Al la enhavo

Pri la pola lingvo

de vincas, 2011-junio-23

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2011-junio-23 18:10:15

Ĉu vi volus scii la polan? Mi lernas ĝin. Fakte mi lernas kelkajn lingvojn. Tia mi estas, mi lernas multe da lingvoj, sed neniu el ili povas paroli. Eble mi tre paroletas en la angla lingvo. Do, kial bezonus lerni polan? Jes, pola lingvo estus utila por mi.

henma (Montri la profilon) 2011-junio-23 19:18:42

vincas:Ĉu vi volus scii la polan? Mi lernas ĝin. Fakte mi lernas kelkajn lingvojn. Tia mi estas, mi lernas multe da lingvoj, sed neniu el ili povas paroli. Eble mi tre paroletas en la angla lingvo. Do, kial bezonus lerni polan? Jes, pola lingvo estus utila por mi.
Mi pensas, ke la pola lingvo sonas tre bele... Sed ĝi estas tre malfacila malgajo.gif

Ĝi havas vortojn tre malsimilajn al la hispanaj (same kiel aliaj slavaj lingvoj) kaj ankaŭ havas tre malfacile prononceblaj konsonantoj por mi.

Estas malfacile por hispanoparolantoj lerni ĵ, ĝ kaj ŝ, ĉar ni nur havas ĉ kaj iom simila al ĵ aŭ j... Por mi, lerni ź, ś, dź, ć, ż/rz, sz, dż kaj cz estus granda tasko.

Ankaŭ la vokalo y estas stranga por mi.

Sed eble iam mi klopodos lerni ĝin.

Amike,

Daniel.

geo63 (Montri la profilon) 2011-junio-23 20:51:26

henma:

La pola kaj hispana lingvoj havas tre similajn konsonantojn kaj vokalojn - mi scias tion ĉi ĉar mi lernis la hispanan antaŭ kelkaj jaroj. Do mi pensas, ke la prononcado ne estus tiel malfacila por hispanoj kiel Vi pensas. Mi parolis kelkfoje kun kubanoj studantaj en Krakovo, kaj ilia prononcado estis akceptebla. La vera malfacileco de la pola lingvo troviĝas en la gramatiko, kiu estas tiel kompleksa, ke eĉ poloj mem faras erarojn (tri genroj, sep kazoj por substantivoj kaj adjektivoj, ĉiu verbo konjugas - kaj ĉi tio estas nur la komenco). Dank'al Dio la pola ne estas la internacia lingvo kaj nur lingvoamantoj ĝin lernas (kvankam vi povas trovi polojn en ĉiu lando sur ĉiu kontinento - ankaŭ sur Antarktido, ni estas tre moviĝema nacio).

"Quando esta vipera pica no hay remedio en la botica." sal.gif

Vortoj similaj:

hispana - pola = signifo en la pola lingvo

casa - kasa = monŝranko/kaso
cosa - koza = kaprino
mucho - mucho = vi muŝo (vokativo)
muy - mój = mia
y - i - kaj
e - e - rezigno
...

vincas (Montri la profilon) 2011-junio-24 09:24:46

Eble iu povus rekomendi al mi iom da simplaj legaĵoj.

> Mi pensas, ke la pola lingvo sonas tre bele... Sed ĝi estas tre malfacila malgajo.gif

Jes, ĝi sonas bele, Jes, ĝi estas malfacila, sed ne tre.

> sep kazoj por substantivoj kaj adjektivoj, ĉiu verbo konjugas - kaj ĉi tio estas nur la komenco

Do, kiel litova :]

geo63 (Montri la profilon) 2011-junio-24 16:29:11

vincas:... Mi pensas, ke la pola lingvo sonas tre bele... Sed ĝi estas tre malfacila malgajo.gif

Jes, ĝi sonas bele, Jes, ĝi estas malfacila, sed ne tre...
Estas nacioj por kiuj la pola lingvo estas tre malfacila (angloj, germanoj). Evidente litovoj ne apartenas al ili. Kaj ĉu la pola lingvo estas bela aŭ malbela - por mi ĝi estas la denaska lingvo kaj pro tio mia opinio ne estos neŭtrala.

Pole:

Są narody, dla których język polski jest bardzo trudny (Anglicy, Niemcy). Widocznie Litwini do nich nie należą. A czy język polski jest lub nie jest piękny - dla mnie to język ojczysty i z tego powodu moja opinia nie będzie neutralna.

Amike

Jurek.

vincas (Montri la profilon) 2011-junio-24 16:53:19

geo63:
Pole:
Są narody, dla których język polski jest bardzo trudny (Anglicy, Niemcy). Widocznie Litwini do nich nie należą. A czy język polski jest lub nie jest piękny - dla mnie to język ojczysty i z tego powodu moja opinia nie będzie neutralna.

Amike

Jurek.
Ho, mi komprenis ĉion.
Dankon.

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-12 15:01:25

Nu, kie estas amantoj de la pola lingvo?

Koracio (Montri la profilon) 2011-julio-18 18:14:45

Hungaro kap Polo estas du amikoj, ili batalas kune, ili drinkas vinon kune.

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-19 10:31:59

Koracio:Hungaro kap Polo estas du amikoj, ili batalas kune, ili drinkas vinon kune.
Mi aŭdis pri tio.

Litovoj regis Polion.
De Władysław II Jagiełło ĝis Zygmunt II August.

vincas (Montri la profilon) 2011-julio-19 10:36:17

Ho litovoj regis multe da landoj. Ankaŭ Hungario.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Jogajlidoj

Reen al la supro