Mesaĝoj: 19
Lingvo: Esperanto
fanjono (Montri la profilon) 2011-junio-17 13:26:19
Ĉu tiuj pravas?
fanjono (Montri la profilon) 2011-junio-17 13:27:39
"Timato estas pensato. Kredato estas audato." ne estas ghusta. Tio devas esti "Timato estas pripensato. Kredato estas audato."
Tio, kio estas timata, estas jhus tio, kio estas pripensata. Tio, kio estas kredata, estas jhus tio, kio estas audata.
Au, kion vi timas, tion vi pripensos sekvante. Kion vi kredas, pri tio audigos vin.
Trigo kaj pasanto komprenas frazojn korekte.
Mi ne pensas ke la gramatiko estas malsimpla sed la filozofio.
fanjono (Montri la profilon) 2011-junio-17 13:28:51
fanjono (Montri la profilon) 2011-junio-17 13:30:04
Altebrilas (Montri la profilon) 2011-junio-17 14:51:56
"Timu kion vi pensas, kredu kion vi aŭdas"
"pensi" estas transitiva nur en la signifo de "opinii": "kion vi pensas pri X" (PV+ 285000 en Google kontraŭ 140000 por "kiel vi pensas pri"), "mi pensas malbonon pri X"...
Do mi supozas, ke la frazo signifas "malfidu viajn proprajn opiniojn, kredu kion oni diras al vi". Nur la kunteksto povas diri kiu estas "oni"
fanjono (Montri la profilon) 2011-junio-18 01:41:52
Timato estas pri-pensato. Kredato estas aŭdato. Nin timigas nia interna koro anstataŭ ekstera mondo.
Ĉu vi komprenas?
sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-20 11:16:22
Konfuzo ankorau regas en mia menso.
Kredeble la diversaj formuloj ĝis nun ŝuldiĝas al iuj strukturaj karakterizaĵoj de la ĉina lingvo.
henma (Montri la profilon) 2011-junio-20 11:52:32
sudanglo:Konfuzo ankorau regas en mia menso.Ankaŭ en la mia, sudanglo.
Laŭ unu el la mesaĝoj de fanjono, mi pensas ke temas pri vidi nur kion oni timas kaj aŭdi nur kion oni kredas. Mi tradukus la proverbon:
'Oni vidas kion oni timas, oni aŭdas kion oni kredas'.
Uzi pasivon por tiu frazo nur komplikas ĝin.
Amike,
Daniel.
Altebrilas (Montri la profilon) 2011-junio-20 12:27:47
Oni devas scii:
- kiu timas kiun aŭ kion
- kiu kredas kiun aŭ kion
- ĉu temas pri aferoj aŭ homoj
- ĉu la frazo esprimas konstaton aŭ konsilon
Esperanta traduko devas doni pli da informoj por esti klara...