Al la enhavo

Bonvolu helpi al mi kompreni ĉi tiujn frazojn

de gb2312, 2011-junio-11

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

gb2312 (Montri la profilon) 2011-junio-11 03:00:50

Saluton!

Mi estas komencanto, kaj mi provas legi la rakontojn el "Vere aŭ fantazie". Mi ne komprenas ĉi tiujn frazojn el [url=http://en.lernu.net/biblioteko/rakontoj/vere_aŭ_fantazie/24.php]24. LA VERON, MI PETAS![/url]:
Lerta, ĉu? Fakte, li estis kaptita. Nur pro ŝanco, kiu faris, ke lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io por li terure doloriga, nur pro tiu ŝanco li sukcesis forkuri libere. Kaj la reveno ne estis pli facila. Sed denove bonŝanco ridetis al li.
Mi komprenas, ke nur pro ŝanco li sukcesis forkuri. Sed mi ne komprenas:
[LISTO]
kiu faris: kiu?
por li terure doloriga[/list]Dankon!

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2011-junio-11 05:30:31

gb2312:
kiu faris: kiu?
La ŝanco faris. La ŝanco faris ke lia kaptinto...

gb2312:
por li terure doloriga
=terure doloriga por li
...lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io terure doloriga por li. Io, kio estis terure doloriga por li.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-11 08:48:45

Eble, la frazon vi pli facile komprenus se vi anstaŭigus 'kiu faris' per 'kio faris'.

Mi supozas ke la 'li' en 'doloriga por li' estas la kaptinto kaj ne la kaptito. Ke la 'li' estu la kaptito estas malverŝajna, sed ebla.

Se oni anstataŭigus la 'li' per 'tiu', la afero estus pli klara.

Do legu tiel: Nur pro ŝanco, kio faris, ke lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io, por tiu terure doloriga

Entute, la originala frazo eble ne estas modelo de klareco.

Reverkante: Bonŝance, ekaŭdiĝis krioj, kiuj forte timigis lian kaptinton, kaj nur pro tiu ŝanco, li sukcesis forkuri.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-11 09:43:50

sudanglo:Eble, la frazon vi pli facile komprenus se vi anstaŭigus 'kiu faris' per 'kio faris'.
... kio tamen estus erara ...

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-11 11:37:21

Ĉu vere, Dark Weasel? Ŝanco ĉi tie sajnas al mi pli abstrakta, malpli individua.

Poste, kiam la bonŝanca cirkonstanco estas difinita, oni povas paroli pri tiu ŝanco distingante ĝin de aliaj sanĉoj.

Almenaŭ la afero estas debatebla.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-11 12:36:14

sudanglo:Almenaŭ la afero estas debatebla.
Mi ne certas, ĉu 'kio' estus ĝusta en tiu frazo - ŝajnas al mi, ke verŝajne ne.

Sed certe estas diskutebla via uzo de 'debatebla'. Mi ofte vidas, ke homoj uzas la vorton 'debato' - eble ne tiel gravas, sed laŭ NPIV2002 kaj ReVo, tiu vorto rilatas al "diskuto laŭ ordigita maniero en oficiala kunveno (kongreso, parlamento ktp)".

En tiuj vortaroj ja ankaŭ troviĝas la vorto 'diskutebla' (= tia, ke oni povas diskuti pri ĝi). ReVo ankaŭ ligas 'diskutebla' al 'dubinda'.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-11 14:54:54

sudanglo:Ĉu vere, Dark Weasel? Ŝanco ĉi tie sajnas al mi pli abstrakta, malpli individua.
Kaj tamen substantivo, do laŭ la reguloj de Esperanto ĝi postulas "kiu".

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-11 15:44:20

Do, mi serĉis en la Tekstaro.

'Debato', Chainy, povas esti formala diskuto en parlamentejo, sed mi vidis ankaŭ multajn ekzemplojn de pli vasta uzo. Ekz 'tio povus provoki debaton inter niaj legantoj'.

Laŭ Tekstaro, post 'ŝanco' sekvas kutime aŭ prepozicio aŭ 'ke'. Mi trovis nur unu ekzemplon de 'ŝanco kiu'.

Tamen mi certe dirus 'la ŝanco kiun vi donis al mi hodiaŭ'. Tio difinas la ŝancon, parolas pri specifa ŝanco.

Mi komprenis la pridiskutatan frazon iel kiel 'Sed nur pro hazardo, kaj tio estis ke ..'.

Sed mi trovis la tutan citaĵon tiel malbonstila, kaj mi ne povis estis certa pri la nuanco celita.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-11 22:52:02

sudanglo:
Laŭ Tekstaro, post 'ŝanco' sekvas kutime aŭ prepozicio aŭ 'ke'.
Oni eble povus revortumi la frazon tiel:

"Nur pro la bonŝanco, ke lia kaptinto estis subite informita per krioj pri io por li terure doloriga, nur pro tiu ŝanco li sukcesis forkuri libere."

Mi trovas la vorton 'bonŝanco' pli taŭga, ĉar 'hazardo' povas rilati al io aŭ favora aŭ malfavora.

sudanglo:Sed mi trovis la tutan citaĵon tiel malbonstila, kaj mi ne povis estis certa pri la nuanco celita.
En la Tekstaro troviĝas kelke da ekzemploj de 'faris, ke'. Unu ekzemplo:
Sankta Petro faris, ke granda akvo disfluis sur la vojo, kiun ili devis transpasi.
(El "Fratoj Grimm - Elektitaj Fabeloj, tradukita de Kabe)

Tamen, en la frazo de Piron, la uzo de 'faris, ke' ŝajnas iom maloportuna - la frazo jam estas longa, sed tia esprim-maniero faras ĝin ankoraŭ pli longa kaj komplika! Nu, almenaŭ laŭ mia humila opinio.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-11 23:05:22

sudanglo:Do, mi serĉis en la Tekstaro.

'Debato', Chainy, povas esti formala diskuto en parlamentejo, sed mi vidis ankaŭ multajn ekzemplojn de pli vasta uzo. Ekz 'tio povus provoki debaton inter niaj legantoj'.
Nu, mi havas dubojn pri tia uzado de 'debato'. Povas esti, ke certaj homoj misuzis tiun vorton pro influo de siaj gepatraj lingvoj?

Certe, se serĉi la vorton 'debatebla' en la Tekstaro, oni trovas eĉ ne unu ekzemplon. Sed oni ja trovas plurajn ekzemplojn de 'diskutebla'.

Mi mem dirus: "Tio povus provoki diskuton inter niaj legantoj"

Reen al la supro