Poruke: 6
Jezik: Esperanto
Miland (Prikaz profila) 30. lipnja 2011. 11:29:37
1. La Apollo surluniĝoj ne estis ŝajnigitaj.
2. Vere detruis ls ĝemelturojn de la Monda Komerca Centra teroristoj de Al-Kaedo, ne la Usona registaro.
3. La gepatroj de homoj ne estas ĉimpazoj nek goriloj. Almenaŭ, neniu aperis por pretendi al respondeco.
4. Hitler ne eskapis al Sud-Ameriko. (Jen pruvo: laŭ la interreto, Stalin diris ke li faris tion. Ĉu vere oni kredu tian aĉan komunisman diktatoron?)
5. Malgraŭ tio, kion Mohamed Al-Fajed diris, la familia nomo de Princo Filip (la duko de Edinburgo, kaj edzo de reĝino Elizabeto) ne estas Frankenstein.
Kaj fine..
6. Esperanto estas tute perfekta, kaj ne plibonigebla.
Vidu! Ĉu mi ne diris, ke kelkaj ne povas kredi la superajn?
glig (Prikaz profila) 30. lipnja 2011. 12:37:30
Miland:Kelkaj homoj ne povas kredi ke ...1.La afero pri Apollo estas diskutebla, ankaŭ al mi estas iom strange ke homoj surluniĝis la 60-ajn jarojn; kial neniu surluniĝo estis realigita novtempe? Ĉu eble manko de mono, aŭ neintereso al tiaj esploradoj?
1. La Apollo surluniĝoj ne estis ŝajnigitaj.
2. Vere detruis ls ĝemelturojn de la Monda Komerca Centra teroristoj de Al-Kaedo, ne la Usona registaro.
3. La gepatroj de homoj ne estas ĉimpazoj nek goriloj. Almenaŭ, neniuj aperis por pretendi al respondeco.
2. Pri tiu ĉi versio de la detruo de la ĝemelturoj mi iam ie aŭdis, sed ĉu vere la propra registaro kapablas tion fari, mi demandas min? Neniun pli vorton mi havas!
3. Flanke, la ĉimpanzaj genoj samas al 99% da homaj genoj, kaj fakte ili estas niaj la plej proksimaj parencoj, kaj ĉimpanzoj kaj homoj havas komunan praulon.
Kirilo81 (Prikaz profila) 30. lipnja 2011. 13:11:39
glig:Multon kostas, malmultan alportas, tiel simple estas fojfoje.
1.La afero pri Apollo estas diskutebla, ankaŭ al mi estas iom strange ke homoj surluniĝis la 60-ajn jarojn; kial neniu surluniĝo estis realigita novtempe? Ĉu eble manko de mono, aŭ neintereso al tiaj esploradoj?
3rdblade (Prikaz profila) 1. srpnja 2011. 00:29:52
Generale mi evitas konspirajn teoriojn, tamen mi ne ŝatas la emeco de sciencistoj kaj lertuloj moki tiujn, kiuj ne havas la saman inteligentecon kaj edukadon. Malagrable. Ĉiuj homoj estas scivolaj. Ili volas scii 'kial', sendistinge de inteligenteco, edukado, riĉeco, loko, aĝo, k.t.p. Se ilia scivoleco estas fojfoje malĝuste, ne gravas. Flanke, 'dubu ĉiam' ne estas nur fondaĵo de scienco, sed tre homa trajto. (Kontraste, 'kredu ĉiam' ankaŭ estas tre homa trajto!)
Nu, tiu-ĉi estas la humura fadeno. Iu amuza: Homoj kiuj similas simiojn ĝuos vivon pli ol tiuj, kiuj similas ŝafojn.
Kraughne (Prikaz profila) 1. srpnja 2011. 04:08:20
Altebrilas (Prikaz profila) 24. srpnja 2011. 09:12:15