Al la enhavo

A-vorto + persona pronomo

de zan, 2011-junio-08

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2011-junio-08 09:27:15

Ĉu eraras la jenaj?

Malsaĝa mi, afabla vi, juna li, bela ŝi,,k.t.p. nome, A-vorto antaŭ persona pronomo.

ekz:Juna li tuj enamiĝis kun bela ŝi.
Malsaĝa mi volas lerni Esperanton helpe de afabla vi.

La japana lingvo ne havas personajn pronomojn. En la japana ili estas substantivoj, kiuj povas havi antaŭ si adjektivon aŭ aliajn priskribajn vortojn.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-08 10:34:52

Mi pensas Zan, ke tia uzado estas je la marĝeno.

Eble on povus diri Ho ve! Malsaĝa mi, ke mi akceptis fari tiun laboron.

Sed ĝenerale oni ne uzas a-vorton por kvalifiki personan pronomon (sed vidu sube).

Via frazo 'Juna li tuj enamiĝis kun bela ŝi' mi reverkus kiel 'Estante juna li tuj enamiĝis al la belulino' aŭ '... al ŝi, kiu estis tre bela'.

Povas esti du virinoj, unu bela kaj la alia malbela, se jam identiginte iun virinon per 'ŝi', oni ne dividus ŝin inter la bela ŝi kaj la malbela ŝi.

Sed oni povas komenti pri virino dirante 'mi trovas ŝin tre bela'.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-08 13:54:09

zan:
Malsaĝa mi volas lerni Esperanton helpe de afabla vi.
Nu, tia frazo sonas al mi tute normala. Oni certe ne povus miskompreni ĝin, ĉu ne?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-08 14:02:01

Resume - ili ne estas eraraj, sed tre maloftaj, eble pro eŭroplingva influo.

geo63 (Montri la profilon) 2011-junio-08 16:44:45

zan:Ĉu eraras la jenaj?

Malsaĝa mi, afabla vi, juna li, bela ŝi,,k.t.p. nome, A-vorto antaŭ persona pronomo.

ekz:Juna li tuj enamiĝis kun bela ŝi.
Malsaĝa mi volas lerni Esperanton helpe de afabla vi.

La japana lingvo ne havas personajn pronomojn. En la japana ili estas substantivoj, kiuj povas havi antaŭ si adjektivon aŭ aliajn priskribajn vortojn.
Ĝenerale vi povas uzi adjektivon + personan pronomon en vokativo:

Ho, mi malsaĝa!
Vi malfidela! Mi tuj vin senkapigos!

Aliaj uzoj aspektas iomete strange...

zan (Montri la profilon) 2011-junio-09 01:15:18

Dankon. Laŭ viaj konsiloj ne ekzistas deviga malpermeso al 'A-vorto + porsona pronomo', sed oni laŭeble evitu tian uzadon krom alvoka esprimo, en kiu eble kasiĝas 'esti'.

"Ho ve! Malsaĝa (estis) mi, ke mi akceptis fari tiun laboron."

"Vi (estas) malfidela! Mi tuj vin senkapigos!"

Kial personaj pronomoj ne finiĝas per -o? Ĉar ili ne estas ĝeneralaj substativoj, ĉu ne?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-09 05:18:45

zan:
Kial personaj pronomoj ne finiĝas per -o? Ĉar ili ne estas ĝeneralaj substativoj, ĉu ne?
En Esperanto ĉiuj vortoj estas precipe dividitaj en radikvortojn (finaĵbezonajn) kaj vortetoj (senfinaĵe uzeblajn). La personaj pronomoj apartenas al la dua grupo.

Pro la sama kialo, ekzemple hodiaŭ ne finiĝas per -e, kvankam ĝi logike povus aparteni al tiu grupo. Mi supozas, ke Zamenhof vidis, ke, se estus alie, la lingvo sonus iom enue.

Miascie en iu versio de pra-Esperanto la personaj pronomoj ja finiĝis per "o", sed ankaŭ tiu "o" ne estis vera O-finaĵo.

geo63 (Montri la profilon) 2011-junio-09 05:47:08

zan:Kial personaj pronomoj ne finiĝas per -o? Ĉar ili ne estas ĝeneralaj substativoj, ĉu ne?
mi -> mio (tio ĉi kio estas mia, mia personeco, memo)

La substantivoj en Esperanto estas ĉiam kunmetitaj vortoj:

radiko + o finaĵo

Personaj pronomoj do ne apartenas al substantivoj - ili estas aliaj parolpartoj, same kiel numeraloj, "kaj, al, en, sur, almenaŭ, ankaŭ, preskaŭ..."

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-09 11:42:02

Zan, eble la regulo estas, ne uzu a-vorton kun pronomon en distinga (apartiga) senco.

La pronomoj ne estas kiel normalaj substantivoj

Do 'granda homo' identigas homon disde la ne-grandaj, kaj oni povis diri 'mi renkontis grandan homon', sed ne diru (normale) 'mi renkontis grandan lin'.

Tamen la uzo de a-vorto kun pronomo ne estas limigita al 'alvoka' uzo.

Ekz 'Lacaj kaj soifaj, ili decidis ripozi apud la rivereto antau ol daŭrigi sian marŝadon'. Ĉi tie vi povas subkompreni 'Estante'.

Notu, ke uzante participan formon en tia frazo (por paroli pri la subjekto) oni uzas tion adverbe. Do, 'Laciĝinte, kaj dezirante ripozi, ili haltis apud la rivereto'.

zan (Montri la profilon) 2011-junio-10 01:16:37

sudanglo:Ekz 'Lacaj kaj soifaj, ili decidis ripozi apud la rivereto antau ol daŭrigi sian marŝadon'. Ĉi tie vi povas subkompreni 'Estante'.
Ho, ankaŭ tio estis por mi daŭra enigmo. Dankon por via klarigo!

Alia demando:

Laŭ PMEG la jenaj estas ĝustaj ekzemploj.
"Li pentras ŝin nudan."
"Ofte en vespero ŝi vidadas lin forveturantan sub la sonoj de muziko."

Laŭ PMEG ili signifas :
"Li pentras ŝin, kiam ŝi estas nuda."
"Ŝi vidadas lin, kiam li estis forveturanta."

Mi supozas, ke la jenaj estas evitindaj.
"Li pentras nudan ŝin."
"Ŝi vidadas forveturantan lin."

Sed kiel estas la jenaj?
"Li pentras virinon nudan."
"Ŝi vidadas knabaĉon forveturantan."

Tute same kiel:
"Li pentras nudan virinon."
"Ŝi vidadas forveturantan knabaĉon."

Eĉ en la sama gramatika strukturo "nudan ŝin" estas malĝusta, sed "nudan virinon" estas ĝusta, ĉu ne?

Reen al la supro