Kulpita de...?!
من Chainy, 19 يونيو، 2011
المشاركات: 16
لغة: Esperanto
Chainy (عرض الملف الشخصي) 19 يونيو، 2011 11:59:07 ص
SKANDALOLa uzo de 'kulpita' ŝajnas al mi iom stranga. Laŭ NPIV2002 kaj ReVo, 'kulpi' signifas 'esti kulpa pri io'. Ekzemple,
Kolektiva indigno, kaŭzata de ia malbona ago kulpita de respektata publika persono.
"Li kulpas pri tiu ŝtelo"
Laŭ la frazo pri 'skandalo' devas esti eble, ke oni diru tion en pasiva maniero:
"La ŝtelo estas kulpita de li" - sed tio ŝajnas tre stranga, almenaŭ al mi.
En la kazo de la frazo pri la skandalo, mi ŝanĝus la frazon al:
"Kolektiva indigno, kaŭzata de ia malbona ago pri kiu kulpas respektata publika persono."
Kial uzi la pasivon, kiam ĝi eĉ ne necesas?!
Sxak (عرض الملف الشخصي) 19 يونيو، 2011 1:06:07 م
Chainy (عرض الملف الشخصي) 19 يونيو، 2011 1:20:53 م
Ŝak:Ankaŭ mi uzas "kulpas pri io", sed opinias tute ĝusta "kulpas ion" Kaj ŝajnas al mi, ke mi eĉ vidis tion en iu tre fidinda fonto.Estas ja normale, se oni uzas la akuzativon anstataŭ prepozicio. Mia demando estas pri la pasiva formo 'kulpita', kiu ŝajnas al mi iom stranga.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 19 يونيو، 2011 1:51:15 م
Chainy:Eble stranga, sed pro la komprenebleco de kulpi ion tute ĝusta.Ŝak:Ankaŭ mi uzas "kulpas pri io", sed opinias tute ĝusta "kulpas ion" Kaj ŝajnas al mi, ke mi eĉ vidis tion en iu tre fidinda fonto.Estas ja normale, se oni uzas la akuzativon anstataŭ prepozicio. Mia demando estas pri la pasiva formo 'kulpita', kiu ŝajnas al mi iom stranga.
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 19 يونيو، 2011 3:36:19 م
Tamen, eble 'kulp' estas unu el tiu radikoj kies kaplista formo ne estas evidenta - povintus esti 'kulpo'.
Sed la tradicio klare subtenas, ne akuzu lin, li ne kulpas, kaj li kulpigas sian patron pro ĉiu misfortuno en la vivo.
henma (عرض الملف الشخصي) 19 يونيو، 2011 4:13:41 م
sudanglo:En NPIV la kaplistigo estas kulpa (adjektiva formo), do oni atendus 'kulpigita', same kiel 'blankigita'.PIV ankaŭ difinas kulpi kiel transitiva (sed la ununura ekzemplo estas 'kiu kulpas pri la ŝteligo?').
Tamen, eble 'kulp' estas unu el tiu radikoj kies kaplista formo ne estas evidenta - povintus esti 'kulpo'.
Sed la tradicio klare subtenas, ne akuzu lin, li ne kulpas, kaj li kulpigas sian patron pro ĉiu misfortuno en la vivo.
Amike,
Daniel.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 19 يونيو، 2011 4:21:15 م
sudanglo:En NPIV la kaplistigo estas kulpa (adjektiva formo), do oni atendus 'kulpigita', same kiel 'blankigita'.Eh - ne, temas pri io alia ol kulpigita, vidu la ekzemplon en la unua mesaĝo.
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 19 يونيو، 2011 5:25:31 م
Se mi dirus 'Kolektiva indigno, kaŭzata de ia malbona ago kulpigita de respektata publika persono' tio certe sonus strange - minimume mi devus anstataŭigi la 'de' per 'al'.
Solvo estus diri 'atribuita al respektata persono'. Povas estiĝi skandalo eĉ se la respektata persono estas efektive senkulpa.
Demando. Se oni konsiderus la bazan formon esti 'kulpo', ĉu tiam kulpa, kulpi, kulpigi, senkulpigi ktp., povus reteni siajn tradiciajn signifojn sen ofendi la kutimajn ŝablonojn de vort-konstruo?
Ĉu tio malfermus vojon por diri 'kulpita' en la senco de 'montri kulpon per ago'.
'Lumita' estas, mi pensas, uzata en la senco 'montri lumon per ago'. Ekz. Ŝi certe dormas ĉar mi vidas neniun lumitan fenestron en la domo.
Resume, mi pensas ke la eraro eble ne kuŝas en la vorto 'kulpita' per si mem, sed en la postsekvigo de la prepozicio 'de' - kiu kondukas al pasiva interpreto.
Ĉu mi riskus diri 'la kulpitaj faktoroj en la afero evidentiĝis poste misidentigitaj'
Eble mi tro sofistis.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 19 يونيو، 2011 8:12:52 م
sudanglo (عرض الملف الشخصي) 20 يونيو، 2011 10:56:34 ص
Se la vortaro formo estu 'kulpa' kaj ne 'kulpo', tiam oni ne imitus la kutimajn ŝablonojn de Esperanto dirante 'kulpi ion aŭ iun'. Same kiel oni NE diras 'grandi ion' aŭ 'ruĝi ion' aŭ 'beli ion'.
Se oni, tamen permesus 'kulpi krimon', (anstaŭigo de prepozicio per la akuzativo) oni ne necese permesus diriĝi 'krimo kulpita de iu' (plena pasivigo).
Se la baza (vortara) formo estus 'kulpo', tio kreus pli da ebloj en la uzo de 'kulpi/kulpita' sen malobservo de la kutimoj en la pluformado.
Mi certe konsentas ke 'ago, kulpita de respektata persono' agacas. 'Ago, kulpita al respektata persono' estas pli akceptebla.
Ĉu ŝokas la jena frazo: 'Nia malsukceso, eĉ se kulpita al la malbona vetero, tamen multe ĉagrenis nin'?