Aller au contenu

kial la esperanto ŝanĝas proprojn nomojn?

de Egil, 24 juin 2011

Messages : 52

Langue: Esperanto

henma (Voir le profil) 25 juin 2011 16:43:17

Egil:ili havas bonan argumenton, kaj mi ankoraŭ pensas, ke tio estas bedaŭrindaĵo. Bonŝance, tio ne estas deviga.
Tio ne estas deviga... sed popularaj nomoj normale estos tradukitaj en aliajn lingvojn.

Vi (kiel mi) parolas la hispanan... Ni tradukas normale fremdajn nomojn... Ekzemple, la tutan anglan reĝan familion ( la reina Isabel, el príncipe Carlos, los príncipes Guillermo y Enrique)....

Ni havis iam diskuton kun kelkaj serbajn kunlaborantojn en mia oficejo, pri la hispanigo de la nomo de la princo 'William' al 'Guillermo'... sed poste ni malkovris ke ili ja tradukas nomojn simile... 'Jules Verne' (franca origina nomo) iĝas 'Julio Verne' en la hispana, sed 'Žil Vern' (ĵil vern) en la serba.

Krome... neniu (escepte la finnoj) nomas Finnlandon kiel 'Suomi'... preskaŭ neniu nomas Germanion kiel 'Deutschland', Munkenon kiel "München", ktp.

Estas ankaŭ pli facile nomi lokojn kaj homojn laŭ la lingvo ke oni parolas, do la parolado estas pli flua... Sonas strange kiam iu parolas, ekzemple la anglan, kaj ŝanĝas sian akĉenton por diri hispanan nomon (aŭ inverse).

Amike,

Daniel

Egil (Voir le profil) 25 juin 2011 20:50:12

henma:... Ni tradukas normale fremdajn nomojn... Ekzemple, la tutan anglan reĝan familion ( la reina Isabel, el príncipe Carlos, los príncipes Guillermo y Enrique)....
jes, evidente la hispana tradukas nomojn..."ni" diras princo Guillermo, sed neniu diras Miguel Zapatero anstataŭ Michael Schumacher jajaj. La esperanto estas nova lingvo, mi vidis tion kiel okazaĵo por fini tio kapricoj de la tradicio.

Mi nur volas diri, ni povus provi konservi la originala nomoj, ĉu ne?? ĉu estas vere tre pli malfacila diri Njujork ol Novjorko? ĉu vi ankaŭ tradukus la nomo de la kastelo Neuschweinstein? eble vi eĉ ne trovus "nov" en la esperanta traduko, do, kial traduki new sed ne neu ( sen konsideri schweinstein!)? nur kapricoj.

luzziddu (Voir le profil) 25 juin 2011 21:30:19

Saluton
Mi tute konsentas kun vi

Egil:

unue, mi petas perdonon pro ajn malkorekta uzo de la esperanto :/ mi komencis lerni antaŭ iom da tempo.

mi malŝatas, ke , pro exzemplo, Albert Einstein estas Alberto Ejnŝtejno!! aŭ pli malbone, William Shakespeare estas Vilhelmo Ŝekspiro!. Mi vidis tio en Wikipedia... jes, Wikipedia, kial Vikipedio??

Mi vidis tio anakaŭ ĉi tie en la lecionoj. Pro exzemple, Wellington estas Velingtono.

kial ne konservi la originalaj nomoj? laŭ mi, tio ŝajnas obsedo: verŝajne, laŭ esperantistoj ĉio devu esti en esperanto!. ĉu estas tio en la fundamento?

Mi pensas, ke la esperanto nur devus helpi* kun la pronoco. ĉu ne estas la lingvo internacia? ĉu ne tio estas pli bona celo (konservi la originalaj nomoj anstataŭ ŝanĝi tute la nomojn)? estas milionoj urboj kaj propraj nomoj, kiu kaj kun kies aŭtoritato decidas la korekta traduko?

denove, pardonu min pro mia eraroj.

jan aleksan (Voir le profil) 25 juin 2011 23:09:59

Sal,

Ankaŭ mi konsentas ke eble de tempo al tempo estas troigo. Verŝajne neniu ankoraŭ menciis originan kialon pro esperantigo de propran nomon, nomo finigo de la vortoj per -o, por simple uzi la akuzativon (ekz: "mi konas Alberton"). kaj sekve ankaŭ kiel diris Oxymor, povi uzi esperantajn eblecojn: ("mi ŝatas albertan ideon").

Alternativa solvo estas "na" kiu ne oficialas, sed kompreneblas kiel partikulo por akuzativo: mi ŝatas na Albert.

henma (Voir le profil) 26 juin 2011 04:12:31

Egil:
henma:... Ni tradukas normale fremdajn nomojn... Ekzemple, la tutan anglan reĝan familion ( la reina Isabel, el príncipe Carlos, los príncipes Guillermo y Enrique)....
jes, evidente la hispana tradukas nomojn..."ni" diras princo Guillermo, sed neniu diras Miguel Zapatero anstataŭ Michael Schumacher jajaj. La esperanto estas nova lingvo, mi vidis tion kiel okazaĵo por fini tio kapricoj de la tradicio.

Mi nur volas diri, ni povus provi konservi la originala nomoj, ĉu ne?? ĉu estas vere tre pli malfacila diri Njujork ol Novjorko? ĉu vi ankaŭ tradukus la nomo de la kastelo Neuschweinstein? eble vi eĉ ne trovus "nov" en la esperanta traduko, do, kial traduki new sed ne neu ( sen konsideri schweinstein!)? nur kapricoj.
Unue... ne ĉiuj kiuj parolas la anglan diras Njujork... novjorkanoj diras Njujook, kelkaj diras nuu anstataŭ nju... Ja transliteri anglan nomon estas malfacila.

Due... eble mi transliterus la nomo de la kastelo Neuschwanstein ... mi ne tradukus ĝin (ĉu Novcignoŝtono?), ĝi estas malfacila por skribi se vi ne scias la germanan (ankaŭ vi ja eraris), kaj la plejmulto ne scius kiel legi tiun nomon.

Trie, kiel mi jam diris... precipe oni ŝanĝas la nomon por faciligi la paroladon... Se vi pensas ke Neuschwanstein estas facile elparolebla en esperanta frazo, do mi defias al vi diri tion ĉi:

La pasinta jaro, kiam mi iris al Szczebrzeszyn viziti kelkajn amikojn, mi fotografis tre belajn lokojn.

(Laŭ la fotojn kiujn mi jam vidis, tiu urbo devas esti tre bela, do la frazo povas esti vera).

Amike,

Daniel.

Egil (Voir le profil) 26 juin 2011 05:07:55

oh jes! mi diris porko anstataŭ cigno, mi petas pardonon! malgajo.gif

kiel mi diris , ni povus _provi_ ... vi tute pravas, "ne ĉiuj kiuj parolas la anglan diras Njujork" ... facte, mi ne skribus Njujork ne Novjorko, mi skribus New York kaj Szczebrzeszyn. Ili estas ilia nomo. Bedaŭrinde, tio estas pli malfacila kun azia nomoj, pro ekzmple. koncerne la pronoco, mi preferas se iu diras "Ejnstejn" kaj ne "Unapiedra". Evidente, ĉi tio estas afero de gusto. Denove, kial neniu diras Guillermo Shakespeare? mi ankaŭ ne konas en la Hispana alia nomo pro Liechtenstein sed, laŭ mi, tio estas pli malfacila ol New York se oni parolas la Hispana, ĉu vi ne konsentas? Simple, Liechtenstein estas pli malpopulara ol New York.

Egil (Voir le profil) 26 juin 2011 05:42:44

luzziddu:Saluton
Mi tute konsentas kun vi
sal.gif

EdRobertson (Voir le profil) 27 juin 2011 09:13:45

geo63:Vikipedio ne estas aŭtoriteto por la esperanto. Ĝi estas kreata de uzantoj.
Esperanto funkcias ekzakte same kiel ĉiu alia vivanta lingvo. Esperanto jam delonge ne plu estas "projekto" aŭ "propono". La 18a-19a-jarcenta koncepto pri "Akademio" por pripolici la lingvaĵon de lingvo-parolantoj estas eksmoda, kaj baziĝas sur nekompreno pri kiel lingvoj efektive funkcias.

En vivanta lingvo, la uzantoj estas la sola aŭtoritato kiu havas la efektivan potencon reguligi kaj ŝanĝi la lingvon. Inkunabuloj kiel la "Fundamento" estas mortaj bildoj pri kiel iam estis; Akademioj, kiel ni jam plurfoje vidis, ne havas efektivan potencon, kaj kapablas nur konsili; manlibroj kiel PMEG konsistas ankaŭ el la opinioj de la aŭtoro.

geo63:Ankaŭ aliaj lingvoj ŝanĝas la propraj nomoj - rusaj nomoj en la angla. Pole William Shakespeare estas "Wiliam Szekspir" (pole W estas prononcata kiel "v", ne kiel la angla "w", do ni, poloj, legas tion kiel "viljam ŝekspir").

Kial oni skribas Vikipedio? Ĉar en esperanto ne estas la litero W, kaj kutime la anglaj nomoj kun "w" estas uzataj kun "v". Kaj oni esperantigas la fremdaj nomoj nur por bone ilin prononci en esperanto - ne ĉiuj uzantoj de esperanto povas legi angle, germane, france - do ili ne scias kiel prononci la fremdlingvan nomon.
Por serioza studado de tekstoj absolute nepras, ke propraj nomoj estu en la originala formo, por ke mi serĉu informon pri la persono, ktp aliloke. Scii kiel prononci la nomon estas duaranga prioritato. Mi parolas nur manplenon da lingvoj sufiĉe bone por konversacii en ili, sed mi havas sufiĉan konon de pluraj aliaj lingvoj por kapabli prononci pli-malpli iliajn proprajn nomojn. Mi ne estas analfabeto. Kaj eĉ se mia prononco ne estas perfekta, ĝi estos pli simila al la aŭtentika formo ol iu esperant-alfabeta kriplaĵo. La prononcon oni povas nur scii, se aperas versio en parentezoj uzante la IFA, ne esperantajn literojn. Kaj ni absolute ne donu la impreson, ke estas malbona ideo lerni "fremdajn" lingvojn, aŭ ke esperanto-parolantoj ne amase jam faras tion.

Latinalfabetaj vortoj estas tute akcepteblaj en esperantaj tekstoj, eĉ se ili enhavas q, w, x aŭ y. Alia mito estas, ke nur esperantigita vorto povas roli en esperanta frazo. Tio estas miskompreno.

Ne gravas se propra nomo en originala formo estas objekto de verbo; ĝi ne bezonas akuzativan finaĵon (nek na, kies oficialeco aŭ neoficialeco fakte ne gravas):

Zamenhof bonvenigis Grabowski

Ni jam scias kiu bonvenigis kiun pro la vortordo. Tia uzado estas eĉ zamenhofa, kaj estas plene komprenebla. Simile, ni scias ke la hundoj vidis la katojn en la sekvanta frazo:

Multe da hundoj vidis multe da katoj

Kaj ni eĉ kapablas aldoni finaĵon, ĉu adjektivan, adverban, verban aŭ eĉ akuzativon.

Ni ne igu nian lingvon internen-rigardanta. Tio faras malbonan impreson. Ni esperantistoj estas internaciistoj.

Kirilo81 (Voir le profil) 27 juin 2011 13:47:10

EdRobertson:
Esperanto funkcias ekzakte same kiel ĉiu alia vivanta lingvo. Esperanto jam delonge ne plu estas "projekto" aŭ "propono". La 18a-19a-jarcenta koncepto pri "Akademio" por pripolici la lingvaĵon de lingvo-parolantoj estas eksmoda, kaj baziĝas sur nekompreno pri kiel lingvoj efektive funkcias.

En vivanta lingvo, la uzantoj estas la sola aŭtoritato kiu havas la efektivan potencon reguligi kaj ŝanĝi la lingvon. Inkunabuloj kiel la "Fundamento" estas mortaj bildoj pri kiel iam estis; Akademioj, kiel ni jam plurfoje vidis, ne havas efektivan potencon, kaj kapablas nur konsili; manlibroj kiel PMEG konsistas ankaŭ el la opinioj de la aŭtoro.
Esperanton difinas laŭ ĝenerala konsento la Fundamento. Kion vi priskribas, estas lingvo, kiu esence similas al ĝi, sed ne nepre estas identa, ĉar ĝi sekvas alian normon (nome ĥaosan-hazardan kiel la etnolingvoj).

Demian (Voir le profil) 27 juin 2011 15:25:56

Mi ne malkonsentas kun la emeco pri esperantigi nomojn. Mi ŝatas kiam miaj geamikoj tie ĉi vokas min kiel Ĉetano. Mia nomo estas چیتن aŭ Chetan.

Estas bone esperantigi ĉiujn nomojn krom de personoj. Kaj se oni volas esperantigi sian nomon aŭ ne devas esti sian propran elekton. rideto.gif rideto.gif

Retour au début