Đi đến phần nội dung

Grekio

viết bởi hermeso, Ngày 05 tháng 6 năm 2011

Tin nhắn: 33

Nội dung: Esperanto

paulopolo (Xem thông tin cá nhân) 13:24:40 Ngày 08 tháng 6 năm 2011

hermeso:Mi ne komprenas kial oni parolas de shipoj. La problemo estas ke la shtato mensoni pri siaj financoj, tiel la procento de rentumo kreskis. La problemo estas ke la shtato greka ne estas kapabla, ( au ne volas trovi monon) por pago la bankoj en la limittempo.

Tiel, oni diras ke Grekio estas pigra. Dum Germanio laboris, Grekio feriis kaj elspezis mono ke ghi ne havis. La alia problemo estas ke Grekio ne havas firmaoj sufiche fortaj kaj komercajho sufiche multekosta kaj por vendi al la extero de la lando. Do pli bonigi siaj financoj.
atako landon helpe de cds:
Vi aĉetas multe da CDS(credit default swap)-oj.
La prizo de CDS kreskas.
Kresko de CDS prizo signifas ke probableco de bankroto kreskas(por investistoj, nur por ili).
Tio kaŭzas ke prizo de obligacioj falas.
Kiam prizo de obligacoj falas, la prizo de CDS kreskas pli.
Tio estas klasika retrokuplado.

Do se oni havas sufiĉe monon oni povas detrui Germanio. Sed Germanio estas tro granda, tro multe monon oni devas havi.

Exemplo kun ŝipo mi skribis por ke demonstru ke vi povas esti laborema kaj ne havi monon.

http://en.wikipedia.org/wiki/Credit_default_swap

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:48:25 Ngày 09 tháng 6 năm 2011

Lando ne povas esti pigra. Homoj, jes. La Grekoj ne estas pli pigraj ol la aliaj, estas pigruloj kaj malpigruloj en ĉiuj landoj. Iuj landoj havas nur pli favoraj kondiĉoj: milda klimato, naturaj riĉaĵoj, modera demografio, pacemaj najbaroj.

Eble la landestroj estas kulpaj pro malbona mastrumado. Ili eble devas esti sankciitaj pro tio. La popolo ne. Ĉu pro tio, ke ĝi malbone voĉdonis? Kaj iliaj infanoj? Ĉu ili devas esti sankciitaj pro tio ke ili mise reinkarniĝis?

Respondeca (estonta) homo devas elekti riĉan familion por naskiĝi. Se ne, li ne miru, ke li devos vivi poste en malmildaj kondiĉoj. okulumo.gif

hermeso (Xem thông tin cá nhân) 06:31:30 Ngày 10 tháng 6 năm 2011

Mi legis artiklon pri Grekio, la problemo ne estas CDS. Sed la shtato, kiu ne faras la reformoj, kies la lando havas bezonon. La problemo estas la korupto, kiu permesas al multaj uloj esti pigraj.

artiklo tie chi: http://brŭelles.blogs.liberation.fr/coulisses/2011/06/la-gr%C3%A8ce-ou-les-%C3%A9curies-daugias.html

paulopolo (Xem thông tin cá nhân) 06:44:49 Ngày 10 tháng 6 năm 2011

hermeso:Mi legis artiklon pri Grekio, la problemo ne estas CDS. Sed la shtato, kiu ne faras la reformoj, kies la lando havas bezonon. La problemo estas la korupto, kiu permesas al multaj uloj esti pigraj.
Hermeso mi nenie skribis, ke CDS estas nur respondeca pri problemoj.
Pollando ne faras reformon, kaj estas korupta kaj ni havas pigrajn homojn. Ni havas 12%(kaj konstante kreskas) de senlaboreco. Sed en ĉiu eŭropo oni pensas ke ni havas miraklon de ekonomio.

hermeso (Xem thông tin cá nhân) 07:36:57 Ngày 10 tháng 6 năm 2011

paulopolo:
hermeso:Mi legis artiklon pri Grekio, la problemo ne estas CDS. Sed la shtato, kiu ne faras la reformoj, kies la lando havas bezonon. La problemo estas la korupto, kiu permesas al multaj uloj esti pigraj.
Hermeso mi nenie skribis, ke CDS estas nur respondeca pri problemoj.
Pollando ne faras reformon, kaj estas korupta kaj ni havas pigrajn homojn. Ni havas 12%(kaj konstante kreskas) de senlaboreco. Sed en ĉiu eŭropo oni pensas ke ni havas miraklon de ekonomio.
La malsamo inter Pollando kaj Grekio, lau mi, estas ke Grekio havas pli mono ol Pollando kie tiu mono povas esti preni.

paulopolo (Xem thông tin cá nhân) 07:52:19 Ngày 10 tháng 6 năm 2011

hermeso:
paulopolo:
hermeso:Mi legis artiklon pri Grekio, la problemo ne estas CDS. Sed la shtato, kiu ne faras la reformoj, kies la lando havas bezonon. La problemo estas la korupto, kiu permesas al multaj uloj esti pigraj.
Hermeso mi nenie skribis, ke CDS estas nur respondeca pri problemoj.
Pollando ne faras reformon, kaj estas korupta kaj ni havas pigrajn homojn. Ni havas 12%(kaj konstante kreskas) de senlaboreco. Sed en ĉiu eŭropo oni pensas ke ni havas miraklon de ekonomio.
La malsamo inter Pollando kaj Grekio, lau mi, estas ke Grekio havas pli mono ol Pollando kie tiu mono povas esti preni.
Jes vi pravas, ankaŭ la plej grava malsamo estas(por mi), ke Grekio havas valuton eŭron...

hermeso (Xem thông tin cá nhân) 09:10:55 Ngày 10 tháng 6 năm 2011

Kaj ankau, mi komprenis ke Pollando ne havas multajn bankojn internaciajn en sia ekonomio. Do estas malpli risko de CDS. Ekzemple Islando( memore) havis multaj CSD, sed la volo de reformi la ekonomio de la insulo permesis eviti la problemo Grekio.

paulopolo (Xem thông tin cá nhân) 12:23:25 Ngày 10 tháng 6 năm 2011

hermeso:Kaj ankau, mi komprenis ke Pollando ne havas multajn bankojn internaciajn en sia ekonomio. Do estas malpli risko de CDS. Ekzemple Islando( memore) havis multaj CSD, sed la volo de reformi la ekonomio de la insulo permesis eviti la problemo Grekio.
Islando estas la plej bona eksemplo de atako helpe de CDS. Vi ne povas havi multe CDS, sed CDS povas esti altpreza(multekosta). CDS detruis Islando, kompreneble kiel en greka afero tio ne estis sola kaŭzo. En Islando afero la plej grava estis liberala banka leĝo.

paulopolo (Xem thông tin cá nhân) 12:17:35 Ngày 13 tháng 6 năm 2011

La prizo de greka CDS kaj ankau portugala CDS estas hodiaŭ rekodra. Nova krizo de ekonomio estas neevitebla.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 08:49:33 Ngày 21 tháng 6 năm 2011

La problemo pri Grekio estas ke la malriĉuloj ne plu povas pagi, la riĉuloj ne volas pagi kaj la eksterlandanoj ne plus volas pruntedoni.

La nura solvo, por ke UE ne eksplodos, estas ke la pruntedonantoj decidu mem pri la buĝeto de Grekio, kaj diru ĉu ili devas altigi impoŝtojn aŭ redukti la elspezojn.

La principo de respondeco diras, ke pagu tiu kiu decidas. Se vere estas korupto, la koruptitoj devas unue pagi.

Quay lại