Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas tiel malfacila por Azianoj?

de sudanglo, 2011-junio-19

Mesaĝoj: 48

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2011-junio-20 17:30:34

Kurawiri:Iuj babilistoj azidevenaj diris al mi hieraŭ, ke tiu demando estas neutila kaj, ke nur la eŭropanoj demandas sin pri malfacileco de esperanto. Ŝajne la azianoj estas pli pragmatismaj ol la eŭropanoj.
Eble ili pli suferas pro kogna disonanco? Mi celas ke homoj eble emas trovi facilon malpli grava se ĝi mankas...

zan (Montri la profilon) 2011-junio-21 10:45:55

Demian:Mi taskos la malfacilecon de Esperanto por azianoj tiel:

1 parolantoj de hinda/urdua
2 parolantoj de malaja
3 parolantoj de araba
4 parolantoj de ĉina
5 parolantoj de japana

1 = la pli facila, 5 = la pli malfacila
ŝoko!! shoko.gif
Neforgesu tiujn de korea. Mi ploros, se
5 parolantoj de korea
6 parolantoj de japana ploro.gif

Serioze, la japana lingvo estas tro malsamas ol Esperanto. Gramatikon mi relative facile komprenas. Aliaj flankoj estas malfacilaj.
Unue mi tute ne alkutimiĝas al eŭropdevenaj vortoj. Mi ne scias precizajn signifojn de Esperantaj vortoj kaj nuancojn de tiuj. Vortaro ne ĉiam klarigas ĉion. Se oni fojfoje ne komprenas frazojn fare de japanoj, tion kaŭzas ke japanoj mise aŭ malkonvene uzas vortojn, laŭ mia supozo.

Due japanoj ofte interparolas japane, aludante. Malantaŭ elparolita frazo kaŝiĝas vera senco, kiun la parolanto volas diri. Ni devas divini tion, kion alparolano vere celas. Tio estas ankaŭ malfacilaĵo eĉ por japanoj mem, sed ni vivas tiel parolante. Se oni same farus tion en Esperanto, alilandanoj tute ne komprenus nin. Mi zorgas min ne fari tion sed ne estas certa, ĉu mi bone esprimas min.

Kurawiri (Montri la profilon) 2011-junio-21 11:14:55

Kara Zan,

Vi tute perfekte kaj klare esprimis vin. Vi diris, ke japanoj kutime parolas pli aludant-maniere. Tion ankaŭ diris al mi esperantistoj ĉinaj kaj koreaj. Mi ankaŭ studis indiĝenajn lingvojn el Peruo kaj Bolivio kaj ili parolas ankaŭ aludante, kiel faras la orient-azianoj. Pro tio, kiam indiĝenoj kiuj ne scipovas bone la hispanan parolas ĝin, ilia diskurso aspektas "enigme". Alia interesa demando estus: ĉu esperanto estas malfacile lernebla de afrikanoj kiuj tute malscipovas eŭropajn lingvojn?

antoniomoya (Montri la profilon) 2011-junio-21 11:15:13

zan: Serioze, la japana lingvo estas tro malsamas ol Esperanto. Gramatikon mi relative facile komprenas. Aliaj flankoj estas malfacilaj. Unue mi tute ne alkutimiĝas al eŭropdevenaj vortoj...

ne estas certa, ĉu mi bone esprimas min.
Vi tute pravas. Ĉiam estas malfacile mastri lingvon kiu ne apartenas al nia lingvogrupo. Sed kompare, ekzemple, kun la angla, esperanto estas multe pli facila.

Aliparte, vi esprimas vin tre bone en esperanto. Mi almenaŭ komprenis tre bone ĉion kion vi skribis esperante (Sed, se vi estus skribinta japane, mi ne komprenus eĉ unu simplan vorton). rideto.gif

Do, dankon pro lerni tiun internacian lingvon.

Amike el Hispanalando.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-junio-21 12:34:11

Zan, mi havas demandon.

Ĉu vi sentas ke se vi volus paroli ne-rekte (aludante, enigme, ktp) en Esperanto, tio eblus.

Aŭ, ĉu vi sentas ke la tradicio Esperanta de eksplicita komuniko - evito de miskomprenigaj ebloj - malhelpas aŭ malebligas ke vi uzu la lingvon kvazau ĝi estus la japana.

Nerekta esprimo de pensoj estas ankau konata al la angloj. Ekz anstataŭ diri, 'bv fermi fenestron mi petas', ni povus diri 'ĉu vi ne malvarmas?'

Demian (Montri la profilon) 2011-junio-21 12:48:30

zan:
Demian:Mi taskos la malfacilecon de Esperanto por azianoj tiel:

1 parolantoj de hinda/urdua
2 parolantoj de malaja
3 parolantoj de araba
4 parolantoj de ĉina
5 parolantoj de japana

1 = la pli facila, 5 = la pli malfacila
ŝoko!! shoko.gif
Neforgesu tiujn de korea. Mi ploros, se
5 parolantoj de korea
6 parolantoj de japana ploro.gif
Mi ne vere scias ĉu korea estas pli malsama al Esperanto ol japana. Mi listigis parolantoj tiamaniere ĉar:

parolantoj de hinda/urdua konas anglan kaj tial okcident-eŭropajn gramatikajn regulojn

parolantoj de malaja uzas la latinan skribsistemon kaj iliaj lingvoj jam havas multajn eŭrop-devenajn vortojn

edukaj parolantoj de araba konas aŭ anglan aŭ francan

al parolantoj de ĉina vordkonstruado estas simpla

Mi ne scias, ĉu parolantoj de korea trovos Esperanton pli facila ol la parolantoj de japana? Ĉar, laŭ miaj scioj, gramatikoj de ambaŭ lingvoj malsimilas al Esperanto kaj nur sciencistoj, politikistoj kaj estroj de grandaj kompanioj parolas la anglan en ambaŭ nacioj.

Vi povas helpi! rideto.gif

Kurawiri (Montri la profilon) 2011-junio-21 12:58:54

zan:
ŝoko!! shoko.gif
Neforgesu tiujn de korea. Mi ploros, se
5 parolantoj de korea
6 parolantoj de japana ploro.gif

Serioze, la japana lingvo estas tro malsamas ol Esperanto. Gramatikon mi relative facile komprenas. Aliaj flankoj estas malfacilaj.
Unue mi tute ne alkutimiĝas al eŭropdevenaj vortoj. Mi ne scias precizajn signifojn de Esperantaj vortoj kaj nuancojn de tiuj. Vortaro ne ĉiam klarigas ĉion. Se oni fojfoje ne komprenas frazojn fare de japanoj, tion kaŭzas ke japanoj mise aŭ malkonvene uzas vortojn, laŭ mia supozo.

Due japanoj ofte interparolas japane, aludante. Malantaŭ elparolita frazo kaŝiĝas vera senco, kiun la parolanto volas diri. Ni devas divini tion, kion alparolano vere celas. Tio estas ankaŭ malfacilaĵo eĉ por japanoj mem, sed ni vivas tiel parolante. Se oni same farus tion en Esperanto, alilandanoj tute ne komprenus nin. Mi zorgas min ne fari tion sed ne estas certa, ĉu mi bone esprimas min.
Kara Zan,
Ĉu vi povus tajpi iun tekston en esperanto japan-maniere (t.e. aludant-maniere)? Tiel ni ĉiuj vidos, ĉu la japana esprim-maniero estas facile aŭ malfacile komprenebla de la neorientaziaj esperantistoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-21 16:32:51

Demian:
parolantoj de hinda/urdua konas anglan kaj tial okcident-eŭropajn gramatikajn regulojn
Nu, se scio de la angla estas antaŭsupozata, certe ...

Demian (Montri la profilon) 2011-junio-22 04:16:48

darkweasel:
Demian:
parolantoj de hinda/urdua konas anglan kaj tial okcident-eŭropajn gramatikajn regulojn
Nu, se scio de la angla estas antaŭsupozata, certe ...
En Barato kaj Pakistano, oni intruas pere de la angla, ĉiuj libroj estas en la angla kaj preskaŭ ĉiuj da kvalitaj gazetoj kaj ĵurnaloj estas en la angla. Tial, preskaŭ ĉiu konas la anglan; kvankam, la nivelo varias multe. Iuj povas verki literaturon kaj aliaj skribas angle komike.

Plie, hinda/uruda estas hind-eŭropa lingvo. Kaj multaj vortoj similas en Esperanto kaj hinda/uruda. Ekzemple:

patro = pitā
saluton = salām
mi = maiṅ
nomo = nām...

henma (Montri la profilon) 2011-junio-22 04:24:58

Kurawiri:Kara Zan,
Ĉu vi povus tajpi iun tekston en esperanto japan-maniere (t.e. aludant-maniere)? Tiel ni ĉiuj vidos, ĉu la japana esprim-maniero estas facile aŭ malfacile komprenebla de la neorientaziaj esperantistoj.
Mi klopodas transskribi japanan tekston (kiujn mi kopiis de kurso pri la japana). Mi tradukas la tekston pli malpli laŭlitere.

Se japano (aŭ iu kiu scipovas la japanan) trovas eraron, bv. korekti min. Ankaŭ, se iu havas pli bonan ekzemplon, bv. aldoni ĝin.

(Alice kaj Lee estas iuj el la roluloj de tiu kurso... -kun estas respekta sufikso uzata normale kun viraj junuloj... japanoj uzas tiaj sufiksoj kun la nomoj de aliaj, escepte kun parencoj aŭ tre proksimaj homoj...)

アリス: リー君は、今どこに住んでいるの?
Alice: rilate al Lee-kun, nun kie loĝas?

リー: 寮に住んでいるよ。
Lee: en dormejo ja loĝas

アリス: そうなの?あまり見かけないけど、どこの寮?
Alice: ĉu? ne multe vidas, dormejo de kie?

リー: ずっと東の方にある所。
Lee: dormejo estanta en direkto for-orienta

アリス: どうしてそんなに遠い所に住んでいるの?
Alice: kial en dormejo loko tiel fora loĝas?

リー: 一年生だから、住む所を選ぶのが一番遅い。
Lee: ĉar studento el unua jaro, por loĝlokon elekti, la lastaj

Vi povas vidi kiel la subjektoj ne aperas en la frazoj... en la unua frazo, tio, kio estas tradukita kiel 'rilate al' estas japana vorto (は - ha, en ĉi tiu kazo prononcita ŭa) kiu indikas, kio estos la temo de la konversacio (ĝis ĝi estas anstataŭita), do la subjekto en la frazoj estas Lee, escepte kiam ŝi diras, ke (ŝi) ne vidas (lin) multe aŭ kiam li diras, ke la studentoj el la unua jaro estas la lastaj en la elekto. Vere, en tiu lasta frazo, eĉ la verbo estas forlasita.

Ekzistas pli interesaj ekzemploj, en kiuj kelkaj respondoj forlasas preskaŭ ĉio (subjekto, objekto, komplementoj) kiuj estas komprenataj nur dank' al kunteksto.

En japanaj filmoj (animeoj) mi vidas frazojn kiel:

あの人は... (ano hito ŭa...)

kio signifas ... "rilate al tiu homo..."



あの人が... (ano hito ga...)

kio signifas... "tiu homo..."

Kion tiu homo agas (aŭ kio okazas rilate al li) oni devas konkludi...

Mi esperas, ke tiuj ekzemploj estas bonaj por komprenigi kiel japana konversacio okazas.

Amike,

Daniel

Reen al la supro