Към съдържанието

Kiel traduki la esprimon "Baby Boom"?

от mgasilva, 21 юни 2011

Съобщения: 9

Език: Esperanto

mgasilva (Покажи профила) 21 юни 2011, 01:50:04

Saluton!

Mi pardonpetu pro uzo de la angla en la temo de la fadeno, sed mi ne certas ĉu estas alia maniero diri precize tion.

Temas pri la plialtiĝo de la naskiĝa kvociento post la dua mondmilito. Kiel diri tion en Esperanto?

Mi jam sensukcese traserĉis Vikipedion...

Dankon,

Marcelo

mgasilva (Покажи профила) 21 юни 2011, 01:54:29

Mi faris liston kun kelkaj eblaĵoj:

Ĉu...

- Beba eksplodo?
- Beb-eksplodo?
- Beb-bum'?
- Naskiĝ-eksplodo?

Dankon

Marcelo

Chainy (Покажи профила) 21 юни 2011, 09:53:27

"Demografia eksplodo"

NJ Esperantist (Покажи профила) 21 юни 2011, 10:14:07

mgasilva:Saluton!

Mi pardonpetu pro uzo de la angla en la temo de la fadeno, sed mi ne certas ĉu estas alia maniero diri precize tion.

Temas pri la plialtiĝo de la naskiĝa kvociento post la dua mondmilito. Kiel diri tion en Esperanto?

Mi jam sensukcese traserĉis Vikipedion...

Dankon,

Marcelo
eble 'postmilita naskitado'

sudanglo (Покажи профила) 21 юни 2011, 10:16:20

Eble plej simple, nasko-ondo. Ekz. dum la postmilita nasko-ondo.

Ekzistas la vorto 'haŭso', kiel faka vorto por 'boom' en la senco ekonomika.

Por 'baby-boomers' - nasko-onda generacio.

Pli komike/bildece vi povus diri nasko-cunamo por 'baby-boom'.

mgasilva (Покажи профила) 22 юни 2011, 02:02:25

Ĉe Vikitrans mi trovis la esprimon "bebhaŭso". Ĉu ĝi taŭgas? Kion vi pensas?

sudanglo (Покажи профила) 22 юни 2011, 08:29:28

Se vi volas uzi 'haŭso', mi preferus 'nasko-haŭso', sed kiel mi atentigis ĝi estas faka termino, kaj eble ne bone konata.

La altiĝo de naskoj por kiu vi serĉas esprimon similis al ondo. Ĝi estiĝis kreskante kaj poste forfalis al pli malalta nivelo, ĝuste kiel ondo ĉe la maro.

Eble vi preferus 'nasko-pintiĝo'.

glig (Покажи профила) 22 юни 2011, 09:48:14

mgasilva:Naskiĝ-eksplodo
Tiu ĉi esprimo plaĉas al mi, kaj ankaŭ "nasko-cunamo". lango.gif

Miland (Покажи профила) 30 юни 2011, 09:08:10

Jen alia sugesto: infanpopola pligrandiĝo. Malgraŭ tio, ke "boom" uziĝas por esprimi la sonon de eksplodo anglalingve, miaopinie la uzado de la vorto ĉi tie estas hiperbolo.

Обратно нагоре