לתוכן העניינים

Senkoloraj verdaj ideoj kolerege dormas

של Altebrilas, 6 ביוני 2011

הודעות: 9

שפה: Esperanto

Altebrilas (הצגת פרופיל) 6 ביוני 2011, 17:04:07

Eble iuj el vi konas la faman frazon de Chomsky:
Colourless green ideas sleep furiously
Li uzis ĝin kiel ekzemplo de frazo kiu, kvankam gramatike korekta, signifas nenion.

Multaj homojn ne konsentis pri tio kaj provis trovi signifojn.

Mi (mal)nostradamusis jene:
Temas pri la ideoj de la esperantistoj, kiujn Chomsky taksas senkoloraj kaj kiuj ne multe zumas, malgraŭ iliaj koleregaj klopodoj.

Sed kio okazos kiam la (ne tiel) senkoloraj ideoj furore vekiĝos? sal.gif sal.gif sal.gif

hermeso (הצגת פרופיל) 6 ביוני 2011, 19:36:14

Tio estas esprimo de lia kuturo. Tio estas malfacila kompreni, kion li volis diri sen konteksto.

Tiu esprimo estas eble en sia mem, la problemo de esperanto. Lingvo spegulas la kulturo de siaj parolantoj.

Sed kulturo estas ligita per geographio kaj historio komuna. Kulturo estas per imagoj en la lingvo, sed shajne esperanto ne havas tiuj imagoj, kiujn chiuj esperantistoj povas kompreni, char ne estas hitorio komuna ekde pratempo inter esperantistoj;

Chainy (הצגת פרופיל) 6 ביוני 2011, 20:01:06

Nu, eble oni povus elpensi iun signifon por tiu frazo, se oni pensus tre poezie...

Mi neniam antaŭe aŭdis pri tiu frazo, kaj mi bedaŭrinde ne scias tiel multe pri la verkoj de Chomsky pri lingvoscienco.

Sed mi ofte legas pri liaj politikaj opinioj - ofte li havas interesan interpreton de la mondaj aferoj, sed precipe lastatempe liaj diraĵoj pri politiko fariĝas ĉiam pli kaj pli strangaj, tro ekstremaj. Ofte li mem detruas sian propran argumenton per tro ekstremaj komparoj - li donas al siaj kritikoj ĉian eblan okazon por moki lin, kaj tiam neniu volas priatenti la bonajn aferojn, kiujn li kelkfoje esprimas.

Chainy (הצגת פרופיל) 6 ביוני 2011, 20:18:07

Altebrilas:
Temas pri la ideoj de la esperantistoj, kiujn Chomsky taksas senkoloraj kaj kiuj ne multe zumas, malgraŭ iliaj koleregaj klopodoj.
Tio estas amuza interpreto! ridulo.gif

Estas ja iom stranga afero, ke konataj lingvo-sciencistoj ŝajne ne interesiĝas pri Esperanto. Eble ĉar naturaj naciaj lingvoj funkcias alimaniere kompare kun artefarita lingvo. Ili ĉiuj interesiĝas pri la natura evoluo de lingvoj, kaj do Esperanto ne taŭgas por iliaj tezoj.

Oni povus diri ke en multaj aferoj Esperanto evoluas eĉ en ia 'natura' maniero, sed la ĉefa fundamento de la lingvo estas tute fiksita, kaj ni ĉiuj ja provas ne foriri tro malproksimen de tiu fundamento, por ke la lingvo restu facile lernebla kaj uzebla. Tion neniu faras kiam temas pri naciaj lingvoj.

Kaj la fakto restas, ke la nombro de parolantoj de la artefaritaj lingvoj ankoraŭ estas malgranda, do tio mem eble estas granda kialo, kial la intereso pri ili inter lingvo-sciencistoj estas ankaŭ malgranda...

zan (הצגת פרופיל) 7 ביוני 2011, 09:09:19

Senkoloraj verdaj ideoj kolerege dormas
Interesege! Ja tio prezentas Esperanton tiel kiel neEsperantistoj imagas pri ĝi. Sed mi ne koleras kaj ĉiam vekiĝas kiam mi legas Esperanton.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 7 ביוני 2011, 13:05:54

hermeso:Tio estas esprimo de lia kuturo. Tio estas malfacila kompreni, kion li volis diri sen konteksto.
Estas neniu kunteksto, kaj li volis dir nenion.

Li volis nur karigi, ke frazo gramatike bone konstruita (Adj+Adj+N+V+Adv) ne havas nepre signifon, ekzemple se oni elektas laŭhazarde la vortojn.

nikko (הצגת פרופיל) 7 ביוני 2011, 15:21:58

http://en.wikipedia.org/wiki/Glokaya_kuzdra

Gloka kuzdro ŝteke budlis bokron kaj kudrigas bokridon.

sal.gif

Frazon elpensis Ŝerba, por montri, ke gramatiko povas funkcii aparte de semantiko. Vi povas kompreni interrilatojn en la frazo sen scii sencon de radikoj.

Altebrilas (הצגת פרופיל) 7 ביוני 2011, 20:34:49

nikko:http://en.wikipedia.org/wiki/Glokaya_kuzdra

Gloka kuzdro ŝteke budlis bokron kaj kudrigas bokridon.

sal.gif

Frazon elpensis Ŝerba, por montri, ke gramatiko povas funkcii aparte de semantiko. Vi povas kompreni interrilatojn en la frazo sen scii sencon de radikoj.
Feliĉe ke la kuzdro estas sufiĉe gloka por ŝtekege budli la bokron antaŭ kudrado de ĝia ido! Mi nur esperas, ke li ne forgesos malbudli ĝin poste... rido.gif

Altebrilas (הצגת פרופיל) 9 ביוני 2011, 22:17:37

Interesa ankaŭ estas la poemo de Lewis Caroll
Jabberwocky.

Estas tradukoj en multaj lingvoj, inkluzive esperanto:

Ĝaberŭoko (Mark Armantrout)
La Ĵargonbesto (Marjorie Boulton)
Babeĉado (Marjorie Boulton kaj Jim Cool)
Jabervokado (William F. Orr)

לראש הדף