前往目錄

ĉinaj signoj (hànzì)

貼文者: zan, 2011年6月30日

訊息: 10

語言: Esperanto

zan (顯示個人資料) 2011年6月30日上午9:22:39

Nun mi legas libron pri ĉinaj signoj(漢字). La ĉinaj signoj nomiĝas hànzì en la ĉina lingvo, kanĝi en la japana lingvo, hanĝa aŭ hanmun en la korea lingvo, kaj hán tư en la vjetnama lingvo.(Laŭ Vikipedio)

La nombro de la ĉinaj signoj estas tiom granda, ke eĉ japanoj memoras ne ĉiujn. Koreoj kaj vjetnamoj jam forlasis ilin. Krome la formoj estas malsamaj inter Ĉinio, Tajvano kaj Japanio. Sed tamen la ĉinaj signoj povas interesi homojn. Ĉar oni komprenas la signifon de iu signo, kiam oni nur vidas ĝin, kvankam oni ne scias la sonon. ekz:山=monto

Se oni kreus novajn hànzì-jn, kiuj estu malmultaj, ofte uzeblaj kaj internacie samformaj, ĉu ne utilus?

darkweasel (顯示個人資料) 2011年6月30日上午9:32:00

zan:Ĉar oni komprenas la signifon de iu signo, kiam oni nur vidas ĝin, kvankam oni ne scias la sonon. ekz:山=monto
Por mi, kiu nenion scias pri ĉinaj signoj, tio povus same bone simboli "urbon kun altaj konstruaĵoj", "forkon", "manon", aŭ kion ajn. Komprenado de tiuj signoj do ne vere estas tre intuicia.

Abusonhhoson (顯示個人資料) 2011年6月30日下午1:14:00

伞en la ĉina lingvo estas ombrelo.
田 estas kampo...
木 estas ligno
林 estas arbaro
森 estas arbarego.
Multaj ĉinoj volas literigi la ĉinan lingvon nun,tial ke la ideografia lingvo estas tro malfacila por memoro.Sed mi ne konsentas kun ili,Ni ĉina lingvo havas nian meman sistemon,kulturon.Kaj la ĉina lingvo helpas al mi kompreni nian historionshoko.gifni povus kompreni la ideografiaĵon skribita antaŭ du-mil jaroj.

utku (顯示個人資料) 2011年7月1日上午6:42:36

Kiel amanto kaj lernanto de la japana kaj la ĉina lingvoj, mi sufiĉe interesiĝas pri tiuj signoj. Diveni la signifon rigardante la formon eblas por nur kelkaj dek signoj. Tamen la fama libraro "Remembering the Kanji" lernigis min pri aliajn konsiletojn (ekz. radikalojn) por diveni signifon.
zan:Se oni kreus novajn hànzì-jn, kiuj estu malmultaj, ofte uzeblaj kaj internacie samformaj, ĉu ne utilus?
Ekzistas "Blisa skribo" (blissymbolics). Sed ĝiaj signoj estas tre malbela kompare kun ĉinaj signoj.

zan (顯示個人資料) 2011年7月1日上午8:50:07

utku:Ekzistas "Blisa skribo" (blissymbolics). Sed ĝiaj signoj estas tre malbela kompare kun ĉinaj signoj.
"Blisa skribo" ŝajnas interesa. Mi celis same kiel Bliss, kiun inspiris la ĉina skribo. rideto.gif

ekzemple
urbo=市 alta=高 konstru-aĵo=建-物
市高建物 aŭ 高建物市 signifus "urbo kun alta konstruaĵo".

Mi certas, ke ĉi tiuj signoj estas strangaj por tiuj, kiuj unuafoje vidas ilin. Precipe "建物" estas tre malfacila, kaj oni povus ŝanĝi ĝin al pli simpla formo, se oni celus internacian uzon.

alta arbo=高木(木 estas japane arbo, kaj ĉine ligno)

mano=手
Se 手 signifus 'mani'(havi), 手 伞 estus "havi ombrelon".

Signoj ne havas gramatikon. Oni povus solvi tion per Esperanta gramatiko, kiel "手as 伞on". alta arbo = 高a 木o
Ĉu bona ideo, aŭ ne?

Altebrilas (顯示個人資料) 2011年7月1日上午10:34:56

Mi plurfoje interesiĝis pri la hanzioj, sed havis malfacilaĵojn por memori ilin.

Mi ŝatus provlerni ilin en du etapoj:
- signifo de la signoj
- signifo de la kunmetitaj signoj, el la signifo de la elementaj signoj.

Ekzemple, en unua listo, la signifo de elementaj signoj:
urbo=市 
alta=高 
konstrui=建
aĵo=物

Kaj en la dua la signifo de la kunmetaĵoj, sed anstataŭante la signojn per iliaj nomoj:
Urbo Alta Konstrui Aĵo = Urbego (urbo kun altaj konstruaĵoj)

Mi pensas, ke tiel la lernado estus pli facila.

Mi provis uzi la lernu-an Eo-ĉinan vortaron por trovi la signifon de la partoj de kunmetita vorto. estas interese, sed tio postulas tempon... Tial tiaj listoj estus bonvenaj sal.gif

zan (顯示個人資料) 2011年7月2日上午3:36:06

Signifo de la sama signo ofte diferencas inter la ĉina kaj la japana. Sed iom da bazaj signoj, kiuj formiĝis baze de desegnaĵo, estus kompreneblaj ankaŭ por neuzantoj de hànzì.

口=buŝo,目=okulo,耳=orelo,雨=pluvo
川=rivero,車=ĉaro,aŭto,k.s.
馬=ĉevalo(imagu kurantan ĉevalon kun kolharoj)
牛=bovo(imagu vizaĝon de bovo)
羊=ŝafo(vizaĝo kun kurbaj kornoj)
鳥=birdo(ĉu la plej supra streketo estas beko?)
魚=fiŝo(ĉu la kvar streketoj estas naĝilo?)

Ne nur mi sed ankaŭ aliaj japanoj fojfoje proponas, ke oni uzu kanji-on en Esperantaj tekstoj. Tio estas alloga ideo por ni. Ĉu ne same proponas ankaŭ ĉinoj?
Kion pensas aliaj landanoj, kiuj ne scias hànzì-on? Ĉu sensencaĵo?

Demando: ĉu vizaĝo de besto estas "vizaĝo"?
Laŭ vortaro: vizaĝo=antaŭa parto de l' homa kapo

darkweasel (顯示個人資料) 2011年7月2日上午7:29:39

zan:
Demando: ĉu vizaĝo de besto estas "vizaĝo"?
Laŭ vortaro: vizaĝo=antaŭa parto de l' homa kapo
Kvankam la vortaroj donas tiun ĉi difinon, min absolute ne ĝenus legi pri la vizaĝo de kato, hundo, porko, ...

maratonisto (顯示個人資料) 2011年7月3日上午11:21:38

La signoj obstaklas lerni la lingvon. Mi provus lerni la ĉinan, sed mi ne volas lerni la signojn. Krome, oni devas memori la elparolon kaj signifon, same kiel en la angla.

zan (顯示個人資料) 2011年7月4日上午8:26:04

Se oni skribus 火 sub 大 kaj tiel kreus la signon por "ruĝa", hànzì estus pli facila por homoj. okulumo.gif
Tiaj kummetitaj signoj ankaŭ interesaj.
Alia ekzemplo
休 konsistas el du partoj , t.e. 人 kaj 木.
人 signifas "homo"n, kaj 木 signifas "arbo"n.
休 signfas "ripozi" ĉar homo ripozas apud aŭ sub arbo.

Sed plejparto de hànzì formiĝas baze de sono.

花(艹+化) estas floro.
草(艹+早) estas herbo.
La supra "艹" signifas, ke ĉi tiu estas ia planto. La subaj 化 kaj 早 indikas sonon, tiel ke oni ne povas diveni la signifon. malgajo.gif

Ĉu estas malfacile, ke signoj signifas ĉion sen sonoj de lingvo?

回到上端