Přejít k obsahu

Kiel mi persvadu kaj konvinku iun pri la malĝusteco de "mankebla"

od uživatele 黄鸡蛋 ze dne 18. června 2011

Příspěvky: 22

Jazyk: Esperanto

黄鸡蛋 (Ukázat profil) 18. června 2011 11:44:41

Fakte mi ne certas, ke ĉiuj ĉi tie pensas la vorton "mankebla" malĝusta. Tamen mi kredas ke ĝi estas malĝusta, sed mi ne povis konvinki iun, kiu pensas ĝin tute akceptebla, pri tio. Li diris ke gravas ĉu oni komprenas ĝin, kaj "mankebla" estas ĝusta ĉar oni komprenas ĝin. Eble mi ne devas demandi ĉi tie... demando.gif

Altebrilas (Ukázat profil) 18. června 2011 12:33:27

manki estas netransitiva, do oni ne povas "*manki" ion.

Eble, li volis diri "maltrafebla".

Ankaŭ kun la radiko "mank", oni povas konstrui "mankigi" (en PV kun la signifo "preterlasi" ) kaj "mankigebla".
Sed tiu vorto ne estas tuj komprenebla.

darkweasel (Ukázat profil) 18. června 2011 12:38:21

Laŭ mi mankebla ne estas malĝusta, sed verŝajne ne tio, kion oni celas.

mia frato povas manki al mimia frato povas manki minmi povas esti mankata de mia fratomi estas mankebla por mia frato
Tamen pasivigo de io tia ne vere estas tre komprenebla.

Kion via konato verŝajne celas, estas malhavebla.

黄鸡蛋 (Ukázat profil) 18. června 2011 12:42:59

Altebrilas:manki estas netransitiva, do oni ne povas "*manki" ion.

Eble, li volis diri "maltrafebla".

Ankaŭ kun la radiko "mank", oni povas konstrui "mankigi" (en PV kun la signifo "preterlasi" ) kaj "mankigebla".
Sed tiu vorto ne estas tuj komprenebla.
Tamen li ne akceptis, ke transitiveco gravas tie, sed gravas la ekzemploj troveblaj kun la vorto "mankebla". Kiun argumenton do mi donu por konvinki lin?

Kaj fakte li volis diri ke tio povas manki

darkweasel (Ukázat profil) 18. června 2011 12:45:38

黄鸡蛋:
Altebrilas:manki estas netransitiva, do oni ne povas "*manki" ion.

Eble, li volis diri "maltrafebla".

Ankaŭ kun la radiko "mank", oni povas konstrui "mankigi" (en PV kun la signifo "preterlasi" ) kaj "mankigebla".
Sed tiu vorto ne estas tuj komprenebla.
Tamen li ne akceptis, ke transitiveco gravas tie, sed gravas la ekzemploj troveblaj kun la vorto "mankebla". Kiun argumenton do mi donu por konvinki lin?

Kaj fakte li volis diri ke tio povas manki
Se tion li volis esprimi, argumentu jene: -ebl havas ĉiam pasivan signifon. Io manĝebla estas io, kion oni povas manĝi - ne io, kio povas manĝi. Estas same pri mankebla.

黄鸡蛋 (Ukázat profil) 18. června 2011 15:10:41

Nun li argumentas, ke ekzistas ekzemploj en kiuj oni uzas "mankebla" kiel "malhavebla". Li trovigis al mi la ekzemplojn per guglo.

darkweasel (Ukázat profil) 18. června 2011 15:16:05

黄鸡蛋:Nun li argumentas, ke ekzistas ekzemploj en kiuj oni uzas "mankebla" kiel "malhavebla". Li trovigis al mi la ekzemplojn per guglo.
Ekzemploj ekzistas por multaj eraroj, sed tio ne faras ilin ĝustaj.

Belmiro (Ukázat profil) 18. června 2011 17:39:05

Mi serĉis en la Tekstaro kaj mi trovis:

…komputilo kaj la interreto estas nemankeblaj iloj de komunikado kaj aktivado.

Kirilo81 (Ukázat profil) 18. června 2011 18:23:05

Nu, lingva eraro povas aperi eĉ en "La Ondo de Esperanto". Ĝi tamen estas erara, antaŭ -ebl laŭ la Fundamenta, Zamenhofa kaj ĝenerala lingvouzoj povas stari nur vere transitiva (pasivigebla) verbo.

darkweasel (Ukázat profil) 18. června 2011 18:26:37

Belmiro:Mi serĉis en la Tekstaro kaj mi trovis:

…komputilo kaj la interreto estas nemankeblaj iloj de komunikado kaj aktivado.
Kio tamen tute ne konvenas al la ĉiam pasiva signifo de -ebl. Vidu du tri (Kirilo81 tro rapidis) mesaĝojn super tiu ĉi.

Zpět na začátek