Więcej

Pri la pola lingvo

od vincas, 23 czerwca 2011

Wpisy: 21

Język: Esperanto

vincas (Pokaż profil) 23 czerwca 2011, 18:10:15

Ĉu vi volus scii la polan? Mi lernas ĝin. Fakte mi lernas kelkajn lingvojn. Tia mi estas, mi lernas multe da lingvoj, sed neniu el ili povas paroli. Eble mi tre paroletas en la angla lingvo. Do, kial bezonus lerni polan? Jes, pola lingvo estus utila por mi.

henma (Pokaż profil) 23 czerwca 2011, 19:18:42

vincas:Ĉu vi volus scii la polan? Mi lernas ĝin. Fakte mi lernas kelkajn lingvojn. Tia mi estas, mi lernas multe da lingvoj, sed neniu el ili povas paroli. Eble mi tre paroletas en la angla lingvo. Do, kial bezonus lerni polan? Jes, pola lingvo estus utila por mi.
Mi pensas, ke la pola lingvo sonas tre bele... Sed ĝi estas tre malfacila malgajo.gif

Ĝi havas vortojn tre malsimilajn al la hispanaj (same kiel aliaj slavaj lingvoj) kaj ankaŭ havas tre malfacile prononceblaj konsonantoj por mi.

Estas malfacile por hispanoparolantoj lerni ĵ, ĝ kaj ŝ, ĉar ni nur havas ĉ kaj iom simila al ĵ aŭ j... Por mi, lerni ź, ś, dź, ć, ż/rz, sz, dż kaj cz estus granda tasko.

Ankaŭ la vokalo y estas stranga por mi.

Sed eble iam mi klopodos lerni ĝin.

Amike,

Daniel.

geo63 (Pokaż profil) 23 czerwca 2011, 20:51:26

henma:

La pola kaj hispana lingvoj havas tre similajn konsonantojn kaj vokalojn - mi scias tion ĉi ĉar mi lernis la hispanan antaŭ kelkaj jaroj. Do mi pensas, ke la prononcado ne estus tiel malfacila por hispanoj kiel Vi pensas. Mi parolis kelkfoje kun kubanoj studantaj en Krakovo, kaj ilia prononcado estis akceptebla. La vera malfacileco de la pola lingvo troviĝas en la gramatiko, kiu estas tiel kompleksa, ke eĉ poloj mem faras erarojn (tri genroj, sep kazoj por substantivoj kaj adjektivoj, ĉiu verbo konjugas - kaj ĉi tio estas nur la komenco). Dank'al Dio la pola ne estas la internacia lingvo kaj nur lingvoamantoj ĝin lernas (kvankam vi povas trovi polojn en ĉiu lando sur ĉiu kontinento - ankaŭ sur Antarktido, ni estas tre moviĝema nacio).

"Quando esta vipera pica no hay remedio en la botica." sal.gif

Vortoj similaj:

hispana - pola = signifo en la pola lingvo

casa - kasa = monŝranko/kaso
cosa - koza = kaprino
mucho - mucho = vi muŝo (vokativo)
muy - mój = mia
y - i - kaj
e - e - rezigno
...

vincas (Pokaż profil) 24 czerwca 2011, 09:24:46

Eble iu povus rekomendi al mi iom da simplaj legaĵoj.

> Mi pensas, ke la pola lingvo sonas tre bele... Sed ĝi estas tre malfacila malgajo.gif

Jes, ĝi sonas bele, Jes, ĝi estas malfacila, sed ne tre.

> sep kazoj por substantivoj kaj adjektivoj, ĉiu verbo konjugas - kaj ĉi tio estas nur la komenco

Do, kiel litova :]

geo63 (Pokaż profil) 24 czerwca 2011, 16:29:11

vincas:... Mi pensas, ke la pola lingvo sonas tre bele... Sed ĝi estas tre malfacila malgajo.gif

Jes, ĝi sonas bele, Jes, ĝi estas malfacila, sed ne tre...
Estas nacioj por kiuj la pola lingvo estas tre malfacila (angloj, germanoj). Evidente litovoj ne apartenas al ili. Kaj ĉu la pola lingvo estas bela aŭ malbela - por mi ĝi estas la denaska lingvo kaj pro tio mia opinio ne estos neŭtrala.

Pole:

Są narody, dla których język polski jest bardzo trudny (Anglicy, Niemcy). Widocznie Litwini do nich nie należą. A czy język polski jest lub nie jest piękny - dla mnie to język ojczysty i z tego powodu moja opinia nie będzie neutralna.

Amike

Jurek.

vincas (Pokaż profil) 24 czerwca 2011, 16:53:19

geo63:
Pole:
Są narody, dla których język polski jest bardzo trudny (Anglicy, Niemcy). Widocznie Litwini do nich nie należą. A czy język polski jest lub nie jest piękny - dla mnie to język ojczysty i z tego powodu moja opinia nie będzie neutralna.

Amike

Jurek.
Ho, mi komprenis ĉion.
Dankon.

vincas (Pokaż profil) 12 lipca 2011, 15:01:25

Nu, kie estas amantoj de la pola lingvo?

Koracio (Pokaż profil) 18 lipca 2011, 18:14:45

Hungaro kap Polo estas du amikoj, ili batalas kune, ili drinkas vinon kune.

vincas (Pokaż profil) 19 lipca 2011, 10:31:59

Koracio:Hungaro kap Polo estas du amikoj, ili batalas kune, ili drinkas vinon kune.
Mi aŭdis pri tio.

Litovoj regis Polion.
De Władysław II Jagiełło ĝis Zygmunt II August.

vincas (Pokaż profil) 19 lipca 2011, 10:36:17

Ho litovoj regis multe da landoj. Ankaŭ Hungario.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Jogajlidoj

Wróć do góry