Kwa maudhui

Ĉu Vi Parolas Ankaŭ la Anglan?

ya NJ Esperantist, 6 Juni 2011

Ujumbe: 18

Lugha: Esperanto

NJ Esperantist (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 12:57:49 alasiri

Mi scivolas ĉu vi parolas nur nacilingve kaj Esperante aŭ ĉu vi ankaŭ lernis la anglan (krom via nacilingvo.) Se jes, kial vi lernis kaj Esperanton kaj la anglan?

leporo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 1:14:34 alasiri

Mi lernis la anglan. En la lernejo tio estis deviga.

oxymor (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 2:21:54 alasiri

Mi ne voĉdonis ĉar la respondo dependas de la nivelo de la angla, kiun vi postulas.

Mi parolas pli malpli la anglan ĉar mi lernis ĝin en lernejo, ĝi ja estas utilega por labori kaj por aliaj aferoj.
Mi ne vere ŝatas lerni fremdajn lingvojn (laŭ la nombro de lingvoj parolataj de lernuanoj, ŝajnas ke mi estas ekcepto pri tio). Esperanton mi tamen ŝatis lerni pro ĝia logikeco.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 3:18:44 alasiri

Por kio voĉdonu uzantoj parolantaj sian denaskan lingvon, Esperanton kaj iu(j)n alia(j)n lingvo(j)n, kiu(j) ne estas la angla?

geo63 (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 3:26:39 alasiri

NJ Esperantist:Mi scivolas ĉu vi parolas nur nacilingve kaj Esperante aŭ ĉu vi ankaŭ lernis la anglan (krom via nacilingvo.) Se jes, kial vi lernis kaj Esperanton kaj la anglan?
Unue mi lernis la rusan lingvon en lernejo. Tiu ĉi lingvo estis deviga kiam mi estis juna lernanto. Poste mi lernis esperanton, kiu malfermis mian menson por fremdaj lingvoj. Post kiam mi finlernis esperanton, mi komencis lerni la anglan kaj germanan lingvojn. La anglan mi lernis mem hejme. La germanan mi lernis en mezlernejo. Do hodiaŭ mi komprenas la rusan, esperantan, anglan kaj germanan lingvojn. Kiu lingvo plaĉas al mi plej multe? Kia demando! Sendube nur - ESPERANTO!

NJ Esperantist (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 4:24:04 alasiri

darkweasel:Por kio voĉdonu uzantoj parolantaj sian denaskan lingvon, Esperanton kaj iu(j)n alia(j)n lingvo(j)n, kiu(j) ne estas la angla?
Tiukaze, la plej supran elekton sufiĉe taŭgus: 'Mi parolas nur mian denaskan lingvon kaj Esperanton, (sed ne la anglan.)'

henma (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 5:45:51 alasiri

NJ Esperantist:Mi scivolas ĉu vi parolas nur nacilingve kaj Esperante aŭ ĉu vi ankaŭ lernis la anglan (krom via nacilingvo.) Se jes, kial vi lernis kaj Esperanton kaj la anglan?
Mi parolas la hispanan (denaskan), Esperanton, kaj la anglan.

Mi lernis Esperanton ĉar mi trovis malnova kurson en la domo de mia avino, kaj mi trovis ĝin tre interesa. Mi volas iam iri al UK kaj aliaj kunvenoj, sed antaŭ tio ni bezonas revivigi la nacian movadon... Multaj esperantistoj ĉi tie volas fari pli, sed mankas io (ĉu tempo, kunlaboro, mono, certe mi ne scias... eble ĉiuj tiuj aferoj).

Mi lernis la anglan ĉar estas deviga en la lernejo, kaj mi ŝatis ĝin. Krome, kiam komencis labori, en la kompanio ni estis nur 5 homoj, du el ili estis germanoj kiuj ne parolis la hispanan. Mi devis labori ĉiutage la tutan tagon kun unu el ili, do mi parolis la anglan de la 9a matene ĝis la vespero.

Nur mi laboras en ĉilia filio de granda usona banko. La projekto en kiu mi laboras jam de tri jaroj estas farita por homoj kiu loĝas en Novjorko. Mi devas paroli angle pluraj fojoj ĉiusemajne.

(Mi ankaŭ volas lerni la germanan kaj la japanan, sed tiu ne gravas por tiu fadeno rideto.gif)

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 7:00:55 alasiri

Mankas respondoj por homoj, kiuj parolas alian nedenaskan lingvon ol anglan kaj Esperanton.

alonsososo (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 7:32:01 alasiri

En la lernejo mi eklernis Rusan kiel unua fremdlingvo, sed mallibervola, do mi ne lernis bone. Kiel plenkreskulo mi eklernis Anglan en mia domo, ĉar mi kredis, ke ĝi estas la universala lingvo. Nun mi eklernis Eo-n, sed ne forgesas mian Germanan.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 6 Juni 2011 7:49:19 alasiri

Rogir:Mankas respondoj por homoj, kiuj parolas alian nedenaskan lingvon ol anglan kaj Esperanton.
Ne vere. "Mi parolas mian nacilingvon, Esperanton kaj la anglan." ne aŭtomate implicas, ke tiuj tri lingvoj estas la solaj, kiujn oni parolas.

Kurudi juu