Sadržaj

Kiel mi persvadu kaj konvinku iun pri la malĝusteco de "mankebla"

od 黄鸡蛋, 18. lipnja 2011.

Poruke: 22

Jezik: Esperanto

Kirilo81 (Prikaz profila) 21. lipnja 2011. 07:55:58

黄鸡蛋:Nun li argumentas, ke oni povas diri "tio okazeblas" ĉar oni povas diri "tio eblas okazi"...
Ĝuste pro tio mi skribis antaŭe rimarkigon pri la kunmetaĵa uzo de 'eblo'.
-ebl- apartenas al speciala klaso de morfemoj, la afiksoidoj. Ili povas havi en kombino kun aliaj elementoj specialan, pli limigitan sencon ol kiel libera formo.
Ekz. 'arbaro' estas io alia ol 'aro da arboj' (arbo-aro), 'iĝi' kiel libera verbo signifas transiron en alian staton, sed post transitivaj verboj ĝi entute ne signifas ŝanĝiĝon, sed nur forprenas la transitivecon (pro tio oniu povas diri 'ekruliĝi', sed ne *eksidiĝi).

Via amiko devas simple akcepti, ke ekzistas en E-o morfemoj, kiujn oni ne povas tute libere kombini laŭ la reguloj de la plej multaj vortoj.

sudanglo (Prikaz profila) 21. lipnja 2011. 09:52:06

Mi jam pensis pri verba uzo, kiel 'tio okazeblas' - en la senco de 'estas eble ke tio okazos' aŭ 'povas okazi tio'.

Ankaŭ mallonge oni povus diri 'Pluveblas' en la senco 'estas eble ke pluvos'.

Tian uzon malpli ŝokas. Tamen, ĝi sonas familiara.

Se mi devus reprezenti la parolon de ne-klera kamparano en traduko de romano, tiam tia uzo eble bonus.

Sed vi devas averti vian amikon ke li ne povas liberi konstrui adjektivon el ne-transitiva verbo, same kiel por la verboj transitivaj.

Mortebla besto ne povas havi la signifon de mortigebla besto, kion ajn tiu vorto 'mortebla' povus signifi.

Ekflamema gaso - OK. Brulebla gaso - dubinda.

Eble via amiko ankoraŭ ne kaptis la distingon inter transitivaj verboj kaj la ne-transitivaj. Necesas ke li sentu tiun distingon por paroli bonstile Esperanto.

Natrag na vrh