目次へ

Pri la signifo

fanjono,2011年6月17日の

メッセージ: 21

言語: Esperanto

fanjono (プロフィールを表示) 2011年6月17日 0:27:51

En Ĉina Esperanto-forumo oni publikigis jenan tradukon: Timato estas pensato. Kredato estas aŭdato.
Ĉu vi povas kompreni tion?

geo63 (プロフィールを表示) 2011年6月17日 5:39:35

fanjono:En Ĉina Esperanto-forumo oni publikigis jenan tradukon: Timato estas pensato. Kredato estas aŭdato.
Ĉu vi povas kompreni tion?
Ne, mi ne komprenas tion.

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年6月17日 6:14:45

Mi ne komprenas "pensato". La objekto de "pensi" estas la penso, do ĉiokaze uzu "pripensato", se vi tion celas. La reston mi komprenas.

fanjono (プロフィールを表示) 2011年6月17日 9:20:59

darkweasel:Mi ne komprenas "pensato". La objekto de "pensi" estas la penso, do ĉiokaze uzu "pripensato", se vi tion celas. La reston mi komprenas.
Se pensato estus pripensato, kia estos?

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年6月17日 9:59:49

fanjono:
darkweasel:Mi ne komprenas "pensato". La objekto de "pensi" estas la penso, do ĉiokaze uzu "pripensato", se vi tion celas. La reston mi komprenas.
Se pensato estus pripensato, kia estos?
Homo pri kiu oni pensas. Do io komprenebla kaj ĝusta.

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年6月17日 10:14:21

Estas malfacile diri.

Eble la celita senco estas - oni timas pensi (por si mem), oni preferas kredi kion oni aŭdas (kion diras aliaj).

La originala teksto estas certe tre malklara.

geo63 (プロフィールを表示) 2011年6月17日 10:28:36

fanjono:
darkweasel:Mi ne komprenas "pensato". La objekto de "pensi" estas la penso, do ĉiokaze uzu "pripensato", se vi tion celas. La reston mi komprenas.
Se pensato estus pripensato, kia estos?
Ĉu la tutan sencon oni ne povas esprimi simple kaj klare en la internacia lingvo? Esperanto do taŭgas por simpla kaj klara esprimado de ideoj, kiuj estas malfacile esprimeblaj en naciaj lingvoj. Rigardu la tekston de sudanglo. Mi komprenas lin senprobleme. Li uzas klaran esperanton.

Abusonhhoson (プロフィールを表示) 2011年6月17日 10:38:51

Bedaŭrinde,eĉ mi ne komprenas tion...

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2011年6月17日 13:15:31

Simple iom transforumu la frazojn:

"Timata homo estas pensata homo." → Sensenca, ĉu ne?

"Kredata homo estas aŭdata homo." → Laŭ mi tio povus signifi, ke oni (pli volonte) aŭskultas homon, kiun oni fidas. Uzi "kredi" kaj "aŭdi" por tio tamen ŝajnas mallerte.

fanjono (プロフィールを表示) 2011年6月17日 13:22:17

Jen diskutoj pri tio en Ĉina Esperanto-forumo:

Timato estas pensato. Kredato estas audato.

1,(mi)Se mi ne estus ĉinlingvano, mi neniel kapablus kompreni tion!

先頭にもどる