mi gratukas al Vi.
Ĉu Vi konas en Ĉinio produktanton de muzikiloj (elektronikaj pianoj, sinteziloj). Mi havus interesan proponon por ili. En ciferoj: investo de ĉirkaŭ 200-300 mil euroj, gajno poste ĉirkaŭ 1 000 000 da euroj dum kelkaj jaroj.
Estas facile trovi ilin, bonvolu retmesaĝi al mi! fanjono heliko yahoo.com.cn

alonsososo (프로필 보기) 2011년 6월 3일 오전 5:12:29

Fanjono, estas tre surpriza afero por mi, sed ne surpriza, ke la ĉinoj estas sukcesa per komerco, ĉe Esperante. Eble pro ĝi Esperanto disvastiĝas pli rapide.
Per kio vi komercas kun aliaj landoj?

fanjono (프로필 보기) 2011년 6월 3일 오전 5:44:35

alonsososo:Fanjono, estas tre surpriza afero por mi, sed ne surpriza, ke la ĉinoj estas sukcesa per komerco, ĉe Esperante. Eble pro ĝi Esperanto disvastiĝas pli rapide.
Per kio vi komercas kun aliaj landoj?
Ĝuste! Mi komplete konsentas kun vi! La helpo estas ambaŭflanka, Esperanto helpas al homoj, kaj tiuj pliigas al la vivpovo de la lingvo. Mi neniam dubas, ke Esperanto estas tiel normala kiel iu ajn lingvo! Mi okupiĝas pri poŝtelefonoj, tabulaj komputiloj (la modo en la nuna mondo!), brakhorloĝoj, sportŝuoj kaj kelkaj eventuale proponitaj de la partneroj.

다시 위로