PAG ne plu havebla!?
by Chainy, June 19, 2011
Messages: 3
Language: Esperanto
Chainy (User's profile) June 19, 2011, 7:17:55 PM
Mi tre miris, kiam mi eksciis ke La Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay-Waringhien ne plu haveblas! Nu almenaŭ ne per la libroservo de la UEA aŭ per la Esperanto-Buchversand en Germanio.
Estas strange, ke ne eblas aĉeti tian gravan libron pri gramatiko. Ĉu vere estas tiel?
Estas strange, ke ne eblas aĉeti tian gravan libron pri gramatiko. Ĉu vere estas tiel?
darkweasel (User's profile) June 19, 2011, 7:56:47 PM
Ĝi ĉiuokaze ie en tiu ĉi forumo estas elŝutebla.
Chainy (User's profile) June 21, 2011, 10:15:54 AM
darkweasel:Ĝi ĉiuokaze ie en tiu ĉi forumo estas elŝutebla.jes, sed estas tre malfacile uzi tiun pdf-dosieron, almenaŭ sur mia komputilo. Ĉio moviĝas tiel malrapide!
Kutime mi uzas PMEG, sed de tempo al tempo estas interese kaj helpe legi PAG.