Al la enhavo

Pri la signifo

de fanjono, 2011-junio-17

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

fanjono (Montri la profilon) 2011-junio-17 00:27:51

En Ĉina Esperanto-forumo oni publikigis jenan tradukon: Timato estas pensato. Kredato estas aŭdato.
Ĉu vi povas kompreni tion?

geo63 (Montri la profilon) 2011-junio-17 05:39:35

fanjono:En Ĉina Esperanto-forumo oni publikigis jenan tradukon: Timato estas pensato. Kredato estas aŭdato.
Ĉu vi povas kompreni tion?
Ne, mi ne komprenas tion.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-17 06:14:45

Mi ne komprenas "pensato". La objekto de "pensi" estas la penso, do ĉiokaze uzu "pripensato", se vi tion celas. La reston mi komprenas.

fanjono (Montri la profilon) 2011-junio-17 09:20:59

darkweasel:Mi ne komprenas "pensato". La objekto de "pensi" estas la penso, do ĉiokaze uzu "pripensato", se vi tion celas. La reston mi komprenas.
Se pensato estus pripensato, kia estos?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-17 09:59:49

fanjono:
darkweasel:Mi ne komprenas "pensato". La objekto de "pensi" estas la penso, do ĉiokaze uzu "pripensato", se vi tion celas. La reston mi komprenas.
Se pensato estus pripensato, kia estos?
Homo pri kiu oni pensas. Do io komprenebla kaj ĝusta.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-17 10:14:21

Estas malfacile diri.

Eble la celita senco estas - oni timas pensi (por si mem), oni preferas kredi kion oni aŭdas (kion diras aliaj).

La originala teksto estas certe tre malklara.

geo63 (Montri la profilon) 2011-junio-17 10:28:36

fanjono:
darkweasel:Mi ne komprenas "pensato". La objekto de "pensi" estas la penso, do ĉiokaze uzu "pripensato", se vi tion celas. La reston mi komprenas.
Se pensato estus pripensato, kia estos?
Ĉu la tutan sencon oni ne povas esprimi simple kaj klare en la internacia lingvo? Esperanto do taŭgas por simpla kaj klara esprimado de ideoj, kiuj estas malfacile esprimeblaj en naciaj lingvoj. Rigardu la tekston de sudanglo. Mi komprenas lin senprobleme. Li uzas klaran esperanton.

Abusonhhoson (Montri la profilon) 2011-junio-17 10:38:51

Bedaŭrinde,eĉ mi ne komprenas tion...

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-junio-17 13:15:31

Simple iom transforumu la frazojn:

"Timata homo estas pensata homo." → Sensenca, ĉu ne?

"Kredata homo estas aŭdata homo." → Laŭ mi tio povus signifi, ke oni (pli volonte) aŭskultas homon, kiun oni fidas. Uzi "kredi" kaj "aŭdi" por tio tamen ŝajnas mallerte.

fanjono (Montri la profilon) 2011-junio-17 13:22:17

Jen diskutoj pri tio en Ĉina Esperanto-forumo:

Timato estas pensato. Kredato estas audato.

1,(mi)Se mi ne estus ĉinlingvano, mi neniel kapablus kompreni tion!

Reen al la supro