Ir ao conteúdo

Kulpita de...?!

de Chainy, 19 de junho de 2011

Mensagens: 16

Idioma: Esperanto

Chainy (Mostrar o perfil) 19 de junho de 2011 11:59:07

Vendredon la Vorto de la Tago ĉe Lernu estis:
SKANDALO

Kolektiva indigno, kaŭzata de ia malbona ago kulpita de respektata publika persono.
La uzo de 'kulpita' ŝajnas al mi iom stranga. Laŭ NPIV2002 kaj ReVo, 'kulpi' signifas 'esti kulpa pri io'. Ekzemple,

"Li kulpas pri tiu ŝtelo"

Laŭ la frazo pri 'skandalo' devas esti eble, ke oni diru tion en pasiva maniero:

"La ŝtelo estas kulpita de li" - sed tio ŝajnas tre stranga, almenaŭ al mi.

En la kazo de la frazo pri la skandalo, mi ŝanĝus la frazon al:

"Kolektiva indigno, kaŭzata de ia malbona ago pri kiu kulpas respektata publika persono."

Kial uzi la pasivon, kiam ĝi eĉ ne necesas?!

Sxak (Mostrar o perfil) 19 de junho de 2011 13:06:07

Ankaŭ mi uzas "kulpas pri io", sed opinias tute ĝusta "kulpas ion" Kaj ŝajnas al mi, ke mi eĉ vidis tion en iu tre fidinda fonto.

Chainy (Mostrar o perfil) 19 de junho de 2011 13:20:53

Ŝak:Ankaŭ mi uzas "kulpas pri io", sed opinias tute ĝusta "kulpas ion" Kaj ŝajnas al mi, ke mi eĉ vidis tion en iu tre fidinda fonto.
Estas ja normale, se oni uzas la akuzativon anstataŭ prepozicio. Mia demando estas pri la pasiva formo 'kulpita', kiu ŝajnas al mi iom stranga.

darkweasel (Mostrar o perfil) 19 de junho de 2011 13:51:15

Chainy:
Ŝak:Ankaŭ mi uzas "kulpas pri io", sed opinias tute ĝusta "kulpas ion" Kaj ŝajnas al mi, ke mi eĉ vidis tion en iu tre fidinda fonto.
Estas ja normale, se oni uzas la akuzativon anstataŭ prepozicio. Mia demando estas pri la pasiva formo 'kulpita', kiu ŝajnas al mi iom stranga.
Eble stranga, sed pro la komprenebleco de kulpi ion tute ĝusta.

sudanglo (Mostrar o perfil) 19 de junho de 2011 15:36:19

En NPIV la kaplistigo estas kulpa (adjektiva formo), do oni atendus 'kulpigita', same kiel 'blankigita'.

Tamen, eble 'kulp' estas unu el tiu radikoj kies kaplista formo ne estas evidenta - povintus esti 'kulpo'.

Sed la tradicio klare subtenas, ne akuzu lin, li ne kulpas, kaj li kulpigas sian patron pro ĉiu misfortuno en la vivo.

henma (Mostrar o perfil) 19 de junho de 2011 16:13:41

sudanglo:En NPIV la kaplistigo estas kulpa (adjektiva formo), do oni atendus 'kulpigita', same kiel 'blankigita'.

Tamen, eble 'kulp' estas unu el tiu radikoj kies kaplista formo ne estas evidenta - povintus esti 'kulpo'.

Sed la tradicio klare subtenas, ne akuzu lin, li ne kulpas, kaj li kulpigas sian patron pro ĉiu misfortuno en la vivo.
PIV ankaŭ difinas kulpi kiel transitiva (sed la ununura ekzemplo estas 'kiu kulpas pri la ŝteligo?').

Amike,

Daniel.

darkweasel (Mostrar o perfil) 19 de junho de 2011 16:21:15

sudanglo:En NPIV la kaplistigo estas kulpa (adjektiva formo), do oni atendus 'kulpigita', same kiel 'blankigita'.
Eh - ne, temas pri io alia ol kulpigita, vidu la ekzemplon en la unua mesaĝo.

sudanglo (Mostrar o perfil) 19 de junho de 2011 17:25:31

Kulpigi akiris la signifon de akuzi, aŭ atribui kulpon al. Sed oni ne povas akuzi agon.

Se mi dirus 'Kolektiva indigno, kaŭzata de ia malbona ago kulpigita de respektata publika persono' tio certe sonus strange - minimume mi devus anstataŭigi la 'de' per 'al'.

Solvo estus diri 'atribuita al respektata persono'. Povas estiĝi skandalo eĉ se la respektata persono estas efektive senkulpa.

Demando. Se oni konsiderus la bazan formon esti 'kulpo', ĉu tiam kulpa, kulpi, kulpigi, senkulpigi ktp., povus reteni siajn tradiciajn signifojn sen ofendi la kutimajn ŝablonojn de vort-konstruo?

Ĉu tio malfermus vojon por diri 'kulpita' en la senco de 'montri kulpon per ago'.

'Lumita' estas, mi pensas, uzata en la senco 'montri lumon per ago'. Ekz. Ŝi certe dormas ĉar mi vidas neniun lumitan fenestron en la domo.

Resume, mi pensas ke la eraro eble ne kuŝas en la vorto 'kulpita' per si mem, sed en la postsekvigo de la prepozicio 'de' - kiu kondukas al pasiva interpreto.

Ĉu mi riskus diri 'la kulpitaj faktoroj en la afero evidentiĝis poste misidentigitaj'

Eble mi tro sofistis.

darkweasel (Mostrar o perfil) 19 de junho de 2011 20:12:52

sudanglo, vi denove skribas pri io tute alia. Tiu ĉi fadeno temas pri tio, ĉu eblas diri ekzemple kulpi krimon anstataŭ kulpi pri krimo - kaj do, ĉu eblas paroli pri krimo kulpita de iu.

sudanglo (Mostrar o perfil) 20 de junho de 2011 10:56:34

Nu lasu ke mi reformulu miajn pensojn, Dark Weasel.

Se la vortaro formo estu 'kulpa' kaj ne 'kulpo', tiam oni ne imitus la kutimajn ŝablonojn de Esperanto dirante 'kulpi ion aŭ iun'. Same kiel oni NE diras 'grandi ion' aŭ 'ruĝi ion' aŭ 'beli ion'.

Se oni, tamen permesus 'kulpi krimon', (anstaŭigo de prepozicio per la akuzativo) oni ne necese permesus diriĝi 'krimo kulpita de iu' (plena pasivigo).

Se la baza (vortara) formo estus 'kulpo', tio kreus pli da ebloj en la uzo de 'kulpi/kulpita' sen malobservo de la kutimoj en la pluformado.

Mi certe konsentas ke 'ago, kulpita de respektata persono' agacas. 'Ago, kulpita al respektata persono' estas pli akceptebla.

Ĉu ŝokas la jena frazo: 'Nia malsukceso, eĉ se kulpita al la malbona vetero, tamen multe ĉagrenis nin'?

De volta à parte superior