Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas tiel malfacila por Azianoj?

de sudanglo, 2011-junio-19

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-19 09:35:32

Lastatempe mi aŭskultis longan radio-intervjuon kun iu profesoro de lingvoj.

Kiam demandita pri lia opinio pri Esperanto, tiu diris (tute prave mi pensas), ke Esperanto estas Eŭropa lingvo, kaj pro tio ne tiel neŭtrala kiel ŝatas pretendi la Esperantistoj.

Kompreneble li preter-atentis ke la Esperantista pretendo estas ke Esperanto estas neŭtrala en la senco ke ĝi ne estas la denaska lingvo de ajna popolo.

Sed tiu lingvista profesoro konkludis (nun malĝuste mi pensas) ke Esperanto estas same malfacile lernebla por Azianoj kiel kiu-ajna Eŭropa lingvo.

Mi min demandis, kia estas la sperto de Azianoj lernantaj Esperanton. Ĉu ili perceptas Esperanton kiel malfacilan lingvon, plenan de stumbliloj. Kiel ili rebatus la argumenton de la profesoro?

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-junio-19 11:04:56

Mi estas okcidentulo, do mi ne povas scii kiu estas la vera sperto de orientuloj.

Mi havas ĉinan esperantistan amikinon, kaj mi vidas ĉiufoje ke ŝia esperanto estas vere tre difekta.

Sed mi povas kompreni ŝin: Ŝia gepatra lingvo havas nenion komunan kun la eŭropaj lingvoj. Kontraŭe, centoj da vortoj de la esperanta vortaro similas, aŭ eĉ estas identaj, al miaj hispanaj vortoj. Do, mia peno lerni esperanton estas multege pli malgranda ol ŝia. Pro tio, oni povas facile konkludi ke esperanto estas pli malfacila por orientuloj ol por okcidentuloj. Tio, ŝajne, estas fakto. Same kiel la japana lingvo devas esti pli facile lernebla por ĉinoj ol por eŭropanoj. Kiam lingvoj apartenas al la sama aŭ simila lingvogrupo, ili estas pli facile lerneblaj inter najbaroj.

Sed aliparte, esperanto estas la plej facila lingvo mondskale, ege pli facila ol la angla, la franca, la hispana, ktp. Do, por orientuloj, same kiel por ni mem, esperanto devas esti multe pli facile lernebla ol, ekzemple, la angla aŭ la hispana.

Lerni fremdan lingvon neniam estas facila tasko, ĉiam bezonas grandan penon. Sed kompare kun la aliaj, esperanto estas vere la plej facila.

Rilate la diroj de via lingvisto, esperanto estas neŭtrala ĉar ĝi apartenas al neniu nacio. Sed ĝi estas iusence eŭropeca ĉar ĝia radikaro devenas, estis ĉerpita el eŭropaj lingvoj, precipe la latina. Sed miaopinie, estas nevere ke esperanto estu, por azianoj, tiel malfacila kiel iun ajn alian eŭropan lingvon.

Restas nur legi la opiniojn de niaj orientaj amikoj.

Amike el Hispanalando.

Abusonhhoson (Montri la profilon) 2011-junio-19 11:11:10

Por mi,Esperanto estas la plej facila el la tutaj Eŭropaj lingvoj.

Unue,La Sistemo de Esperanta nombro estas ege simila kun la ĉina lingvo kaj la japana.Mi lernis la Francan,kaj la sistemo de nombro konfuzis min longe kaj terure...

Due,la prononco de Esperanto estas ege facila,krom R kaj Ĥ.Fortunege Ĥ estas malofte uzata en nuna Esperanto.Havinte trejnadon de du semajno(proksimume)Oni povus prononci R frue kaj facile.

Trie,Litera lingvo estas multe pli facila ol ideografia lingvo(kompreneble).La ĉina lingvo estas mia denaska lingvo,sed mi ankoraŭ devas lerni multe da ideografiaĵoj ĉiutage kaj mi ofte forgesis iuj el ili.(Embarase...)

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-19 11:13:25

Abusonhhoson:Mi lernis la Francan,kaj la sistemo de nombro konfuzis min longe kaj terure...
Bone, la franclingvaj nombroj estas ja vere eksterordinare strangaj - ĉu ekzistas alia lingvo, en kiu oni la nombron 80 nomas "kvarfoje dudek"?

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-19 12:10:08

darkweasel:
Abusonhhoson:Mi lernis la Francan,kaj la sistemo de nombro konfuzis min longe kaj terure...
Bone, la franclingvaj nombroj estas ja vere eksterordinare strangaj - ĉu ekzistas alia lingvo, en kiu oni la nombron 80 nomas "kvarfoje dudek"?
jes, vidu jenan Vikipedian paĝon: Dudekuma sistemo

jan aleksan (Montri la profilon) 2011-junio-19 12:17:35

darkweasel:
Abusonhhoson:Mi lernis la Francan,kaj la sistemo de nombro konfuzis min longe kaj terure...
Bone, la franclingvaj nombroj estas ja vere eksterordinare strangaj - ĉu ekzistas alia lingvo, en kiu oni la nombron 80 nomas "kvarfoje dudek"?
Nu eble, ĉar tiu sistemo estis prunteprenita de la gaŭloj (popoloj kiu vivis sur la nuntempa franca teritorio dum la tempo de la romanoj).

Tio estas restaĵo de alternativa kalkulsistemo kiu ne baziĝis sur 10-a bazo, sed 20-a bazo. Do, ke ekzistis apartaj ciferoj ĝis dudek samkiel ni havas apartajn vortojn ĝis dek (unu, du... naŭ).
Do resume: origine estis 1 ĝis 20, poste 2 20,... 2 20 10 ... 3 20... ĝis 15 20 (300).

Tiu sistemo adaptiĝis al la latina kalkulsistemo, kun miksaĵoj: ekzemple 70 estas eldirita 60 10, kvankam logike devus esti 3 20 10, samkiel ni diras 3 10 5 por 35.

Benina amiko iam diris al mi ke en lia lando, oni kalkulas sur 40-bazo. Tial ofte homoj diras ke ili havas 40 aŭ 80, samkiel oni dirus "mi estas 30jara" kvankam oni estas 29 aŭ 31, kaj tial ne estis finditaj la enketoj kiujn li devis fari por sia tezo.

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-19 12:19:14

Abusonhhoson:Trie,Litera lingvo estas multe pli facila ol ideografia lingvo(kompreneble).La ĉina lingvo estas mia denaska lingvo,sed mi ankoraŭ devas lerni multe da ideografiaĵoj ĉiutage kaj mi ofte forgesis iuj el ili.(Embarase...)
jes, unu el miaj amikoj lernis la ĉinan dum kelke da tempo, kaj ŝi de tempo al tempo provas instrui al mi iujn simplajn frazojn. Tre plaĉas al mi la gramatika sistemo de la ĉina - en certaj aferoj, ĝi estas ja tre lernebla.

Sed, unu grandega problemo restas - la skribsistemo!! Ĝi aspektas tre bela, sed se eĉ denaskuloj havas problemojn lerni ĝin, alilingvanoj havas preskaŭ nenian ŝancon!

Chainy (Montri la profilon) 2011-junio-19 12:28:20

sudanglo:
Se tiu lingvista profesoro konkludis (nun malĝuste mi pensas) ke Esperanto estas same malfacile lernebla por Azianoj kiel kiu-ajna Eŭropa lingvo.
Eble vi intencis diri 'Sed tiu lingvista profesoro...'

Tiu 'profesoro' evidente nenion scias pri Esperanto. Kompreneble, estas malfacile al azianoj lerni la vortostokon de Esperanto, ĉar ĝi havas nenion komunan kun la lingvoj de Azio (krom kelkaj vortoj, kiuj estas tre internaciaj).

Sed, estas la sama situacio por ĉiuj eŭropaj lingvoj. La diferenco estas, ke Esperanto estas pli facile lernebla kompare kun la aliaj eŭropaj lingvoj - ni ĉiuj scias kial...

Kurawiri (Montri la profilon) 2011-junio-19 12:32:32

Kompreneble estas neeble krei iun lingvon same facile lernebla de ĉiuj popoloj de la mondo. Estas vere, ke la gramatiko de esperanto (hindeŭropeca malgraŭ la oficiala informado kiu diras, ke gramatike e-o similas al la ĉina aŭ la svahila) povas kaŭzi malfacilaĵojn. Tamen mi opinias, ke la ĉefa malfacilaĵo de esperanto por azianoj (kaj por ĉiuj "kulturaj neokcidentanoj") estas la jena: la azianoj havas alian mondkoncepton, ili eldiras siajn ideojn tute alimaniere. Kiel en poezio, la azianoj ŝatas pli elvoki kaj aludi ol diri rekte kaj troprecizige la aĵojn. Tamen esperanto, pro ties mirindaj strukturo kaj meĥaniko tute kapablas speguli tiun azian aŭ orientazian manieron de "diri la mondon" ĉar esperanto estas tre adaptebla kaj fleksebla ilo. Eble se estus multe pli da aziaj kaj neokcidentaj esperantistoj nia lingvo spegulus pli fidele la diversecon kulturan kaj homan de la mondo.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-junio-19 12:55:57

Plej malfacila devus esti la pragmatiko de Esperanto, ĉar oni paŭzis ĝin senkonscie kaj sen skriba fikso el eŭropaj lingvoj. Tial mesaĝo de azianoj ofte sonas "strange" al eŭropanoj, kvankam ili ne enhavas gramatikajn aŭ leksikajn erarojn.

Rilate la strukturon Esperanto tipologie plej ofte sekvas tiun modelon, kiun sekvas la plimulto de la lingvo de la mondo, ekz. en la malhavo de tonemoj, en saĝa kombino de izolaj, aglutinaj kaj fandaj trajtoj (eblas do rigardi Esperanto laŭ la propra lingva fono), en sia baza vortordo ktp., vd. http://www.cyrilbrosch.net/ese_eg_4.pdf

Reen al la supro