Aportes: 9
Idioma: Esperanto
mgasilva (Mostrar perfil) 21 de junio de 2011 01:50:04
Mi pardonpetu pro uzo de la angla en la temo de la fadeno, sed mi ne certas ĉu estas alia maniero diri precize tion.
Temas pri la plialtiĝo de la naskiĝa kvociento post la dua mondmilito. Kiel diri tion en Esperanto?
Mi jam sensukcese traserĉis Vikipedion...
Dankon,
Marcelo
mgasilva (Mostrar perfil) 21 de junio de 2011 01:54:29
Ĉu...
- Beba eksplodo?
- Beb-eksplodo?
- Beb-bum'?
- Naskiĝ-eksplodo?
Dankon
Marcelo
Chainy (Mostrar perfil) 21 de junio de 2011 09:53:27
NJ Esperantist (Mostrar perfil) 21 de junio de 2011 10:14:07
mgasilva:Saluton!eble 'postmilita naskitado'
Mi pardonpetu pro uzo de la angla en la temo de la fadeno, sed mi ne certas ĉu estas alia maniero diri precize tion.
Temas pri la plialtiĝo de la naskiĝa kvociento post la dua mondmilito. Kiel diri tion en Esperanto?
Mi jam sensukcese traserĉis Vikipedion...
Dankon,
Marcelo
sudanglo (Mostrar perfil) 21 de junio de 2011 10:16:20
Ekzistas la vorto 'haŭso', kiel faka vorto por 'boom' en la senco ekonomika.
Por 'baby-boomers' - nasko-onda generacio.
Pli komike/bildece vi povus diri nasko-cunamo por 'baby-boom'.
mgasilva (Mostrar perfil) 22 de junio de 2011 02:02:25
sudanglo (Mostrar perfil) 22 de junio de 2011 08:29:28
La altiĝo de naskoj por kiu vi serĉas esprimon similis al ondo. Ĝi estiĝis kreskante kaj poste forfalis al pli malalta nivelo, ĝuste kiel ondo ĉe la maro.
Eble vi preferus 'nasko-pintiĝo'.
glig (Mostrar perfil) 22 de junio de 2011 09:48:14
mgasilva:Naskiĝ-eksplodoTiu ĉi esprimo plaĉas al mi, kaj ankaŭ "nasko-cunamo".
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Miland (Mostrar perfil) 30 de junio de 2011 09:08:10