Al la enhavo

A-vorto + persona pronomo

de zan, 2011-junio-08

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-10 10:32:02

Zan, kiam temas pri adjektivo kun normala substantivo (do, ne pronomo) la kutima pozicio de la adjektivo estas antaŭ la substantivo (eble en pli ol 90% de la kazoj).

Tiel oni pli ofte dirus 'Mi vidis belan virinon' ol 'Mi vidis virinon belan'.

Kiam estas devio de la normala ordo, kutime estas kialo. Tiuj kialoj estas diversaj sed mi listigas kelkajn.

1. Komplekas priskribo - Mi vidis virinon de beleco tute ne kutima en mia lando.
2. Emfazo - Esperanto estas ne nur internacia lingvo se ankaŭ lingvo logika.
3. En titoloj - Junularo Esperantista Brita (JEB), Ĉina Radio Internacia.

Kiam temas pri la pronomo, la normal ordo (adjektivo antaŭe) ŝajnas ne esti uzata, kiel oni povas ĝin uzi kun substantivo. Mallonge, neniam 'nudan ŝin' kaj 'nuda ŝi' samfunkcie kiel 'nudan virinon' kaj 'nuda virino'.

[Sed 'ŝin nuda' havas specialan signifon, kaj ankaŭ 'ŝin nudan']

Ankaŭ oni neniam dirus 'erara io', sed ĉiam 'io erara'.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-10 11:03:06

"Li pentris virinon nudan."
"Ŝi vidis knabaĉon forkurantan."


Ĉu tute samsignifaj kiel:
"Li pentris nudan virinon."
"Ŝi vidis forkurantan knabaĉon."


Laŭ mi, 'Li pentris nudan virinon' ne distingas inter virino kiu estas nuda en la bildo, kaj modelulino kiu estas ne-vestita.

La kontrasto en la knabaĉa kazo estas pli tikla. Iel la unua ŝajnas esti ne-kompleta, mi atendas daŭrigon de la frazo. La dua sajnas esti ekvivalento de knabaĉo kiu forkuras.

zan (Montri la profilon) 2011-junio-11 05:23:42

Jes, evidente troviĝas "normala ordo" en Esperanto. Sed tio ne estas devo. Oni povas relative libere vicigi vortojn, krom se la vico kaŭzas miskomprenon. Precipe la ordo de A-vorto kaj O-vorto ne havas devigan regulon. "granda domo = domo granda"

Sed tamen, mi konsentas al vi, ke la unuaj kaj la duaj havas aliajn nuancojn.

"Li pentris virinon.(Ŝi ja tiam estis )nudan(!)."

"Li pentris( ĝin. Ĝi estas bildo de )nudan virinon ."

"Li pentris( ŝin. Ŝi estis )nudan virinon."

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-11 08:15:40

La Esperantistj ŝatas diri ke la vortordo en Esperanto estas libera. Sed objektiva ekzameno de la lingvo montras, ke estas multaj limigoj. Ĝenerale, devio de la kutima vortordo portas kroman aŭ alian signifon, aŭ sensencigas la frazon.

Teorie estas 5x4x3x2x1=120 ordoj de frazo 'Vi ne povas diri tion' sed praktike la nombro de reordigoj de tiu frazo kiuj konservas la signifon estas multe malpli.

Reen al la supro