본문으로

PAG ne plu havebla!?

글쓴이: Chainy, 2011년 6월 19일

글: 3

언어: Esperanto

Chainy (프로필 보기) 2011년 6월 19일 오후 7:17:55

Mi tre miris, kiam mi eksciis ke La Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay-Waringhien ne plu haveblas! Nu almenaŭ ne per la libroservo de la UEA aŭ per la Esperanto-Buchversand en Germanio.

Estas strange, ke ne eblas aĉeti tian gravan libron pri gramatiko. Ĉu vere estas tiel?

darkweasel (프로필 보기) 2011년 6월 19일 오후 7:56:47

Ĝi ĉiuokaze ie en tiu ĉi forumo estas elŝutebla.

Chainy (프로필 보기) 2011년 6월 21일 오전 10:15:54

darkweasel:Ĝi ĉiuokaze ie en tiu ĉi forumo estas elŝutebla.
jes, sed estas tre malfacile uzi tiun pdf-dosieron, almenaŭ sur mia komputilo. Ĉio moviĝas tiel malrapide!

Kutime mi uzas PMEG, sed de tempo al tempo estas interese kaj helpe legi PAG.

다시 위로