![](/upload/photos/100_100/40/4020e2aba60cba6e3964e1ff378fe0b2_1717082633.jpg)
Kiel vi opinias pri la Esperanto-lingva komerco?
ca, kivuye
Ubutumwa 14
ururimi: Esperanto
fanjono (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 18:57:25
dobri (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 19:16:03
fanjono:Tio signifas komercon okazantan inter Esperanto-parolantoj de diversaj landoj. Estas ne-necese uzi Esperanton inter 2 esperantistoj el la sama lingvo-medio, ĉu ne? Se tiel tio povos malfaciligi la negocon.Multfoje mi jam legis pri E-negoco, tamen veran E-negocon mi ankoraŭ ne spertis (krom aĉetado de libroj dum E-renkontiĝoj).
Ŝajnas al mi, ke ĉiu komercisto preferas por negocoj kun eksterlandanoj la anglan lingvon, same kiel en aliaj sferoj. La ĉefa obstaklo estas, ke en la mondo troviĝas ankoraŭ malmultege da esperantistoj. Kvankam mi estas esperantisto, mi ne estas komercisto kaj ne planas fariĝi lin.
Alie tio estas bona ideo!
fanjono (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 19:52:42
fanjono (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 19:59:47
dobri (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 20:19:39
fanjono:Kaj krome la komerco inter esperantistoj estas atesto de la lingvo por iu flanko de reala uzo.Gratulon al vi! Mi tute ne supozis, ke vi reale negocas per Esperanto. Dume mi aŭdis precipe pri diversaj projektoj, kiamaniere komerci per Esperanto, sed vi estas la unua, kiu tion vere efektivigis. Prosperon al via agado!
fanjono (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 20:34:16
dobri:Dankon pro via komplimento! Sed estas ne ĝusta la informo, kiun vi havas. Jam 10 kelkajn jarojn antaŭ mi, mia sam-landano sinjoro Wang, konata kiel Ĉielismo en Esperantujo jam viv-tenis la tutan familion per Esperanto-komerco. Eĉ foje li sendis 10 kelkajn kontenerojn da varoj al sia esperantista partnero en Bulgario.fanjono:Kaj krome la komerco inter esperantistoj estas atesto de la lingvo por iu flanko de reala uzo.Gratulon al vi! Mi tute ne supozis, ke vi reale negocas per Esperanto. Dume mi aŭdis precipe pri diversaj projektoj, kiamaniere komerci per Esperanto, sed vi estas la unua, kiu tion vere efektivigis. Prosperon al via agado!
maratonisto (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 21:05:40
Ĉu Vi konas en Ĉinio produktanton de muzikiloj (elektronikaj pianoj, sinteziloj). Mi havus interesan proponon por ili. En ciferoj: investo de ĉirkaŭ 200-300 mil euroj, gajno poste ĉirkaŭ 1 000 000 da euroj dum kelkaj jaroj.
fanjono (Kwerekana umwidondoro) 2 Ruheshi 2011 21:10:49
maratonisto:Fanjono, ankaŭ mi gratukas al Vi.Estas facile trovi ilin, bonvolu retmesaĝi al mi! fanjono heliko yahoo.com.cn
Ĉu Vi konas en Ĉinio produktanton de muzikiloj (elektronikaj pianoj, sinteziloj). Mi havus interesan proponon por ili. En ciferoj: investo de ĉirkaŭ 200-300 mil euroj, gajno poste ĉirkaŭ 1 000 000 da euroj dum kelkaj jaroj.
alonsososo (Kwerekana umwidondoro) 3 Ruheshi 2011 05:12:29
Per kio vi komercas kun aliaj landoj?
fanjono (Kwerekana umwidondoro) 3 Ruheshi 2011 05:44:35
alonsososo:Fanjono, estas tre surpriza afero por mi, sed ne surpriza, ke la ĉinoj estas sukcesa per komerco, ĉe Esperante. Eble pro ĝi Esperanto disvastiĝas pli rapide.Ĝuste! Mi komplete konsentas kun vi! La helpo estas ambaŭflanka, Esperanto helpas al homoj, kaj tiuj pliigas al la vivpovo de la lingvo. Mi neniam dubas, ke Esperanto estas tiel normala kiel iu ajn lingvo! Mi okupiĝas pri poŝtelefonoj, tabulaj komputiloj (la modo en la nuna mondo!), brakhorloĝoj, sportŝuoj kaj kelkaj eventuale proponitaj de la partneroj.
Per kio vi komercas kun aliaj landoj?