Al la enhavo

Ĉu Reunuiĝo de Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo estas Utopio?

de Demian, 2011-junio-21

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Demian (Montri la profilon) 2011-junio-21 13:22:21

Antaŭ 70 jaroj, la angloj regis la teritorio en Azio, kiun oni nomas kiel Sud-Azio. La angloj ofte diris, ke Sud-Azio estis gemo de sia imperio kaj nomis ĝin Brita Barato. La sud-azianoj mem nomis la landon kiel Hindustano.

Kiam la angloj lasis la sub-kontinenton en 1947, du nacioj kreiĝis el Hindustano - Barato kaj Pakistano. De komenco de sia kreado, ambaŭ nacioj militis multfoje kaj ilia milito en 1971 kaŭzis disigon de Pakistano; Bangladeŝo estis kreiita.

La prima kialo por krei malsamajn naciojn estis religio. Barato kaj Bangladeŝo estas sekularaj nacioj hodiaŭ kaj en Pakistano nur tribanoj apud la bordo de Afganistano estas islamistoj. La nacio estas plejparte sekulara ankaŭ.

Eĉ la lingvo de baratanoj kaj pakistanoj estas la sama, kvankam ili nomas la saman lingvon malsame - hinda kaj uruda.

Miaj demandoj estas:

1. Kion vi pensas pri reuniĝo de Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo?
2. Kiel la celo povas esti realigota?

Demian (Montri la profilon) 2011-junio-21 16:25:52

michijo:Mi vidas filmon nomita: "La Argilon Birdon". Ĝi rakontas unu familian, dum la Bangladeŝa Libereca Milito. La patro estas Islamana, kaj li kredas je ia religia unio inter Okcidenta Pakistano kaj Orienta Pakistano (Bangladeŝo). Usono subtenis Pakistano kiel parto de la Malvarma Milito.

Via demando rilatas je la Afganujo milito ankaŭ, kiel Pakistano estas strategia por la nafto, kiu venos el Turkmenujo kaj Kazaĥujo, trans Afganujo, ĝis la Barata nafto merkato.

Eksterlandaj Kompanioj en Pakistano estas nuntempe: "Brita Gaso", "Lasmo", "Gaz de France", "Shell", "Unocal", kaj "Unio de Teksaso kaj Pakistano".

Mi trovis artikolon pri Usona knabo, kiu estas deportanto el Teksaso. Mi pensas ĝi estas tre intereso, kial la knabo estas Bangladeŝano.
Pardonon al mi amiko sed mi ne komprenis vian respondon. Kion vi volas diri per informi nin de tiuj scioj? demando.gif

zan (Montri la profilon) 2011-junio-23 01:53:40

Pardonu mian simplan demandon.

Ĉu ekzistas la propono reunuigi la tri landojn?

Demian (Montri la profilon) 2011-junio-23 04:46:30

zan:Pardonu mian simplan demandon.

Ĉu ekzistas la propono reunuigi la tri landojn?
Kara Zan,

Certe ne! Laŭ miaj scioj, ne ekzistas iu ajn oficiala propono. (T_T)

zan (Montri la profilon) 2011-junio-24 00:40:14

Nuntempa Barato estas sufiĉe granda ŝtato. Nuntempe, ju pli granda des pli potenca ŝtato. Se la unuiĝo naskos pli grandan ŝtaton, la tri landoj ege profitos, ĉu ne? Se la junaj landanoj en la tri landoj superos religian diferencon kaj kune kun celos ekonomian forton, la unuiĝo realiĝos. Sed pro tio eble aliaj landoj malhelpos tion. La tri landanoj devos venki kontraŭ tio.

Mi ne volas diri, ke la unuiĝo estas utopio, kaj ne povas diri, ke ĝi realiĝos antaŭ 2030, se nun ne troviĝas oficiala propono.

patrik (Montri la profilon) 2011-junio-24 04:16:16

Mi miregas, ke vi estas tiel naiva, Demian. senkulpa.gif Tia reunuiĝo tute ne eblas. Ĉu vi vere pensas, ke la pakistananoj kaj bangladeŝanoj konsentas je tia propono? Hahahahaha~! rido.gif

Miland (Montri la profilon) 2011-junio-24 12:40:01

La fadena demando memorigas min pri kunveno en Anglio por homoj devenante de Barato. Troviĝis demando en kvizo: en kiu lando estas la plej granda nombro de homoj, devenante de Barato? Unu lerta ulo diris "Pakistano - ĉar ili ja estas Baratanoj, ĉu plaĉas al ili, aŭ ne!" La kvizestro respondis, ke estas bona ideo, tamen ili ne pensas tiamaniere. (La ĝusta respondo, iom surpriza, efektive estas Birmo, kvankam estas sufiĉe grandaj Barataj diasporoj en okcidentaj landoj).

Serioze, Barato jam havas grandan minoritaton de islamanoj. Mi dubas, ĉu plaĉus al la lando pligrandigi ĝin, precipe ĉar ensorbi Pakistanon necesigus ensorbi la Talebananojn en la nord-okcidento de la lando.

Miland (Montri la profilon) 2011-junio-24 16:14:13

Oni ne senkulpigu iun ajn terorisman agon. Tamen, tiu artikolo estas akompanataj de kritikaj komentoj, kiuj miaopinie ankaŭ estas legindaj.

Ladek (Montri la profilon) 2011-julio-01 17:14:58

Jes vi pravas,la reunuiĝo de Hindustanio,Pakistanio kaj Bangladeŝio estas utopio,sed belega kaj praktika sonĝo.Estas ebleco krei ekonomikan,merkatan kaj defendan union.Mi scias,ke vojo estos tre longa,ĉio dependas de civitanoj de la landoj.Estas necesa nuligi problemojn inter la ŝtatoj.Sola Hindustanio estas jam nun grandpotenca.Ankau Pakistanio estas potenca lando.La islamo ne estas problemo,problemo estas,kiam ia ajn religio influas politikon.Homoj devas resti liberaj.
Ankau nia lando disfalis(Ĉeĥoslovakio)Nun ni havas Ĉeĥan kaj Slovakan respublikon.Ambaŭ landoj estas nun membroj de Europa unio kaj ofte kunlaboras.

Miland (Montri la profilon) 2011-julio-01 18:30:25

Ladek:La islamo ne estas problemo...
Miaopinie vi subtaksas la gravecon de religio en la rilatoj inter la landoj. Dum la partigo en la 1940-aj jaroj, multaj homoj mortis. Ĝis tiam okazis fojfoje interkomunumaj konfliktoj en Barato. Ne mencii la problemo de Kaŝmiro. Kaj nun ni havas la Talebano en Pakistano, kaj registaro kiu ne kuraĝas respekti relegian liberecon; la religiaj minoritatoj en Pakistanoj estas persekutataj. La leĝo pri "blasfemo" ofte estas persekutilo kontraŭ kristanoj. La kristana ministro kiu kontraŭis ĝin murdiĝis, kaj la kabineto ne subtenis lin.
Mi dubas, ke la estonteco de Pakistano estos feliĉa.

Reen al la supro