Al la enhavo

kial la esperanto ŝanĝas proprojn nomojn?

de Egil, 2011-junio-24

Mesaĝoj: 52

Lingvo: Esperanto

Egil (Montri la profilon) 2011-junio-24 21:56:14

unue, mi petas perdonon pro ajn malkorekta uzo de la esperanto :/ mi komencis lerni antaŭ iom da tempo.

mi malŝatas, ke , pro exzemplo, Albert Einstein estas Alberto Ejnŝtejno!! aŭ pli malbone, William Shakespeare estas Vilhelmo Ŝekspiro!. Mi vidis tio en Wikipedia... jes, Wikipedia, kial Vikipedio??

Mi vidis tio anakaŭ ĉi tie en la lecionoj. Pro exzemple, Wellington estas Velingtono.

kial ne konservi la originalaj nomoj? laŭ mi, tio ŝajnas obsedo: verŝajne, laŭ esperantistoj ĉio devu esti en esperanto!. ĉu estas tio en la fundamento?

Mi pensas, ke la esperanto nur devus helpi* kun la pronoco. ĉu ne estas la lingvo internacia? ĉu ne tio estas pli bona celo (konservi la originalaj nomoj anstataŭ ŝanĝi tute la nomojn)? estas milionoj urboj kaj propraj nomoj, kiu kaj kun kies aŭtoritato decidas la korekta traduko?

denove, pardonu min pro mia eraroj.

oxymor (Montri la profilon) 2011-junio-24 22:31:30

Saluton,

mi plejparte akordas kun vi, mi ofte ne ŝatas ke oni tro esperantigu famajn nomojn.
Fakte, vi tute rajtas ĉiam uzi la originalan nomon (evitu tamen kompreneble uzi la nomon en alia lingvo ol la originala).

Einstein kaj Shakespeare ankaŭ mi ne tradukas.

Tamen, jen kelkaj avantaĝoj de agi tiel :
- Imagu ĉina nomo, se vi skribus ĝin ĉine, eble italo tute ne scius kiel elparoli ĝin...do tiam skribi ĝin esperante helpas prononci ĝin korekte.
- Se vi esperantigas nomon, poste vi rajtas uzi la esperantajn regulojn. Ekzemple, post esperantigi la nomon de mia urbo (Liège=> Lieĝo), ĉiu tuj scios ke loĝantoj estas lieĝanoj...se vi lasas Liège, kiel vi nomos la loĝantojn?
- Kelkaj fremdaj literoj ne estas facile skribeblaj per komputilo

Egil (Montri la profilon) 2011-junio-24 23:11:21

Saluton,

jes, mi konsentas kun vi, estas certe avantaĝoj: tio estas kio mi volis diri kiam mi skribis: "la esperanto nur devus helpi kun la pronoco"

sed mi vidas problemon kiam la esperanto esperantigas aŭ tro ŝanĝas la nomojn sen vera neceseco. Ekzemple, tamen vi akordas kun mi, Einstein estas Ejnŝtejno, kial ne Ajnŝtajn? almenaŭ, oni konservus la pronocon.

mi pensas, ke kun ĉinaj nomoj oni povas fari same: provu, almenaŭ provu, adapti la originala pronoco per latina litero xD

rafaelfortalezo (Montri la profilon) 2011-junio-25 04:38:29

Ĉiuj "wikipediaj" en pluraj lingvoj havas malsamaj nomoj. Ekzemple: En la katalana " Wikipedia" estas " Viquipédia". Tute normala!
Sed pri la nomoj, mi konsentas kun vi.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-25 08:05:21

Egil, vi miksas malsamajn aferojn:

1. Esperantigojn de nomoj de personoj. Mi tute konsentas kun vi, ke estas stulte esperantigi ilin. Se temas pri ekzemple ĉinlingva nomo, oni uzu ian bone konatan transliterigon al la latina alfabeto.
2. Esperantigojn de urbnomoj. Tiaj aferoj okazas en ĉiu lingvo! Eble vi konas mian hejmurbon Vieno, germanlingve Wien, sed anglalingve Vienna, franclingve Vienne, kaj tiel plu. Do preskaŭ ĉiuj lingvoj elpensis propran nomon por tiu ĉi urbo - kial Esperanto do ne faru tion?
3. Esperantigojn de produktnomoj. Laŭ mi validu pri ili la regulo: Faru tion, kion decidis la kreinto de la produkto. Diru do Firefox, Windows, Linu'x, Internet Explorer, sed ja Vikipedio, ĉar ĝuste tiun nomon simple elektis la kreintoj de la Esperantlingva Vikipedio.

geo63 (Montri la profilon) 2011-junio-25 08:24:02

Egil:unue, mi petas perdonon pro ajn malkorekta uzo de la esperanto :/ mi komencis lerni antaŭ iom da tempo.

mi malŝatas, ke , pro exzemplo, Albert Einstein estas Alberto Ejnŝtejno!! aŭ pli malbone, William Shakespeare estas Vilhelmo Ŝekspiro!. Mi vidis tio en Wikipedia... jes, Wikipedia, kial Vikipedio??.
Vikipedio ne estas aŭtoriteto por la esperanto. Ĝi estas kreata de uzantoj.

La esperantigado de propraj nomoj ne estas deviga. Se vi volas, vi povas skribi laŭnacilingve de la nomo (foje tio estas tre malfacila - ekzemple la ĉinaj, koreaj, japanaj nomoj. Ankaŭ aliaj lingvoj ŝanĝas la propraj nomoj - rusaj nomoj en la angla. Pole William Shakespeare estas "Wiliam Szekspir" (pole W estas prononcata kiel "v", ne kiel la angla "w", do ni, poloj, legas tion kiel "viljam ŝekspir").

Kial oni skribas Vikipedio? Ĉar en esperanto ne estas la litero W, kaj kutime la anglaj nomoj kun "w" estas uzataj kun "v". Kaj oni esperantigas la fremdaj nomoj nur por bone ilin prononci en esperanto - ne ĉiuj uzantoj de esperanto povas legi angle, germane, france - do ili ne scias kiel prononci la fremdlingvan nomon.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-junio-25 08:56:16

geo63:Kial oni skribas Vikipedio? Ĉar en esperanto ne estas la litero W, kaj kutime la anglaj nomoj kun "w" estas uzataj kun "v". Kaj oni esperantigas la fremdaj nomoj nur por bone ilin prononci en esperanto - ne ĉiuj uzantoj de esperanto povas legi angle, germane, france - do ili ne scias kiel prononci la fremdlingvan nomon.
Laŭ mi rekono de la originala, oficiala nomo estas pli grava ol informo, kiel elparoli la nomon. Se elparolo estas grava, oni aldonu ian laŭsonan transskribon.

geo63 (Montri la profilon) 2011-junio-25 10:35:23

PMEG:

"Kiam oni Esperantigas propran nomon, oni povas fari tion parte aŭ plene. Oni povas ekz. transskribi la nomon per Esperantaj literoj konservante laŭeble la originan elparolon. Oni ankaŭ povas transskribi uzante nur tipe Esperantajn kombinojn de literoj kaj sonoj. Aŭ oni povas plene Esperantigi kun nur Esperantaj sonkombinoj kaj kun Esperantaj finaĵoj. Ĉi tie estos klarigoj ĉefe pri plene Esperantigitaj nomoj.

Plene Esperantajn formojn povas elparoli ĉiu, kiu lernis Esperanton. Oni ne bezonas sciojn de aliaj lingvoj. Tiaj nomoj estas ankaŭ senprobleme uzeblaj kun ĉiaj Esperantaj finaĵoj. Plene Esperantigitaj nomoj estas do utilaj en tiaj okazoj, kiam gravas la eblo elparoli la nomon, kaj la eblo uzi ĝin libere en ĉiaj frazoj. Sed se nomo ne estas tre konata, tiam plene Esperantigita formo ne estas ĉiam rekonebla.

...

Tamen ne ekzistas devigaj reguloj, kiel elekti bazon de Esperantigo. En ĉiu okazo oni elturniĝu en oportuna maniero. Ne ekzistas ĝenerala principo, kiu povas decidi en ĉiu okazo.

Se jam ekzistas tradicia Esperanta formo, oni nepre ne provu ŝanĝi ĝin sen tre forta motivo. Ekz. la ĉefurbo de Pollando nomiĝas en Esperanto dekomence Varsovio. Tio eble ne estas la plej internacia formo, sed ŝanĝo al ekz. *Varŝavo*° estus tute senutila rompo kun la tradicio. La lando Kimrujo havas en Esperanto nomon, kiu baziĝas sur tute neinternacia formo, sed oni ne provu ĝin ŝanĝi, ĉar ĝi estas firma parto de la Esperanta tradicio."

Artur95 (Montri la profilon) 2011-junio-25 15:25:29

geo63:
Pole William Shakespeare estas "Wiliam Szekspir" (pole W estas prononcata kiel "v", ne kiel la angla "w", do ni, poloj, legas tion kiel "viljam ŝekspir").
Sed kial vi mensogas? Neniu tiel legas! Ankaŭ "Wiliam" anstataŭ "William" estus eraro. Se oni volus diri lian nomon pole, estus "Wilhelm", sed tiel neniu diras ankaŭ.

Egil (Montri la profilon) 2011-junio-25 16:08:42

ili havas bonan argumenton, kaj mi ankoraŭ pensas, ke tio estas bedaŭrindaĵo. Bonŝance, tio ne estas deviga.

Mi pensas, ke la esperanto povis proksimigi lingvon, anstataŭ krei pli distanco.

Mi scias, ke preskaŭ ĉiuj lingvoj ŝanĝas proprajn nomojn sed kutime nur la nomoj pli grava aŭ tradicia. Estas milionoj nomoj, oni ne povas eviti uzi kapricoj, se oni tradukas ilin. Mi ne vidas problemo kun malgrandaj adaptoj se oni konservas la originala formo, sed ekzemple, oni trovas Novjorko, sed mi certas, ke oni ne trovus traduko se la originala nomoj ne estas en tre populara lingvo kiel la angla.

Nur mi opinio lango.gif

Reen al la supro