Ĉu Vi Parolas Ankaŭ la Anglan?
de NJ Esperantist, 2011-junio-06
Mesaĝoj: 18
Lingvo: Esperanto
NJ Esperantist (Montri la profilon) 2011-junio-06 12:57:49
leporo (Montri la profilon) 2011-junio-06 13:14:34
oxymor (Montri la profilon) 2011-junio-06 14:21:54
Mi parolas pli malpli la anglan ĉar mi lernis ĝin en lernejo, ĝi ja estas utilega por labori kaj por aliaj aferoj.
Mi ne vere ŝatas lerni fremdajn lingvojn (laŭ la nombro de lingvoj parolataj de lernuanoj, ŝajnas ke mi estas ekcepto pri tio). Esperanton mi tamen ŝatis lerni pro ĝia logikeco.
darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-06 15:18:44
geo63 (Montri la profilon) 2011-junio-06 15:26:39
NJ Esperantist:Mi scivolas ĉu vi parolas nur nacilingve kaj Esperante aŭ ĉu vi ankaŭ lernis la anglan (krom via nacilingvo.) Se jes, kial vi lernis kaj Esperanton kaj la anglan?Unue mi lernis la rusan lingvon en lernejo. Tiu ĉi lingvo estis deviga kiam mi estis juna lernanto. Poste mi lernis esperanton, kiu malfermis mian menson por fremdaj lingvoj. Post kiam mi finlernis esperanton, mi komencis lerni la anglan kaj germanan lingvojn. La anglan mi lernis mem hejme. La germanan mi lernis en mezlernejo. Do hodiaŭ mi komprenas la rusan, esperantan, anglan kaj germanan lingvojn. Kiu lingvo plaĉas al mi plej multe? Kia demando! Sendube nur - ESPERANTO!
NJ Esperantist (Montri la profilon) 2011-junio-06 16:24:04
darkweasel:Por kio voĉdonu uzantoj parolantaj sian denaskan lingvon, Esperanton kaj iu(j)n alia(j)n lingvo(j)n, kiu(j) ne estas la angla?Tiukaze, la plej supran elekton sufiĉe taŭgus: 'Mi parolas nur mian denaskan lingvon kaj Esperanton, (sed ne la anglan.)'
henma (Montri la profilon) 2011-junio-06 17:45:51
NJ Esperantist:Mi scivolas ĉu vi parolas nur nacilingve kaj Esperante aŭ ĉu vi ankaŭ lernis la anglan (krom via nacilingvo.) Se jes, kial vi lernis kaj Esperanton kaj la anglan?Mi parolas la hispanan (denaskan), Esperanton, kaj la anglan.
Mi lernis Esperanton ĉar mi trovis malnova kurson en la domo de mia avino, kaj mi trovis ĝin tre interesa. Mi volas iam iri al UK kaj aliaj kunvenoj, sed antaŭ tio ni bezonas revivigi la nacian movadon... Multaj esperantistoj ĉi tie volas fari pli, sed mankas io (ĉu tempo, kunlaboro, mono, certe mi ne scias... eble ĉiuj tiuj aferoj).
Mi lernis la anglan ĉar estas deviga en la lernejo, kaj mi ŝatis ĝin. Krome, kiam komencis labori, en la kompanio ni estis nur 5 homoj, du el ili estis germanoj kiuj ne parolis la hispanan. Mi devis labori ĉiutage la tutan tagon kun unu el ili, do mi parolis la anglan de la 9a matene ĝis la vespero.
Nur mi laboras en ĉilia filio de granda usona banko. La projekto en kiu mi laboras jam de tri jaroj estas farita por homoj kiu loĝas en Novjorko. Mi devas paroli angle pluraj fojoj ĉiusemajne.
(Mi ankaŭ volas lerni la germanan kaj la japanan, sed tiu ne gravas por tiu fadeno )
Rogir (Montri la profilon) 2011-junio-06 19:00:55
alonsososo (Montri la profilon) 2011-junio-06 19:32:01
darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-06 19:49:19
Rogir:Mankas respondoj por homoj, kiuj parolas alian nedenaskan lingvon ol anglan kaj Esperanton.Ne vere. "Mi parolas mian nacilingvon, Esperanton kaj la anglan." ne aŭtomate implicas, ke tiuj tri lingvoj estas la solaj, kiujn oni parolas.