Al la enhavo

Li pentris ŝin nuda

de Altebrilas, 2011-junio-04

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-junio-06 13:08:41

qwertz:
Kial li bezonus vestiĝan modelon pri pentri nuda virino?
Prefere oni pentru modelon junan kaj sanan okulumo.gif
vestiĝo (vestiĝ·o) stumpa restaĵo de io ruiniĝinta aŭ ne plu funkcia (eo-eo vortaro)
Mi intencis debaton pri lingvo, ne pri pentrarto!

nikko (Montri la profilon) 2011-junio-07 10:00:47

En Li pentris ŝin nuda., "nuda" estas predikativo kaj priskribas tion, kio estas sur pentraĵo. Ŝi povas esti vestita, sed sur pentraĵo esti nuda.

maratonisto (Montri la profilon) 2011-junio-07 18:15:00

La frazo estas sintakse dusenca.
1.La pentristo estas nuda.
2.Ŝi sur la pentraĵo estas nuda (sed ŝi mem fakte ne nepre estas nuda). Tiuj frazoj estas sufiĉe kutimaj.

- Karulo, vi promesis edzinrobon sur mi.
- Sur vi mi povis promesi ĉion.

Rogir (Montri la profilon) 2011-junio-07 19:05:39

Se la pentristo estus nuda, oni skribus

Li pentras ŝin nude.

Do ni povas supozi, ke la pentristo ne estas nuda (tamen ni ne certas, artistoj ja estas ofte frenezuloj).

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-07 19:18:16

Rogir:Se la pentristo estus nuda, oni skribus

Li pentras ŝin nude.

Do ni povas supozi, ke la pentristo ne estas nuda (tamen ni ne certas, artistoj ja estas ofte frenezuloj).
Ne nepre!

Vidu tion ĉi en PMEG: Perverba priskribo de subjekto - Agaj verboj

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-07 21:03:09

Rogir:Se la pentristo estus nuda, oni skribus

Li pentras ŝin nude.
La e-formo priskribas la agon, do estas malfacile diri, kion povus signifi 'pentri nude'.

"Li pentris ŝin bonE" - tio certe ne signifas ke li estas bonA. Oni pensas pri la rezultato de la pentrado, kiu estas bonA. Kaj laŭ tiu informo oni povas konkludi ke li pentris bonE.

Mi tute ne komprenas, kial oni supozas ke la pentristo estas nudA se diri 'Li pentris ŝin nudE'?! Tia frazo estas laŭ mi tiel malklara, ke ĝi por mi ne vere havas sencon.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-07 21:12:28

Chainy:"Li pentris ŝin bonE" - tio certe ne signifas ke li estas bonA. Oni pensas pri la rezultato de la pentrado, kiu estas bonA. Kaj laŭ tiu informo oni povas konkludi ke li pentris bonE.
Kompreneble, oni povus diri, ke se la bildo estas bona, tiam la pentristo devas esti bonA. Sed jen la problemo, kiam oni uzas la e-formon en frazo kiel "Li pentris ŝin nudE", neniu povas esti certa, kian signifon havas 'nudE'!!

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-07 22:37:57

Mi konsentas Chainy ke la senco de 'Li pentris ŝin nude' povus esti vidata kiel iom malpreciza.

Tamen mi firme tenas la vidpunkton ke neniu dirus 'Li nuda pentris ŝin' - eĉ se oni dirus tute senĝene 'Ŝi dancis nuda sur la sablo'.

Ni supozu, por la momento ke la adverbo rilatas al la verbo.

Kio povas esti la signifo de 'nude pentri'?

Pentrado ne povas per si mem estis laŭlitere nuda - la ago povas esti rapida, lerta, ktp, sed ne laŭlitere nuda.

Do la sola signifo, kiun nude pentri povas havi, estas ke iel ĝi priskribas la cirkonstancojn de la pentrado. Do iu devas esti nuda, kaj ĉar la ago originas de la pentristo, kredeble la nudeco estas lia.

Vi eble trovus malpreciza frazon kiel Mi renkontis lin survoje al la stacidomo, sed oni ja diras tiajn frazojn, en kiuj la adverbo informas pri la cirkonstancoj.

Estas same ne klare, sen pli da scio pri la situacio, ĉu li au mi (aŭ eble ambaŭ) estis irantaj al la stacidomo.

Sed en konversacio oni ofte havas pli da informoj ekster la vortoj mem por gvidi nin al la ĝusta interpreto.

Notu, ke se mi dirus 'Ŝi dancis nude sur la sablo' oni ne hezitus pri la plej verŝajna interpreto, ke ŝi ne portis vestojn dum ŝi dancis.

Resume, se la pentristo estis nuda, vi havas elekton inter frazo kiu agacas per sia ne-kutima formo 'Li nuda pentris ŝin' aŭ vi povas multe pli nature diri 'Li pentris ŝin nude' kun iom da risko esti miskomprenita.

Se la risko estus perceptata kiel alta, tiam oni simple pli explicite refrazigus.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-07 22:53:59

Mi aldonu, ke la angalingva frazo 'He painted her in the nude' povas kovri ĉiujn signifojn.

Li nuda, ŝi nuda, en la bildo nuda.

Sed anglalingvano ne trovus tiun frazon evitinda. Oni ne parolas ekster-situacie.

Kiel en aliaj lingvoj?

zan (Montri la profilon) 2011-junio-08 00:37:11

La japana lingvo havas malsaman strukturon ol eŭropaj ligvoj. Japane 'nude(=senveste)' povas priskribi verbon(ekz, pentri, danci, manĝi, ridi, legi gazeton, skribi en Lernu! ..kiam ajn, se oni estas nudisto).

Japanaj komencantoj ofte eraras jene.

Kiam ni volas esprimi, ke "li kun neniu iris tie". ni skribas: Li sole iris tie. (Ni uzas 'sole' samsignife kiel 'kun neniu')

Sed tio estas eraro. Instruistoj diras: Li sola iris tie.

Reen al la supro