المشاركات: 11
لغة: Esperanto
Demian (عرض الملف الشخصي) 21 يونيو، 2011 1:22:21 م
Kiam la angloj lasis la sub-kontinenton en 1947, du nacioj kreiĝis el Hindustano - Barato kaj Pakistano. De komenco de sia kreado, ambaŭ nacioj militis multfoje kaj ilia milito en 1971 kaŭzis disigon de Pakistano; Bangladeŝo estis kreiita.
La prima kialo por krei malsamajn naciojn estis religio. Barato kaj Bangladeŝo estas sekularaj nacioj hodiaŭ kaj en Pakistano nur tribanoj apud la bordo de Afganistano estas islamistoj. La nacio estas plejparte sekulara ankaŭ.
Eĉ la lingvo de baratanoj kaj pakistanoj estas la sama, kvankam ili nomas la saman lingvon malsame - hinda kaj uruda.
Miaj demandoj estas:
1. Kion vi pensas pri reuniĝo de Barato, Pakistano kaj Bangladeŝo?
2. Kiel la celo povas esti realigota?
Demian (عرض الملف الشخصي) 21 يونيو، 2011 4:25:52 م
michijo:Mi vidas filmon nomita: "La Argilon Birdon". Ĝi rakontas unu familian, dum la Bangladeŝa Libereca Milito. La patro estas Islamana, kaj li kredas je ia religia unio inter Okcidenta Pakistano kaj Orienta Pakistano (Bangladeŝo). Usono subtenis Pakistano kiel parto de la Malvarma Milito.Pardonon al mi amiko sed mi ne komprenis vian respondon. Kion vi volas diri per informi nin de tiuj scioj?
Via demando rilatas je la Afganujo milito ankaŭ, kiel Pakistano estas strategia por la nafto, kiu venos el Turkmenujo kaj Kazaĥujo, trans Afganujo, ĝis la Barata nafto merkato.
Eksterlandaj Kompanioj en Pakistano estas nuntempe: "Brita Gaso", "Lasmo", "Gaz de France", "Shell", "Unocal", kaj "Unio de Teksaso kaj Pakistano".
Mi trovis artikolon pri Usona knabo, kiu estas deportanto el Teksaso. Mi pensas ĝi estas tre intereso, kial la knabo estas Bangladeŝano.
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
zan (عرض الملف الشخصي) 23 يونيو، 2011 1:53:40 ص
Ĉu ekzistas la propono reunuigi la tri landojn?
Demian (عرض الملف الشخصي) 23 يونيو، 2011 4:46:30 ص
zan:Pardonu mian simplan demandon.Kara Zan,
Ĉu ekzistas la propono reunuigi la tri landojn?
Certe ne! Laŭ miaj scioj, ne ekzistas iu ajn oficiala propono. (T_T)
zan (عرض الملف الشخصي) 24 يونيو، 2011 12:40:14 ص
Mi ne volas diri, ke la unuiĝo estas utopio, kaj ne povas diri, ke ĝi realiĝos antaŭ 2030, se nun ne troviĝas oficiala propono.
patrik (عرض الملف الشخصي) 24 يونيو، 2011 4:16:16 ص
![senkulpa.gif](/images/smileys/senkulpa.gif)
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Miland (عرض الملف الشخصي) 24 يونيو، 2011 12:40:01 م
Serioze, Barato jam havas grandan minoritaton de islamanoj. Mi dubas, ĉu plaĉus al la lando pligrandigi ĝin, precipe ĉar ensorbi Pakistanon necesigus ensorbi la Talebananojn en la nord-okcidento de la lando.
Miland (عرض الملف الشخصي) 24 يونيو، 2011 4:14:13 م
Ladek (عرض الملف الشخصي) 1 يوليو، 2011 5:14:58 م
Ankau nia lando disfalis(Ĉeĥoslovakio)Nun ni havas Ĉeĥan kaj Slovakan respublikon.Ambaŭ landoj estas nun membroj de Europa unio kaj ofte kunlaboras.
Miland (عرض الملف الشخصي) 1 يوليو، 2011 6:30:25 م
Ladek:La islamo ne estas problemo...Miaopinie vi subtaksas la gravecon de religio en la rilatoj inter la landoj. Dum la partigo en la 1940-aj jaroj, multaj homoj mortis. Ĝis tiam okazis fojfoje interkomunumaj konfliktoj en Barato. Ne mencii la problemo de Kaŝmiro. Kaj nun ni havas la Talebano en Pakistano, kaj registaro kiu ne kuraĝas respekti relegian liberecon; la religiaj minoritatoj en Pakistanoj estas persekutataj. La leĝo pri "blasfemo" ofte estas persekutilo kontraŭ kristanoj. La kristana ministro kiu kontraŭis ĝin murdiĝis, kaj la kabineto ne subtenis lin.
Mi dubas, ke la estonteco de Pakistano estos feliĉa.