Al la enhavo

Li pentris ŝin nuda

de Altebrilas, 2011-junio-04

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

le_chaz (Montri la profilon) 2011-junio-08 06:25:50

zan:Kiam ni volas esprimi, ke "li kun neniu iris tie". ni skribas: Li sole iris tie. (Ni uzas 'sole' samsignife kiel 'kun neniu')

Sed tio estas eraro. Instruistoj diras: Li sola iris tie.
Tio tute ne ŝajnas al mi erara! Mi ja skribus "li iris sole".

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-08 11:31:54

La afero estas Zan, ke foje povas estiĝi multsenco kun la adverbo, kaj tiam oni povas uzas adjektivon por insisti pri la signifo.

En 'li grimpis sole la monton' povas estiĝi dubo pri ĉu nur la monton aŭ ĉu li grimpis ne-akompanate.

Sed mi kredas ke oni povus tute egale diri Mi loĝas sole en mia apartamento aŭ mi loĝas sola en mia apartamento, ĉar la ideo ke mi havas du loĝdomojn kaj unu mi ne uzas estas malprobabla.

'Eraro' eble estas tro forta vorto.

Ŝajnas al mi, ke, se ne estas risko de grava miskompreno, Esperanto preferas adverban dir-manieron.

Mi tute atendus ke Nudistoj dancu kaj manĝu, eĉ pentru, nude.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-08 19:08:39

zan:Sed tio estas eraro. Instruistoj diras: Li sola iris tie.
Mi konsentas, ke tio estas la preferinda varianto.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-08 19:18:02

sudanglo:
En 'li grimpis sole la monton' povas estiĝi dubo pri ĉu nur la monton aŭ ĉu li grimpis ne-akompanate.
Jes, oni ofte uzas 'sole' en la senco 'nur'. En via ekzemplo oni povas diri 'solA' por ke oni certe komprenu ke li grimpis ne-akompanate.

PMEG: Sola

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-08 19:34:24

sudanglo:
Do la sola signifo, kiun nude pentri povas havi, estas ke iel ĝi priskribas la cirkonstancojn de la pentrado. Do iu devas esti nuda, kaj ĉar la ago originas de la pentristo, kredeble la nudeco estas lia.
Kial la sola signifo?! Ankaŭ ŝi povas esti nuda - en la bildo! Sen kunteksto oni ne povas certe scii se homo skribas 'Li pentris ŝin nudE'.

Fakte, ŝajnas al mi pli nature, ke se oni provas diveni la signifon, tiam oni dirus ke estas ŝi kiu estas nuda en la bildo - tio ja estas pli kutima situacio ol iu stranga nuda pentristo!

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-08 19:56:50

sudanglo:Mi konsentas Chainy ke la senco de 'Li pentris ŝin nude' povus esti vidata kiel iom malpreciza.
Jes, tial la uzo de 'nudE' ne plaĉas al mi. Kaj tial mi ne komprenas vian logikon per kiu vi subite decidis, ke sole la pentristo devas esti nuda!

Mi mem entute evitus la e-finaĵon (nudE) en tia frazo.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-09 12:39:24

Chainy legante mian frazon pli atenteme vi konstatos ke mi ne asertis ke la sola signifo estas ke la pentristo estas senvesta.

Mi diris ke 'nude pentri' estas nur interpretebla en la signifo ke iu estas nuda, sen plue precizigi kiun. En tiu rilato mi jam agnoskis la svagecon de la frazo.

Tamen 'Li pentris nude' estas pli natura formo ol 'Li nuda pentris'.

Efektive, sen objekto, la signifo certe estus nature ke la pentristo ne estis vestita, same kiel 'danci nude' signifus dance senveste.

Parenteze mi pensas ke oni neniam dirus 'Ŝi nuda dancis' nur 'Ŝi dancis nuda'.

La problemo estiĝas pro tio ke pentri malsame kiel danci implicas statoŝanĝon.

Tiel 'Li pentris blua la ĉielon kaj verda la herbon' povus samsignifi al 'Li pentris la ĉielon blua kaj la herbon verda'.

Reen al la supro